tradukoj: be cs de en es fr hu it nl pl ru sv tr

*serĉ/i

*serĉi

(tr)
Peni por trovi1: mi kondukos vin al tiu, kiun vi serĉasZ; mi serĉas mian horloĝon, sed ne trovas ĝin; serĉi ion per la okulojZ; serĉi rimedon por; serĉi al si plezuronZ; serĉi instruonZ, amikeconZ, honoronZ, scionZ, subtenonZ; serĉi sian gloronZ; serĉi favoron de eminentuloZ; serĉi la saĝeconZ; serĉi pereonZ; fiŝo serĉas profundon, homo abundonZ; serĉi la ĝustan esprimon; li serĉas venton sur la kampoZ, la tagon pasintanZ (netroveblaĵon); elserĉu inter la tuta popolo homojn bravajn, veramajn, neprofitamajnZ. SIN:esplori, fosi.

serĉateco

Stato de persono, kun kiu ĉiuj tre deziras interrilati: li ĝuas serĉateconZ; ŝi devas ellabori al si nomon, famon, sekve serĉateconZ.

elserĉi

(tr)
Per serĉo trovi1: kaj nun Faraono elserĉu homon kompetentan kaj saĝan kaj estrigu lin super la Egipta lando [1].

priserĉi

(tr)
Serĉi en la vestoj de iu, por vidi, ĉu li ion kaŝas: la doganistoj priserĉis min.

traserĉi

(tr)
Zorge kaj detale serĉi: la policistoj traserĉis lian loĝejon.

serĉilo

Rimedo por serĉi: MIL minserĉilo; KOMP erarserĉilo; FOT vidoserĉilo (fotografia celilo);
a)
KOMP Komando de redaktilo ebliganta trovi bezonatan tekstopecon.
b)
KOMP Programo (eventuale, rulata per servilo) por serĉi informojn en datumbazo aŭ en la Interreto.

tradukoj

anglaj

~i: search; ~ilo a: search command; ~ilo b: search engine; ~ilo: finder. min~ilo: mine-detector; erar~ilo: debugger; vido~ilo: viewfinder.

belorusaj

~i: шукаць; pri~i: абшукаць; tra~i: абшукаць, прачасаць; ~ilo b: пошукавік; ~ilo: пошукавік, шукальнік. min~ilo: мінашукальнік; vido~ilo: відашукальнік.

ĉeĥaj

~i: hledat.

francaj

~i: chercher.

germanaj

~i: suchen; pri~i: durchsuchen; tra~i: durchsuchen.

hispanaj

~i: buscar.

hungaraj

~i: keres; ~ateco: keresettség; pri~i: megmotoz; tra~i: átkutat; ~ilo a: kereső; ~ilo b: keresőgép. min~ilo: aknakereső; erar~ilo: hibakereső; vido~ilo: kereső.

italaj

~i: cercare.

nederlandaj

~i: zoeken; pri~i: fouilleren; tra~i: doorzoeken.

polaj

~ilo b: przeszukiwarka.

rusaj

~i: искать; ~ateco: востребованность; el~i: изыскать, выискать; pri~i: обыскать; tra~i: обыскать, прочесать; ~ilo a: команда поиска; ~ilo b: система поиска информации; ~ilo: искатель. min~ilo: миноискатель; erar~ilo: отладчик; vido~ilo: видоискатель.

svedaj

~i: söka, leta; pri~i: visitera; tra~i: genomsöka; ~ilo b: sökmotor.

turkaj

~ilo b: arama motorı.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:33

[^Revo] [sercx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2009/10/15 16:31:08 ]