tradukoj: be bg cs de en es fr hu it nl pl pt ru sk sv tr

*sang/o [1]

*sango

1.TEZ
FIZL Likva histo fluanta en la angioj (arterioj, vejnoj) de animaloj, ruĝa ĉe la vertebruloj, portanta la nutrajn substancojn en la tutan korpon.
2.TEZ
GEN Idaro, rasa deveno: la sango de Davido; sango komuna reciproke sin altiras [2]; samsanga (samfamilia, samrasa).

sangadi

(ntr)
1.
Ellasi sangon: sangadi el la nazo.
2.
(figure) Esti ruĝa kiel sango: ĉe la horizonto la suno sangadis sur la maro.
3.TEZ
(figure) Kruele suferi kvazaŭ pro sangadanta vundo: pro tio sangas mia koroZ.

malvarmsangaTEZ

1.
ZOO(pri besto) Kies korpotemperaturo laŭas la temperaturon de la ĉirkaŭa medio: la fiŝoj kaj la nuntempaj reptilioj estas malvarmsangaj animaloj.
2.
Senpasia, indiferenta, senemocia, flegma: lia damo, kontraŭe, estis malvarmsanga, kvazaŭ frostigita viando [3]; „Kaj krome,“ daŭrigis li, „mi estas malvarmsanga; neniu pasio tiras min kun si.“ [4].

Rim.: En iuj lingvoj, ekzemple en la rusa, la vorto strukture simila al „malvarmsanga“ povas havi la aproban sencon „konservanta memregadon en danĝero ktp“. Tiu senco estas nelogika idiomaĵo (vidu rimarkon ĉe malvarmsango). Mi ne trovis aŭtoritatajn ekzemplojn por ĉi tiu senco, kaj opinias ĝin evitinda en Esperanto. [Sergio Pokrovskij]

malvarmsango, trankvilsangecoTEZ

(malofte) (evitinde) Memregado3, trankvilo de iu senkonsterna kaj memrega: „Li estas sur nia spuro.“ ― „Des pli gravas gardi vian malvarmsangon.“ [5] (pli bone: „Des pli gravas ne perdi la kapon“).
Rim.: Ĉi tiu idiomaĵo estas nelogika kaj fiziologie malĝusta: ĝuste la paraliza timo kaŭzas la impreson, ke „la sango glaciiĝis en la vejnoj“. Ĝian sencon pli ĝuste esprimas „ne perdi la kapon“, „konservi la menson klara“. La idiomaĵo probable estiĝis el konfuzo inter la francaj „sens-froid“ (malvarma menso, memregado) kaj „sang-froid“ (malvarma sango; la du kombinoj sonas egale en la franca). La idiomaĵo estas konsiderinde internacia, tamen kun gravaj esceptoj; anglalingve oni ĝin lasas en la franca formo ― aŭ tradukas per pli trafaj voroj anglaj. Feliĉe, ĝi estas malofta en Esperanto. [Sergio Pokrovskij]

samsangeco

1.
(komune) Havo de komunaj prauloj: estas Li Tiu, kiu kreis la homon el akvo kaj donis al li samsangecon kaj parencecon [6].
2.
GEN Naskiteco el gepatroj kun komunaj prauloj: vizaĝoj kaj korpoj ruinigitaj pro malriĉeco, alkoholo, samsangeco [7].

sensangigiTEZ

1.
Igi sensanga.
2.
(figure) Tute senfortigi: la milito sensangigis la popolon.

varmsanga

1.
ZOO(pri besto) Tenanta pli-malpli konstantan temperaturon de la korpo, malmulte dependan je la temperraturŝanĝoj de la medio: la mamuloj kaj la birdoj estas varmsangaj animaloj; dum kristnaska fasta tago oni malpermesadis manĝi viandon de varmsangaj bestoj [8].
2.TEZ
(evitinde) =varmegsanga

varmegsangaTEZ

Varmega2, pasiiĝema: „Tiam mi estis juna, sovaĝa kaj varmegsanga, tamen honesta, tion mi kuraĝe povas aserti antaŭ la vizaĝo de Dio!“ diris la lavistino [9]; kontraŭe, mi estas varmegsanga, kaj fajro degeligas glacion [10].

sangoĉeloTEZ

FIZL Ĉelo3 ajnspeca normale trovebla en la sango: blanka sangoĉelo; ruĝa sangoĉelo; oni uzas gin (...) por kompreni la genojn kiuj partoprenas en la formiĝo de la koro, de la sangoĉeloj, de la muskoloj, de la renoj (...) [11].

