tradukoj:
         
          be br cs de en es fr hu nl pl pt ru sv
      *trov/i [1]
*trovi
      
      (tr)
- 1.
- 
               Per serĉado (aŭ per okazo) renkonti ion, iun:
               
                  mi ne povas trovi mian ŝlosilon;
                  
               
                  vi trovos la libron sur la tablo;
                  
               
                  eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto
                  [2];
                  
               
                  trovi rifuĝejon ĉe amiko;
                  
               
                  trovi fonton, trezoron, novan procedon, solvon de problemo;
                  
               
                  feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon kaj akiris
                  prudentonZ;
                  
               
                  mi ne povis trovi momenton por respondi vian leteron;
                  
               
                  unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi
                  [3];
                  
               
                  trovi amikon ĉe klubo;
                  
               
                  trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, ŝi
                  baldaŭ mortis en
                  angulo de arbaro
                  [4];
                  
               
                  mi trovis lin dormantan;
                  
               
                  mi trovis la domon forlasita;
                  
               
                  tiu sistemo trovis (akiris) multe da
                  adeptojZ.
                  
                eltrovi,
            trafi eltrovi,
            trafi
- 2.
- 
               Sperti ian okazon, travivi ian senton, impreson:
               
                  trovi la morton en akcidento;
                  
               
                  trovi plezuron en la malordoZ;
                  
               
                  trovi enuon en io;
                  
               
                  trovi dankonZ,
                  
               
                  favoron kaj bonan opinion ĉe iuZ;
                  
               
                  trovi bonan akcepton, atenton, aprobon, simpation, helpon
                  kontraŭstaron.
                  
                ricevi,
            suferi 5,
            trafi 3 ricevi,
            suferi 5,
            trafi 3
- 3.
- 
               Opinii ion aŭ iun tia:
               
                  trovi la frukton bongustaB;
                  
               
                  mi trovas la ideon ĝustaZ;
                  
               
                  ĉio alia ... estas nur verkoj privataj, kiujn
                  la
                  esperantistoj – se ili trovas tion ĉi utila
                  ... –
                  povas rigardadi kiel modela
                  [5].
                  
               
                  li trovis ŝin bela;
                  
               
                  mi trovas superflue tie ĉi paroli detale pri
                  tioZ;
                  
               
                  mi trovis necesa doni la sekvantajn klarigojnZ;
                  
               
                  oni trovas ebla kion oni dezirasZ.
                  
                juĝi 2,
            taksi juĝi 2,
            taksi
trovo
      
         
         - 
               Atingo de io post serĉo aŭ per hazarda trafo:
               
                  tiu elekto ne estis simpla netrovo de la bono, sed intenca
                  faroZ;
                  
               
                  ŝi venas kurante kaj rakontas pri sia trovo
                  [6].
                  
               
trovaĵo
      
         
         - 
               Io, kion oni trovas:
               
                  ŝi vidis ian libron, forgesitan kredeble de elirinta
                  veturanto.
                  ... Ŝi estis tre ĝoja je tiu ĉi
                  neatendita trovaĵo
                  [7].
                  
               
*troviĝi
      
      - 1.
- 
               Esti trovata, renkontiĝi, ekzisti en iu loko:
               
                  la „Fundamento de Esperanto“ devas troviĝi en
                  la manoj
                  de ĉiu bona esperantisto
                  [8];
                  
               
                  tiu floro troviĝas nur en Alpoj.
                  
                esti,
            kuŝi,
            sidi,
            stari esti,
            kuŝi,
            sidi,
            stari
- 2.
- 
               Iĝi en iu stato:
               
                  ĉe l' veno de malvarmo cikado troviĝis senproviza;
                  
               
                  lia espero troviĝis trompita.
                  
               
trovitaĵo
      
         
          trovaĵo
               boteleto da spica brando estis jam metita en la pakaĵeton,
               kiam
               subite aperis la knaboj kun pli granda, pli ampleksa botelo, sia
               trovitaĵo
               [9]. trovaĵo
               boteleto da spica brando estis jam metita en la pakaĵeton,
               kiam
               subite aperis la knaboj kun pli granda, pli ampleksa botelo, sia
               trovitaĵo
               [9].
*bontrovo
      
      
         
         - 
               Laŭplaĉa gusto aŭ decido, arbitra opinio:
               
                  fari arbitre laŭ persona bontrovo ian
                  ŝanĝon aŭ aldonon
                  [10];
                  
               
                  agu laŭ via bontrovo.
                  
                  
                  
                  
                  
                fantazio fantazio
eltrovi
      (tr)
         
         - 
               Trovi, distingi ion novan aŭ nekonitan:
               
                  eltrovi novan planedon, novan metodon;
                  
               
                  ŝajnis tute neeble, ke la hindo inter la enpremoj de la
                  piedoj de
                  200 homoj povus eltrovi la bezonatan postesignon
                  [11].
                  
               
                  la lastaj eltrovoj de la scienco;
                  
               
                  li eltrovis nur la jam eltrovitan AmerikonZ
                  (ion jam de ĉiuj konatan).
                  
                elpensi,
            inventi,
            malkovri elpensi,
            inventi,
            malkovri
retrovi
      (tr)
         
         - 
               Trovi ion perditan, ne plu havatan:
               
                  retrovi perditan braceleton;
                  
               
                  iu malsanulo retrovis la sanon
                  [12];
                  
               
                  mi tiel kuris, por esprimi al vi mian respekton, ke mi ne povas
                  retrovi la spiron
                  [13];
                  
               
                  la perditan tempon oni ne povas retrovi.
                  
