tradukoj:
be de en es fr hu nl pl ru
spur/o
8spuro
- 1.
- [1]postsigno
La industrio de nafto en Albanio ekis en la jaro 1920, sed ĝiaj
spuroj jam estas konataj ekde la tempo de Strabo (greka
geografo, 63/64 a.K. – 23 p.K.)[2].
- 2.
- [3]
(de (n,n)-matrico
A)
Sumo de ĝiaj diagonalaj
elementoj; simb. tr A aŭ sp A.
spuri
- [4]
Serĉi kaj sekvi spurojn:
tion oni nepre volis puni, kaj oni sendas specialistojn
postspuri la malaperintojn
[5]
.
fingrospuro
- fingropremaĵo
(figure)
oni prave diras, ke la polenero korespondas specife al
„fingrospuro“ de la planto, ĉar ĉiu plantspecio produktas
polenon rekoneblan laŭ ĝia dimensio, ĝia formo kaj
laŭ la ornamado de ĝia
interna parieto[6].
senspure
-
Postlasante neniun spuron, per kiu oni povus persekuti aŭ iel
retrovi:
en 1942 la kolekto estis enkestigita kaj evakuita al Silezio,
kaj poste malaperis senspure[7].
fontoj
1.
Plena Ilustrita Vortaro2.
Fatmir Shehu: La albana nafto kaj ĝiaj perspektivoj, Monato, jaro 1997a, numero 5a, p. 18a3.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „matricospuro“4.
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 20055.
Trevor Steele: Kvazaŭ ĉio dependus de mi, p. 1286.
Robert Roze: Vivisekcio de
polenero, Monato, jaro 1997a, numero 11a, p.
12a7.
Johan Van Eenoo: La bruĝa Centuriae plantarum rariorum retrovita en
Krakovo, Monato, jaro 1998a, numero 1a, p. 16a
[^Revo]
[spur.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.19 2010/06/15 16:30:55 ]