sangeltiri

(ntr)
MED Kuraci per eltiro de sango.

tradukoj

anglaj

~o: blood; malvarm~a 1.: cold-blooded, ectothermal, ectothermic, ectothermous, haematocryal; malvarm~o, : composure, equanimity, presence of mind, sang-froid; varm~a 1.: warm-blooded, haematothermal; varmeg~a: ardent, fiery, passionate; ~oĉelo: blood cell. blanka ~oĉelo: white blood cell, leucocyte; ruĝa ~oĉelo: red blood cell, erythrocyte.

belorusaj

~o: кроў; ~adi: крываточыць; malvarm~o, : спакой, стрыманасьць; sen~igi: абяскровіць; ~eltiri: рабіць крывапусканьне.

bulgaraj

~o: кръв.

ĉeĥaj

~o: krev.

francaj

~o: sang; ~adi 1.: saigner (intr.); ~adi 2.: rougeoyer; ~adi 3.: saigner (intr., fig.); malvarm~o, : sang-froid; sam~eco: consanguinité; sen~igi: saigner à blanc; ~eltiri: faire une saignée, saigner (faire une saignée).

germanaj

~o: Blut; ~adi 1.: bluten; malvarm~a 1.: wechselwarm (-e Tiere); malvarm~a 2.: kaltblütig; ~oĉelo: Blutzelle.

hispanaj

~o: sangre.

hungaraj

~o: vér; ~adi: vérzik; malvarm~o, : hidegvér; sen~igi: kivéreztet; ~oĉelo: vérsejt; ~eltiri: eret vág. ~o komuna reciproke sin altiras: megszólal a vér szava; blanka ~oĉelo: fehérvérsejt, leucocyta; ruĝa ~oĉelo: vörösvérsejt, erythrocyta.

italaj

~o: sangue; ~adi: sanguinare; malvarm~a 1.: a sangue freddo, ectoterma; malvarm~a 2.: freddo (carattere), controllato (carattere), impassibile; malvarm~o, : sangue freddo; sen~igi: dissanguare; varm~a 1.: a sangue caldo, omeoterma; varmeg~a: ardente (fig.), dal sangue bollente, passionale; ~oĉelo: globulo (cellula ematica), cellula ematica; ~eltiri: salassare.

nederlandaj

~o: bloed; ~adi: bloeden.

polaj

~o: krew; ~adi 1.: krwawić; ~adi 2.: czerwienieć; ~adi 3.: krwawić; malvarm~a 1.: zimnokrwisty; malvarm~a 2.: zimnokrwisty; malvarm~o, : zimna krew; sen~igi: wykrwawiać; varm~a 1.: ciepłokrwisty; varmeg~a: gorącej krwi; ~oĉelo: krwinka; ~eltiri: puszczać krew. blanka ~oĉelo: biała krwinka, leukocyt; ruĝa ~oĉelo: czerwona krwinka, erytrocyt.

portugalaj

~o: sangue.

rusaj

~o: кровь; ~adi: кровоточить, истекать кровью; malvarm~a 1.: теплокровный; malvarm~a 2.: сухой, бесстрастный, бесчувственный; malvarm~o, : хладнокровие; sen~igi: обескровить; varm~a 1.: теплокровный; varmeg~a: пылкий, страстный; ~oĉelo: кровяное тельце; ~eltiri: делать кровопускание. blanka ~oĉelo: белое кровяное тельце, лейкоцит; ruĝa ~oĉelo: красное кровяное тельце, эритроцит.

slovakaj

~o: krv; ~adi: krvácať; malvarm~o, : chladnokrvnosť.

svedaj

~o: blod; ~adi 1.: blöda.

turkaj

~o: kan; ~adi 1.: kanamak; malvarm~a 1.: soğuk kanlı. blanka ~oĉelo: akyuvarlar.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. V. Varankin: Metropoliteno
4. C. Brontë, trad. H. J. Bulthuis: Jane Eyre, 1931
5. J. Rejtő, trad. L. Balázs: Bill Teksaso, la temerarulo
6. trad. N. Vessella: La Sankta Kurano, 25:54, 2006-
7. F. Chiarello, trad. Eric: Atendante Apokalipson, 2004
8. J. Drahotova: Tradicioj de la ĉeĥa kristnasko
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
10. C. Brontë, trad. H. J. Bulthuis: Jane Eyre, 1931
11. F. Mazoyer, trad. V. Lutermano: Konsekro de la mutaciulo, Le Monde diplomatique, 2004-01

[^Revo] [sang.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.33 2011/04/20 09:10:11 ]