tradukoj:
be bg de en es fr he hu it nl pl pt ru sv tr
*sabl/o
*sablo
-
Minerala, diversspeca, pli malpli delikata polvo, formita de
diseriĝo de ŝtonoj, precipe de kvarco:
(figure)
ĵeti sablon en la okulojn (blindigi)
de la iluziita homaro;
(figure)
konstrui sur la sabloB
(f. malfortike.
roko).
polvo
sabli
(tr)
-
Surŝuti per sablo:
sablita vojoB.
sabloŝtono
-
Speco de roka ŝtono, konsistanta el silikaj grajnetoj
aglomeritaj en kalkecan aŭ silikecan mason:
kvarca sabloŝtono je 90% konsistas el kvarco;
la eksteraj muroj de ĉi tiuj konstruaĵoj
el griza sabloŝtono de la malsupro ĝis la tegmento estis
kovritaj per skulptaĵoj
[1];
la altaj rokoj ĉirkaŭ la rivero konsistas el ruĝaj
sabloŝtonoj, verdecaj argilaj grundoj kaj helaj
kalkŝtonoj
[2].
grejso
sabloludejo
-
Ujo plenigita per sablo, en kiu infanoj povas ludi fosante
truojn, kreante sablokastelojn, ktp.
ni estas plenkreskuloj kaj ne ludantaj infanoj en
sabloludejo,
kiuj ploras, kiam iu de tempo al tempo detruas ilian malbone
konstruitan dometon el sablo
[3]
*sablujo
- 1.
-
sabloludejo,
- 2.
- (arkaismo)
Ujo enhavanta sablon uzatan por sekigi inkan skribaĵon
mia sablilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da
plumoj,
krajono kaj inksorbilo
[4].
sablokesto
[5]
-
sabloludejo,
[^Revo]
[sabl.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.24 2011/09/24 16:10:08 ]