tradukoj: ar be br cs de el en es fr he hu nl pt ru sv

*nov/a

*nova

1.TEZ
Antaŭe ne ekzistanta aŭ ne konata, unuafoje aperanta: kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan [1]; nova libro, modo.
2.
Aperanta post aliaĵo, kiun ĝi anstataŭas: nova jaro, luno, regularo; oni ĵus elektis novan prezidanton; la Nova testamento; (frazaĵo) nova balailo bone balaas (nova estro estas fervora, severa, avida) [2]; (frazaĵo) ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas [3].
3.TEZ
Ĵus farita, komenciĝanta, ankoraŭ ne uzita aŭ malmulte uzita: montru al ili vian novan veston [4]. VD:freŝa, juna, ĵusa

novaĵoZTEZ

1.
Io ĵus okazinta: ĉirkaŭe estis multe da novaĵo por rigardi Z.
2.
Io freŝe sciigita: jam de longe mi ne ricevis novaĵojn pri li.
3.
Io unuafoje aperanta: tiu maŝino estas vera novaĵo; tio ne estas ia ennovaĵo de nia flankoZ.

novismoTEZ

LINSIN:neologismo la novismo „obsoleta“ kies neceson en romano la leganto ne tuj kaptas [5].

novuloTEZ

Homo nova en iu afero, okupo, loko (kun ofta implicaĵo: ne sperta pri ties kutimoj kaj agmanieroj, komencanto): en la lernejo de la praktiko de vivo kaj en la malgaja anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de mizero, Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta [6]; li svingis la manon al la indiana tendaro, kie la mestizo firme alrigardis, penante ekkoni la novulojn [7]; „Raportoj“ havas interesan enhavon ... kiu povas interesi kaj novulojn, kaj spertulojn [8]

*denoveTEZ

Ree post pli aŭ malpli longa ĉeso: la juna vidvino fariĝis denove fianĉino [9]. SIN:ree, refoje

malnovaTEZ

1.
Jam de longe ekzistanta aŭ konata: malnova kutimo.
2.
Antaŭa: mi preferas la malnovan metodon; la Malnova testamento.
3.TEZ
(evitinde) (malofte) Difektita de longa uzado.
Rim.: Ĉi tiu senco aperas en PV kaj en la PIV-oj pro miskompreno kaj eble pro nacilingva konfuzo kun maljuna. La ekzemploj en tiuj vortaroj estas egale nekonvinkaj. Objekto malnova povas esti kaduka kaj malmultekosta, sed tio ne estas esenca parto de la nocio, kaj tute bone povas esti inverse: malnova objekto (ekzemple vino, artaĵo, palaceto) povas esti ege pli multekosta kaj esti pli fortika kaj bonstata ol iu malmultekosta novaĵo. Inter la nocioj „malnova“ unuflanke, kaj „kaduka, difektita, eluzita“ aliflanke estas proksimume tia asocia rilato, kiel inter „volumeno“ kaj „maso“: ofte, sed ne nepre objekto grandvolumena havas grandan mason, kaj unu povas pensigi pri la alia; sed neniu el tiuj nocioj konsistigas konceptan parton de la alia. Kaj en grado kompara aŭ superlativa, la pli malnova domo nepre havas signifon tempan, apenaŭ tie imageblas la signifo „la pli kadika domo“. [Sergio Pokrovskij]

renovigiTEZ

(tr)
Fari ree (eĉ se alimanere) nova, ŝanĝante malnovan ekzempleron, malnovajn partojn: renovigi kutimon; Vi renovigas la vizaĝon de la tero [10]. VD:refreŝigi

renoviĝi

(ntr)
Iĝi nova aŭ simila al nova ― tia freŝa aŭ abunda aŭ bonkvalita ktp, kia estas io nova: via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo [11]; renoviĝantaj energifontoj [12].

tradukoj

anglaj

~a: new; mal~a: old. ~a balailo bone balaas: new broom sweeps clean.

arabaj

~a 1.: جَدِيدٌ ج جُدَدٌ.

belorusaj

~a: новы; ~aĵo: навіна; ~ismo: нэалягізм; ~ulo: пачатковец; mal~a: стары.

bretonaj

~a: nevez; ~aĵo: nevezenti; ~ismo: nevezc'her; ~ulo: neveziad; de~e: a-nevez, en-dro; mal~a: kozh; re~igi: adneveziñ, neveziñ; re~iĝi: adneveziñ, neveziñ.

ĉeĥaj

~a: nový.

francaj

~a: neuf (nouveau), nouveau; ~aĵo: innovation, nouveauté (innovation), nouvelle (annonce); ~ismo: néologisme; ~ulo: débutant (subst.), nouveau (subst.); de~e: à nouveau, de nouveau; mal~a: ancien, vieux (objet); re~igi: renouveler; re~iĝi: se renouveler. ĉion ~an oni ŝatas, mal~an oni forbatas: tout nouveau, tout beau.

germanaj

~a: neu; ~aĵo 1.: Neuigkeit; ~aĵo 2.: Neuigkeit; ~aĵo 3.: Neuheit; ~ulo: Neuling; de~e: erneut; mal~a: alt; re~igi: renovieren.

grekaj

~a: νέος, καινούργιος; ~aĵo: νέο, είδηση.

hebreaj

~a: חדש; ~aĵo: חדשה; mal~a: ישן.

hispanaj

~a: nuevo; ~aĵo: noticias (prensa, TV, etc); ~ulo: principiante; mal~a: viejo.

hungaraj

~a: új; ~aĵo 1.: újdonság; ~aĵo 2.: hír; ~aĵo 3.: újítás; ~ismo: neologizmus; ~ulo: kezdő; mal~a: régi; re~igi: renovál, megújít, felújít; re~iĝi: megújul. ~a balailo bone balaas: új söprű jól söpör.

nederlandaj

~a: nieuw; ~a: opnieuw, weer; ~aĵo: nieuws; ~ismo: neologisme; ~ulo: nieuweling; mal~a: oud.

portugalaj

~a: novo.

rusaj

~a: новый; ~aĵo 3.: новинка; ~aĵo: новость; ~ismo: неологизм; ~ulo: новичок; mal~a 1.: старый, старинный; mal~a 2.: старый, прежний; mal~a 3.: старый, ветхий; re~igi: обновить; re~iĝi: обновиться, возобновиться. ~a balailo bone balaas: новая метла чисто метёт; re~iĝantaj energifontoj: возобновляемые источники энергии.

svedaj

~a: ny; ~aĵo: nyhet; mal~a: gammal.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
5. Paul Veenman: Krimoj... por ĉiuj temperamentoj (Sten Johansson, Falĉita kiel fojno), Monato, jaro 1997a, numero 10a, p. 19a
6. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
7. Jack LONDON, trad. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, La nica literatura revuo, 1:4
8. Tomasz Abramowicz: Raporto de „Varsovia Vento“, Eventoj, numero 50:2 (marto 1994)
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 104:30
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 103:5
12. Jan Werner: Nuklea energio: ne fidu la respondeculojn, Monato, jaro 2002a, numero 10a, p. 19a

[^Revo] [nov.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.30 2011/01/28 12:10:10 ]