tradukoj:
be de el en es fr hu it la nl pl pt ru sk tr
*vertebr/o
*vertebro
-
Ĉiu osto de la spino.
vertebra
- 1.
-
De vertebro:
vertebra kolono (= vertebraro).
- 2.
-
Havanta vertebrojn:
vertebra besto.
vertebraro
-
Spino:
(figure)
la ĉefa el tiuj entreprenoj, la vertebraro de la afero,
estis la Bagdada fervojo;
(figure)
tiuj ideoj iĝis la vertebraro de nia movado.
vertebruloj
-
Subfilumo de ĥorduloj
(Vertebrata),
havantaj vertebraron, al kiu apartenas i.a. la klasoj
rondbuŝuloj,
kartilagofiŝoj,
ostofiŝoj,
amfibioj,
rampuloj,
birdoj kaj
mamuloj.
senvertebruloj
-
Evertebrata - bestoj ne havantaj
vertebraron,
kontraŭaj al la
vertebuloj.
[^Revo]
[verteb.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.29 2010/12/14 17:30:21 ]