tradukoj: be ca cs de en fr hu it nl ru sv tp vo

*sur[1]

I.

*surTEZ

1.
Prepozicio; uzate kun nominativo indikas fizikan aŭ metaforan pozicion, karakterizatan per kontakto de ekstere, kaj precipe de supre; pli speciale:
a)TEZ
(Kun nominativo:) Prepozicio indikanta pozicion de aĵo aŭ ulo rilate al iu alia (kiun la prepozicio enkondukas), kiu estas pli malalte kaj ĝin tuŝas: sur la tero kuŝas ŝtono [2]; sidi sur seĝo, sur altaĵoZ; ripozi sur kuŝejoZ; teni la piedojn sur benketoZ; meti la botelojn prete sur la tabloZ; sur ĉevalo de najbaro la ŝarĝo ne pezasZ; bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado estas plumingoZ; havi sur si ĉifonaĵojnZ; eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vestoZ; la pordo turniĝas sur sia hokoZ; sur la sojlo; vi estas la plej feliĉa homo sur la tero; pakaĵo mia estas sur la ŝipoZ; la pastro bruligu tion sur la altaroZ; spikoj rostitaj sur fajroZ; sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmentoZ; kiu estis sur la fundo de tiu koro?B; (figure) mizero sur (aldone al) mizero [3].
b)
(Kun nominativo:) Prepozicio indikanta surfacon (supran aŭ alian) de objekto, realan aŭ ŝajnan, kiu estas loko kie io aperas, videblas aŭ okazas: sur la ĉielo staras la bela sunoZ; la suno hele lumis sur la serena ĉieloZ; sur la horizonto; sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan ridetonZ; ankoraŭ ĉiam nuboj sur la fruntoZ; pentraĵo pendas sur muroB; sur salikoj ni pendigis niajn harpojnZ; skribi sur papero; floroj broditaj sur glata fono.
c)
(Kun nominativo:) Prepozicio indikanta supraĵon de loko nefermita, senkonstrua aŭ senkovra, kie okazas la priparolata ago: pasi sur la placoZ; sur tiuj herboriĉaj kampoj paŝtas sin brutarojZ; sur la korto staras kokoZ; Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la dorso [4]; promenante sur la strato mi falisZ; sur la bordo de la maro staris amaso da homojZ; ili loĝas, vojaĝas sur la kamparo; mi ĉesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jeruzalem la sonojn de ĝojoZ; mi loĝas sur (en) la strato X; mi irigos vin sur rekta vojstrekoZ; (figure) tiuj provoj estis fonditaj sur naiva esperoZ.
d)
(Kun nominativo:) Prepozicio, indikanta lokon de io ĝenerale: sur la dekstra flanko; sur la flanko de sunleviĝoZ; li tie falis kaj mortis sur la sama lokoZ; se mi estus sur ŝia loko, mi ne farus tionZ; li havas la kapon sur ĝusta loko [5]; sur ĉiu loko estas la okuloj de DioZ; sur ĉiu paŝo ni renkontis barojnZ; la vorto estis preta sur miaj lipojZ; bonkora instruo estas sur ŝia langoZ.
e)
(figure) (Kun nominativo:) Prepozicio, enkondukanta komplementon kiu indikas portanton, posedanton aŭ suferanton de efiko, influo aŭ eco: beno estas sur lia kapoZ; Mia spirito estas sur viZ; li portis sur si la pekon de multajZ.
2.
Prepozicio; uzate kun akuzativo, indikas direkton per finpozicio, t.e. fizikan aŭ metaforan supraĵon, kien io moviĝas, celas, strebas, efikas:
a)
(Kun akuzativo:) Indikas lokon, sur1.a kiu situas la celo aŭ finpozicio de la movo: ŝi ĵetis en la koton la panon por paŝi sur ĝin kaj transiri kun sekaj piedoj [6]; aliaj funebrantaj gastoj ... prenis ilin sur sian veturilon [7]; malsupreniri sur la kortonZ; tra la fenestro la vaporo iras sur la kortonZ; senviva li falis sur la teronZ; meti sin sur la genuojnZ; ŝia kapo tiel flamis kaj la brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per la manplatoj la frunton kaj diris al si: mi ne povas! [8]; li ... rigardis la pepantajn birdojn, kiuj vigle saltadis de branĉo sur branĉon [9].
b)
(Kun akuzativo:) Indikas tion, sur1.b kion efikas, celas, trafas la ago: al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu [10]; trafis falĉilo sur ŝtonon [11]; brogita eĉ sur akvon blovas [12]; li rigardis sur mian vizaĝonZ; direkti sian rigardon sur iunZ; la forĝisto blovas fajron sur karbojZ; mi metos sur min zibelan peltonZ; verŝi akvon sur florojn; li rigardas malsupren sur la kamponZ; rigardi sur la maron kaj sur la multajn ŝipojnZ; ili sin ĵetis kvinope sur minZ; ĵeti sin sur la kolon de iuZ; la malamiko etendis siajn manojn sur ĉiujn ŝiajn grandvaloraĵojnZ; Inger metis sur sin sian plej bonan veston kaj siajn novajn ŝuojn [13].
c)
(Kun akuzativo:) Prepozicio indikanta movon kies celo estas loko nefermita, senkonstrua aŭ senkovra (kp sur1.c): fine li tamen rimarkis nefermitan pordeton kaj venis tra ĝi sur nian Novan Bazaron [14]; bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur rondoforman herbotapiŝe kovritan korton [15].
d)
(figure) (Kun akuzativo:) Prepozicio, enkondukanta komplementon kiu indikas ricevanton, trafaton, akceptanton de efiko, influo aŭ ago: nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton [16]; honestaj homoj, kiuj ... prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi [17]; sur vin falas la malbenoZ; mi prenus sur min la respondeconZ; ŝi prenis sur sin la formon de malriĉa virinoZ; havi influon sur iun, sur ion (influi); sur la danan tronon mi havas rajtonZ; la reĝo ne metis atenton sur la raporton de la komisioZ.

al surTEZ

(malofte)
Al loko situanta sur1.a.

Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.

de sur, desurTEZ

De 1,2 loko situanta sur: ekstermi ilin de sur la tero [18]; kia fulmado kaj krakado desur la remparoj de Antverpeno [19].
II.
Prefikso samsignifa: surflugi sur tegmentonZ; suriri montonZ; surmeti veston; surverŝi oleon sur altaronZ.

tradukoj

anglaj

~ 1.: on; ~ 2.: onto.

belorusaj

~: на.

ĉeĥaj

~: na.

francaj

~: sur; de ~, : de dessus.

germanaj

~: auf.

hungaraj

~ 1.: -on, -en, -ön; ~ 2.: -ra, -re; de ~, : -ról , -ről ; sur II: rá-. ~meti: rátesz, ráhelyez, felvesz; ~verŝi: ráönt.

italaj

~: su.

katalunaj

~ 2.: sobre [en, a].

nederlandaj

~: op.

rusaj

~: на. ~meti: надеть; ~verŝi: налить (на что-л.).

svedaj

~: .

tokiponaj

~: lon.

volapukaj

~: su.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 6
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
8. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
10. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
11. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
12. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
15. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
16. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 8a
17. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 32:12
19. W. Raabe, trad. F. Wicke: La Nigra Galero, 2a eld., 1922

[^Revo] [sur.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2011/12/05 14:10:13 ]