tradukoj:
de en es fr hu nl pl ru
refleksiv/o
refleksivo

-
Persona pronomo aŭ poseda adjektivo, kiu resendas al la
subjekto de la koncerna ago:
en Esperanto la refleksivoj „si“ kaj „sia“ estas
uzataj nur ĉe la tria persono.
refleksiva
- 1.
Rilata al refleksivo:
refleksiva pronomo;
refleksiva poseda adjektivo.
- 2.

- a)
- [1]
(p.p. interna rilato
R)
Tia, ke la idento-rilato estas
subaro de R;
simb. idE⊂R:
la idento-rilato estas refleksiva;
R estas refleksiva, se kaj nur se por ĉiu
elemento x veras
xRx.
- b)
-
(p.p. normohava spaco)
Tia, ke ekzistas izomorfio inter ĝi
kaj ĝia topologia dudualo.
malrefleksiva
[2]
-
(p.p. interna rilato
R)
Tia, ke ĝia komunaĵo
kun la idento-rilato estas malplena;
simb. R∩idE = ∅:
la rilato „strikte pli granda ol“ estas malrefleksiva.
[^Revo]
[reflek1.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.18 2004/09/02 16:32:17 ]