tradukoj: be de en fa fr hu nl pt ru

*risk/i [1]

*riski

(tr)
1.TEZ
Elmeti ion al necerto aŭ danĝero: riski sian vivon en bataloZ; kiu ne riskas, tiu ne gajnas [2]; sin riski al la morto; riski grandan sumon. VD:aventuro, kompromiti, ŝanco
2.
Sin elmeti al la eblo de ia bedaŭrinda okazo: ĉiuj riskas egale la morton; atentu, vi riskus faliZ; malantaŭe de l' fronto, li ne riskis kuglon.
3.
Provi fari ion malgraŭ la eblo de malsukceso; maltimi: la komitato ne riskos preni sur sin mem tiun taskonZ; mi riskas diri, ke; tiun aserton ni ne riskas subskribi.

riska

Povanta malsukcesi, kaŭzi damaĝon, okazigi malfeliĉon: riska eksperimentoZ.

risko

Ebleco, ke oni parte aŭ tute malgajnos, fiaskos. VD:danĝero

riskema

Kiu ŝatas riski, volonte frontas eblecon gajni aŭ malgajni: li estas tro riskema.

senriska

Sekura, ne prezentanta riskon, ne minacata de risko: tia provo estas tute senriska; vi povas senriske veti, ke...

tradukoj

anglaj

~i: risk.

belorusaj

~i: рызыкаваць.

francaj

~i: risquer; ~a: risqué; ~o: risque; ~ema: casse-cou, joueur (aimant le risque); sen~a: sûr (sans risque).

germanaj

~i: riskieren, wagen.

hungaraj

~i: kockáztat, reszkíroz.

nederlandaj

~i: riskeren, op het spel zetten, wagen.

persaj

~i: خطر کردن، ریسک کردن.

portugalaj

~i: arriscar, aventurar, avançar, ousar, parar (no jogo), expor.

rusaj

~i: рисковать, рискнуть.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [risk.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2011/02/24 12:10:09 ]