tradukoj: be ca de en es fr hu nl pl pt ru sv

tabu/i

tabui

(tr)
REL Apartigi kaj malpermesi ion por normala, ĉiutaga uzo, precipe ĉar destinante ĝin kiel oferon, konsekrantedediĉanteoferante ĝin al dioj, aŭ ĉar ĝia religia malpureco povas ofendi la diojn, aŭ ĉar la kontakto kun la profanaĵoj estus danĝera ktp: la egiptoj tabuis la nomon de la reganta faraono.

Rim.: Speciala trajto de „tabui“ kontraste al pli ĝenerala „malpermesi“ estas ĝia eksterracia kaj absoluta karaktero. [Sergio Pokrovskij]

tabuo

1.
REL Io tabuita (tabuitaĵo); la ago tabui (malpermeso); la stato esti tabuita: la malpermeso de incesto estas unu el la plej malnovaj tabuoj [1]; en praaj religioj la nomo de la etna dio estis tabuo; ili havas neniujn malbelegajn dietojn, tabuojn aŭ sorĉojn por malagrabligi kaj limigi iliajn vivojn [2]. SUB:anatemo1.a
2.
(figure) Malpermeso ion fari aŭ diri pro sociaj kutimoj.
3.
Afero kiu pro sociaj kutimoj estas malpermesata.

tabua

Tabuita, netuŝebla aŭ malpermesita pro tabuo.
SUB:sankta

tabueco

Teruriga karaktero de personoj aŭ objektoj, kiujn oni ne povas tuŝi sen risko je puno aŭ infekto. VD:totemo.

tradukoj

anglaj

~o: taboo.

belorusaj

~i: табуяваць; ~o: табу; ~a: табуяваны, забаронены; ~eco: табуяванасьць, забароненасьць.

francaj

~o: tabou (subst.); ~a: tabou (adj.).

germanaj

~o: Tabu.

hispanaj

~o: tabú; ~a: tabú.

hungaraj

~i: tabuként tisztel, tabunak nyilvánít; ~o: tabu; ~a: tabu-; ~eco: tabujelleg.

katalunaj

~o: tabú.

nederlandaj

~o: taboe; ~a: taboe.

polaj

~i: okładać (obłożyć) tabu, ogłaszać (ogłosić) tabu; ~o: tabu; ~a: obłożony tabu; ~eco: tabu.

portugalaj

~i: criar tabu; ~o: tabu.

rusaj

~i: табуировать; ~o: табу; ~a: запретный, табуированный; ~eco: запретность, табуированность.

svedaj

~o: tabu.

fontoj

1. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, p. 469 (art. „incesto“)
2. Harry Harrison, tr. William Auld: La stratoj de Aŝkelono

[^Revo] [tabu.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2009/02/10 14:18:23 ]