               
*sin trovi
      
      - 1.
 troviĝi 1
               trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj
               [14];
               
               la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo
               [15];
               
               la fenestro sin trovis apud la pordoZ;
               
               en nia lando sin ne trovas montoj
               [16]. troviĝi 1
               trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj
               [14];
               
               la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo
               [15];
               
               la fenestro sin trovis apud la pordoZ;
               
               en nia lando sin ne trovas montoj
               [16].
- 2.
 troviĝi 2
               sin trovi tute sola. troviĝi 2
               sin trovi tute sola.
      
         tradukoj
 anglaj
~i:
                find. 
 belorusaj
~i:
                знаходзіць; 
~o:
                знаходжаньне; 
~aĵo:
                знаходка; 
~iĝi:
                знаходзіцца; 
~itaĵo:
                знаходка; 
bon~o:
                меркаваньне; 
el~i:
                знаходзіць, выяўляць, адкрываць; 
re~i:
                знаходзіць
            (раней
            згубленае); 
sin ~i:
                знаходзіцца. 
laŭ via bon~o:
                на вашае
            меркаваньне. 
 bretonaj
bon~o:
                faltazi (c'hoant). 
 ĉeĥaj
~i:
                nalézt. 
 francaj
~i:
                trouver; 
~o:
                découverte (action), trouvaille (action); 
~aĵo:
                découverte (objet), trouvaille (objet); 
~iĝi:
                se trouver; 
~itaĵo:
                découverte (objet), trouvaille (objet); 
bon~o:
                ; 
bon~o:
                bon plaisir, fantaisie (personnelle), (à sa) guise, gré (à son gré, etc.); 
el~i:
                découvrir (faire une
            découverte); 
re~i:
                retrouver; 
sin ~i:
                se trouver. 
 germanaj
~i:
                finden; 
~o:
                finden; 
~aĵo:
                Fund; 
~iĝi 1.:
                sich befinden; 
~itaĵo:
                Fund; 
el~i:
                herausfinden; 
re~i:
                wieder finden; 
sin ~i 1.:
                sich befinden. 
 hispanaj
~i:
                encontrar; 
~o:
                encuentro; 
~iĝi:
                encontrarse; 
el~i:
                encontrar, descubir; 
re~i:
                reencontrar, recuperar. 
 hungaraj
~i:
                talál, lel, találkozik; 
~o:
                találat; 
~aĵo:
                lelet, talált tárgy; 
~iĝi 1.:
                található, előfordul, létezik; 
~iĝi:
                válik (vmilyenné); 
~itaĵo:
                lelet, talált tárgy; 
bon~o:
                kedv, kívánság; 
el~i:
                felfedez, feltalál, kitalál, rájön; 
re~i:
                megtalál ; 
sin ~i 1.:
                található, előfordul, létezik; 
sin ~i 2.:
                válik (vmilyenné). 
laŭ via bon~o:
                kedved szerint, kedve szerint. 
 nederlandaj
~i:
                vinden; 
~o:
                het vinden; 
~aĵo:
                vondst; 
~iĝi:
                zich bevinden; 
~itaĵo:
                vondst; 
bon~o:
                goeddunken; 
el~i:
                uitvinden; 
re~i:
                terugvinden; 
sin ~i:
                zich bevinden. 
 polaj
~i 1.:
                znajdować, odnajdywać, odszukiwać, zastawać; 
~o:
                znaleznienie, odnalezienie; 
~iĝi 1.:
                znajdować się, odnajdywać się, spotykać się; 
~iĝi 2.:
                znajdować się; 
bon~o:
                uznanie, widzimisię; 
el~i:
                wynajdować, odkrywać, wykrywać; 
re~i:
                odnajdywać, odszukiwać; 
sin ~i 1.:
                znajdować się, odnajdywać się, spotykać się; 
sin ~i 2.:
                znajdować się. 
laŭ via bon~o:
                według swojego uznania. 
 portugalaj
~i:
                achar, encontrar. 
 rusaj
~i:
                найти; 
~o:
                находка, обнаружение; 
~aĵo:
                находка; 
~iĝi:
                находиться; 
~itaĵo:
                находка; 
bon~o:
                усмотрение; 
el~i:
                найти, открыть, обнаружить; 
re~i:
                найти
            вновь; 
sin ~i:
                находиться. 
laŭ via bon~o:
                на ваше
            усмотрение. 
 svedaj
~i 1.:
                finna, hitta; 
~i 2.:
                finna; 
~i 3.:
                finna; 
~iĝi 1.:
                befinna sig. 
      
 
      
      
         fontoj
1.
            
            E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
            
            L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 413.
            
            L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11, la feino4.
            
            L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23, la feino5.
            
            L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo6.
            
            Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la bovinoj de la
            paroĥestro7.
            
            Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo, (rakonto de V.
            Devjatnin), 28.
            
            L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo9.
            
            H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, kolo de botelo10.
            
            L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo11.
            
            Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj,
            bagateloj12.
            
            B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 15a13.
            
            N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 2a14.
            
            L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 2615.
            
            L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 2516.
            
            L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38 
      
         
         	  [^Revo] 
         [trov.xml]
         [redakti...]
         [artikolversio:
          1.19 2010/09/16 16:30:19 ]