tradukoj: be bg br cs de en es fr hu it nl pl pt ru sk sv tp tr vo zh

*aer/o

*aeroTEZ

1.TEZ
KEM Spirebla nesimpla gaso, kiu ĉirkaŭas la teron: oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero [1]; preni iom da freŝa aeroZ. VD:pendi.
2.TEZ
Libera spaco super la tero, ofte konsiderata kiel medio por flugado kaj aviado: granda blanka cigno ŝvebis en la aero [2]; konstrui kastelojn en aero (revi pri ĥimeraj profitoj) [3]; celi anseron, trafi aeron [4]. VD:aerarmeo, aerofloto, aeroŝipo

aeraTEZ

1.
Konsistanta el aero, malpeza kvazaŭ el aero: aera veziketoB; [la infanoj deŝiris] tiun malkompaktan, aeran, lansimilan floron [de leontodo] [5].
2.
Estanta en la aero: kelkaj vegetaĵoj havas aerajn radikojn.
3.
Rilata al aero: la pantofloj flugis al ili trans la orelojn [:] tiajn aerajn fenomenojn ili neniam antaŭe vidis [6].
4.TEZ
(figure) Malfirma, senbaza: gloramo havas esencon aeran kaj senfundamentanZ. VD:vanta, venta

*aerumiTEZ

(tr)
Enlasi eksteran aeron en iun lokon, por forigi de ĝi malutilajn por la sano gasojn aŭ malagrablajn odorojn: oni zorge aerumu la dormoĉambrojn ĉiun matenon. VD:ventoli

Bonaero [7]

GEOG
Ĉefurbo de Argentino: luita aŭto devis veturigi nin al la flughaveno, situanta ĉe la ĉefurbo Bonaero, troviĝanta je 60 km for de La Plata [8]; en la sidejo de Bonaera Esperanto-Asocio dudeko da partoprenantoj plenumis la kutiman tagordon [9].

tradukoj

anglaj

~o: air; ~a 1.: airy; ~a 2.: airborne; ~a 3.: aerial; ~a 4.: airy; ~umi: aerate, air out; Bon~o : Buenos Aires.

belorusaj

~o: паветра; ~a: паветраны; ~umi: праветрываць.

bretonaj

~o: aer; ~a: -aer; ~umi: aerañ.

bulgaraj

~o: въздух.

ĉeĥaj

~o: vzduch.

ĉinaj

~o: 空气, 空氣 [kōngqì].

francaj

~o: air; ~a: d'air, aérien, illusoire, inconsistant, vain; ~umi: aérer, ventiler. konstrui kastelojn en ~o: bâtir des châteaux en Espagne ; trafi ~on: faire chou blanc, donner un coup d'épée dans l'eau .

germanaj

~o: Luft; ~a: luftig, Luft-; ~umi: lüften.

hispanaj

~o: aire; ~a 2.: aéreo; ~umi: airear; Bon~o : Buenos Aires.

hungaraj

~o: levegő; ~a: légi, lég-, levegő-; ~umi: szellőztet; Bon~o : Buenos Aires. konstrui kastelojn en ~o: légvárakat épít; trafi ~on: bakot lő.

italaj

~o: aria.

nederlandaj

~o: lucht; ~a: luchtig, lucht-; ~umi: verluchten.

polaj

~o: powietrze; ~a 3.: powietrzny; ~umi: wietrzyć.

portugalaj

~o: ar; ~a: aéreo; ~umi: arejar, ventilar.

rusaj

~o: воздух; ~a: воздушный; ~umi: проветрить; Bon~o : Буэнос-Айрес.

slovakaj

~o: vzduch; ~a: vzdušný; ~umi: vetrať.

svedaj

~o: luft; ~umi: vädra.

tokiponaj

~o: kon.

turkaj

~o: hava.

volapukaj

~o: lut.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
7. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
8. José de N. MARQUES: Vojaĝo al UshuaiaMonato
9. Roberto Sartor: Argentina asembleo, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)

[^Revo] [aer.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.38 2011/03/23 08:10:09 ]