tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru

9matric/o Z

9matrico

1.
TEK Reliefa modelo: bulo, peco aŭ muldilo, per kiu oni povas fabriki similajn pecojn per fandado, frapo, giso, premo: monerojn oni frapas per matrico.
a)
TIP Formo por gisi litertipojn.
b)
Kartona formo preme reproduktita de kompostaĵo kaj per kiu oni povas gisi stereotipojn.
2.
(en galvanoplastiko) Formo, kiu kovriĝas per maldika tavolo de metalo. VD:patrico
3.
MAT[1] (kun n horizontaloj kaj p vertikaloj) =(n,p)-matrico.
4.
KOMP Dudimensia tabelo. VD:vektoro
VD: Ne konfuzu kun: utero.

matrici

(tr)
Formi per matrico: li transdonis al sinjoro Povondra vizitkarton, sur kiu estis matricita ankro [2].

(n,p)-matrico

MAT
(super komuteca korpo K) Bildigo de I×J al K, kie I = {1, 2,..., n} kaj J={1, 2,..., p}: matricon A oni kutime signas kiel familion, t.e. per skribaĵo (Aij)(i,j)∈I×J, kie Aij signas la bildon de (i,j) per A kaj estas nomata elemento (aŭ koeficiento) de A kun indico (i,j); la nombrojn da horizontaloj kaj vertikaloj de (n,p)-matrico oni nomas ties dimensioj kaj signas ilin per skribaĵo de la tipo (n,p)n×p; eblas prezenti al si (n,p)-matricon A kiel rektangulan tabelon, ĉe la interkruciĝo de kies i-a horizontalo kaj j-a vertikalo staras la elemento Aij.
Rim.: Multaj fakaj terminoj rilatantaj al matricoj baziĝas sur la ĉi-supre menciita tabela metaforo. SIN: Malpli fakece: matrico kun n horizontaloj kaj p vertikaloj; VD: Partoj de matrico: horizontalo, vertikalo, diagonalo, submatrico; elemento, indico de elemento, koeficiento, termo; atributoj de matrico: dimensioj, ajgeno, rango, spuro, determinanto, minoro, kofaktoro; rimarkindaj ecoj de matrico: kvadrata, diagonala, diagonaligebla, triangula, simetria, hermita, regula; operacioj super matricoj: matrica adicio, matrica multipliko, multipliko de matrico per skalaro, transpono; SUB: Specifaj matricoj: unuomatrico, nulmatrico, matrico de homomorfio, jakobia matrico de bildigo, horizontalo, vertikalo.


(n,p)-matrico

nulmatrico[3], matrica nulo

MAT
(n,p)-Matrico, kies ĉiuj elementoj estas nulaj: nulmatrico estas nulo rilate al la matrica adicio.

submatrico

MAT
(de (n,p)-matrico A) Tia (n',p')-matrico B, ke (1) n'n kaj p'p, (2) la elemento de B kun indico (i,j) egalas al la elemento de A kun indico (α(i),β(j)), kie α (respektive β) estas strikte kreskanta bildigo de {1, 2,..., n'} al {1, 2,..., n} (respektive de {1, 2,..., p'} al {1, 2,..., p}): el (n,p)-matrico oni povas formi p submatricojn kun dimensioj (n,1); eblas prezenti al si submatricon B per tio, kio restas el matrico A, kiam oni forstrekis iujn horizontalojn kaj vertikalojn de ĝi.

unuomatrico, matrica unuo

MAT
(n,p)-Matrico, kies ĉiuj termoj estas nulaj, krom la diagonalaj, kiuj egalas al la unuo: la unuomatricon oni kutime signas per I; unuomatrico estas unuo rilate al la matrica multipliko.

jakobia matrico

MAT
(de bildigo f de p-dimensia al n-dimensia normohavaj spacoj, diferencialebla ĉe punkto a) La (n,p)-matrico de ĝia diferencialo ĉe a: la ĝenerala elemento de la jakobia matrico de f ĉe a egalas al jfi(a). VD:Jakobio, jakobiano.

matrico de vektora homomorfio

MAT
(p.p. homomorfio f de p-dimensia vektora spaco E al n-dimensia F, ambaŭ super korpo K, rilate al respektivaj bazoj BE kaj BF) Tia (n,p)-matrico A super K, ke aij estas la i-a komponanto laŭ bazo BF de la bildo per f de la j-a vektoro de BE: la matrico de endomorfio estas kvadrata; la matrico de idento estas la unuomatrico; la matrico de kunligaĵo de du homomorfioj egalas al la produto de la matricoj de ĉiu homomorfio.

tradukoj

anglaj

~o 3.: matrix; ~o: matrix; (n,p)-~o: n-by-p matrix; nul~o, ~a nulo: null matrix; sub~o: submatrix; unuo~o, ~a unuo: unit matrix; jakobia ~o: Jacobian matrix; ~o de vektora homomorfio: matrix of a linear mapping.

belorusaj

~o: матрыца.

francaj

~o 3.: matrice; (n,p)-~o: matrice n×p; nul~o, ~a nulo: matrice nulle; sub~o: sous-matrice; unuo~o, ~a unuo: matrice unité; jakobia ~o: matrice jacobienne; ~o de vektora homomorfio: matrice d'application linéaire.

germanaj

~o 3.: Matrix; (n,p)-~o: (n,p)-Matrix; nul~o, ~a nulo: Nullmatrix; sub~o: Untermatrix; unuo~o, ~a unuo: Einheitsmatrix; jakobia ~o: Jacobische Matrix; ~o de vektora homomorfio: Matrix einer linearer Abbildung.

hispanaj

~o: matriz; ~i: formar una matriz.

hungaraj

~o a: anyaminta; ~o b: matrica; ~o 1.: matrica (alakítószerszám); ~o 2.: anyaforma; ~o 3.: mátrix; ~o: mátrix; (n,p)-~o: n×p méretű mátrix; nul~o, ~a nulo: nullmátrix; sub~o: részmátrix; unuo~o, ~a unuo: egyésgmátrix; jakobia ~o: Jacobi-mátrix; ~o de vektora homomorfio: vektor-homomorfizmus mátrixa.

nederlandaj

~o 1.: matrijs; ~o 2.: matrijs; ~o 3.: matrix; ~o 4.: matrix.

polaj

~o 3.: macierz; (n,p)-~o: macierz n×p; nul~o, ~a nulo: macierz zerowa; sub~o: podmacierz; unuo~o, ~a unuo: macierz jednostkowa; jakobia ~o: macierz Jacobiego, macierz jakobianowa; ~o de vektora homomorfio: macierz odwzorowania liniowego.

portugalaj

~o 1.: matriz; ~o 2.: matriz; ~o 3.: matriz; ~o 4.: matriz.

rusaj

~o 3.: матрица; ~o: матрица; (n,p)-~o: матрица размера n×p; nul~o, ~a nulo: нуль-матрица; sub~o: подматрица; unuo~o, ~a unuo: единичная матрица; jakobia ~o: функциональная матрица; ~o de vektora homomorfio: матрица линейного преобразования.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 1a, ĉapitro 3a
3. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana

administraj notoj

pri unuo~o, ~a unuo:
    Mi ne trovis auxtoritatan fonton por tiu termino. MatVort
    havas "~a unito" kaj "~unito", kiun mi opinias duoble
    nekonvenaj: unue pro la uzo de "unito" kaj due pro la ordo
    de elementoj. Mi preferis terminon paralelan al "nulmatrico",
    "nulvektoro". [MB]
  

[^Revo] [matric.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2010/08/25 16:30:35 ]