tradukoj: be de en fr hu pl pt ru

*esplor/i

*esplori

(tr)
Atente rigardi por ekkoni ion nekonatan aŭ kaŝitan: esplori aferon, fenomenon, malsanulon, akuziton; al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras [1]; ĉiunokte la fiŝkaptisto rigarde esploras la aspekton de l' ĉieloB; esplori nekonatan landon; esplori, kion kaŝas la koro de knabino; esplora komitato [2]. VD:ekzameni, enketi, informiĝi, serĉi, sondi, studi

esploro

Atenta rigardado, zorga provo de ekkono: por fremda koro ne ekzistas esploro [3]; li faris historian esploron en la Biblioteko Vatikana [4].

esplorema

Provanta bone, funde ekkoni per atenta observo: esplorema rigardo.

tradukoj

anglaj

~i: explore.

belorusaj

~i: дасьледаваць, абсьледаваць, вывучаць.

francaj

~i: examiner, explorer, étudier, faire une recherche (sur); ~o : étude, examen, exploration, recherche; ~ema : curieux, inquisiteur, investigateur, scrutateur. al ĉevalo donacita oni buŝon ne ~as: à cheval donné on ne regarde pas les dents; ~a: exploratoire.

germanaj

~i: erforschen.

hungaraj

~i: kutat, vizsgál, tanulmányoz.

polaj

~i: badać, dociekać, dochodzić; ~o : badanie, śledztwo, dochodzenie; ~ema : badawczy, dociekliwy.

portugalaj

~i: explorar, pesquisar, buscar, escavar, investigar.

rusaj

~i: исследовать, изучать, обследовать, расследовать.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 24a

[^Revo] [esplor.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2010/03/10 17:30:29 ]