tradukoj: be de en es fr hu it kek nl ru sv

*sem/o [1]

semo

1.
Malgranda fekundaĵo, el kiu kreskos io: (figure) scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan [2].
a)TEZ
BOT Tiu parto de frukto, kiu elfalas post la maturiĝo kaj servas por produkti novan vegetaĵon: iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin [3].
Rim.: Ĉe malfermfruktoj tio estas aro da semgrajnoj (papavo, pizo), ĉe fermfruktoj tio estas la tuta frukto (greno).
b)
Fruktiga substanco produktata de virseksa homo, besto aŭ vegetaĵo.
2.TEZ
(figure) Idaro, posteulara: la semo de DavidZ; el la reĝa semo (raso) de EdomZ; ilia semo estos ekstermita el inter la homidojZ. SIN:sango2
3.
(figure) Disvastigilo.

*semiTEZ

(tr)
1.
AGR Enmeti semojn en la teron, por ke ili ĝermu kaj kresku: nenie semata, ĉie trovata [4]; (figure) provi rikolti fruktojn el aliula semado (plagiati).
2.TEZ
(figure) En multajn unuopajn lokojn meti, konigi, kreskigi: golfo semita per multaj insulojB; ŝoseo sursemita per ŝtonrompaĵo; la epidemio semis la morton en la regiono; semi maltrankvilon, teruron en la urboB; semi malkonfidon en la animon de iuB; semantoj de malpacoZ.

dissemiTEZ

(tr)
(figure) Disvastigi, dismeti en multajn malproksimajn lokojn: mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konos iliZ; oazoj dissemitaj en la dezertoB; la dissemiteco de la komitatanoj kaŭzas grandan malfacilaĵon; dissemi malicajn famojn, kalumniojn. VD:disŝuti

semoplantojTEZ

BOT=floroplantoj

tradukoj

anglaj

~o: seed; ~i: sow; dis~i: disseminate, scatter.

belorusaj

~o: семя; ~i: сеяць.

francaj

~o: semence; ~i: parsemer, semer; dis~i: disséminer; ~oplantoj: phanérogames, plantes à fleurs, spermaphytes.

germanaj

~o: Samen; ~i: säen.

hispanaj

~o: semilla; ~i: sembrar; dis~i: diseminar.

hungaraj

~o: mag; ~i: vet; ~oplantoj: magvas növények.

italaj

~o: seme; ~i: seminare; dis~i: disseminare.

kekĉiaj

~o: aweel.

nederlandaj

~o: zaad; ~i 2.: bezaaien; ~i: zaaien.

rusaj

~o: семя; ~i: сеять, посеять; dis~i: рассеять, рассеивать, распространить, распространять.

svedaj

~o b: säd; ~i: .

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. La Nova Testamento, S. Mateo 13:4
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [sem.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2011/11/07 00:10:11 ]