tradukoj: be bg cs de en es fr he hu ku nl pl pt ro ru sk sv tr vo zh

*tag/o

*tago

1.
La hela parto de diurno, la tempospaco dum kiu la suno, de sia leviĝo ĝis sia subiro, prilumas koncernan parton de la tero: mi veturis du tagojn kaj unu nokton [1]; en la tago ni vidas la helan sunon [2]; tago tagon sekvas, sed ne similas [3]; du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon [4]; en vespero de tagoZ.
2.
Daŭro de 12 horoj.
3.
Suna lumo: tagiĝas.
4.
Diurno, tagnokto, terturno: plimultiĝos viaj tagojZ.
5.
KAL Kalendara tempopunkto, dato: la semajno havas sep tagojn; antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon [5]; tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda [6]; en tago de mizeroZ; reveni en la tago difinita; preparata por la tago de militoZ.

taga

Okazanta aŭ farata dum la taglumo.

tage

Dum la taglumo: la fiŝkaptisto dormis bone kaj profunde, ĉar li multe kuris tage [7].

tagiĝi

(sensubjekta)
Ekesti tago: matene, tuj post kiam tagiĝis [8].

antaŭtago, antaŭa tago

La tago ĝuste antaŭa al la koncerna: foje, en antaŭtago de sabato ŝia patro venis en la bienon [9]; li ... rakontis pri sia interparolo kun la viktimo en la antaŭa tago [10]. SIN:hieraŭo

ĉi-tage

(malofte)
=hodiaŭ multajn pli gravajn aferojn oni diskutas ĉi-tage en la novaĵgrupo [11].

ĉiutaga

1.
Okazanta aŭ aperanta ĉiun tagon: ĉiutaga gazeto.
2.
Ordinara, banala: la griza ĉiutageco de la vivo VD:proza

posta tago

La tago ĝuste posta al la koncerna: la postan tagon iris mi vizite [12]. SIN:morgaŭo

*unutaga

Daŭranta nur unu tagon. VD:efemera

tage kaj nokte

(frazaĵo)
Konstante, senĉese, persiste: tage kaj nokte apud ĝi staris gardostaranto [13].

tradukoj

anglaj

~o: day; ~a: daytime; ~e: during the day; ĉiu~a 1.: daily; ĉiu~a 2.: everyday, casual; unu~a: single-day.

belorusaj

~o: дзень; ~a: дзённы; ~e: удзень; ĉiu~a 1.: штодзённы; ĉiu~a 2.: абыдзенны; unu~a: аднадзённы .

bulgaraj

~o: ден.

ĉeĥaj

~o: den.

ĉinaj

~o: 天 [tiān], 日 [rì].

francaj

~o: jour; ~a: diurne; ~e: de jour; ~iĝi: le jour se lève; antaŭ~o, antaŭa ~o: veille, jour précédent; ĉi-~e: ce jour-ci; ĉiu~a: quotidien; posta ~o: lendemain, jour suivant; unu~a: ephémère (d'un jour); ~e kaj nokte: nuit et jour.

germanaj

~o: Tag; ~a: Tages-, Tag-, am Tag(e); ~e: tags, am Tag(e); antaŭ~o, antaŭa ~o: vorherige Tag, Vortag; ĉi-~e: heute; ĉiu~a 1.: täglich; ĉiu~a 2.: alltäglich; posta ~o: folgende Tag; unu~a: eintägig; ~e kaj nokte: Tag und Nacht.

hebreaj

~o 4.: יממה; ~o: יום; ~e: ביום; ĉiu~a 1.: יומי; ĉiu~a 2.: יומיומי.

hispanaj

~o: día; ĉiu~a 1.: cada día.

hungaraj

~o: nap; ~a: nappali; ~e: nappal; ĉiu~a 1.: napi, mindennapi; ĉiu~a 2.: mindennapos, hétköznapi; unu~a: egynapos, napos.

kurdaj

~o: roj.

nederlandaj

~o: dag; ~a: dag-; ~e: overdag; ~iĝi: dag worden; antaŭ~o, antaŭa ~o: dag voordien; ĉi-~e: dezer dagen; ĉiu~a 1.: dagelijks; ĉiu~a 2.: dagdagelijks; posta ~o: volgende dag; unu~a: eendags-; ~e kaj nokte: dag en nacht.

polaj

~o 4.: doba; ~o: dzień; ~a: dzienny; ~e: w ciągu dnia; ~iĝi: dnieć, świtać; antaŭ~o, antaŭa ~o: poprzedni dzień; ĉi-~e: dzisiejszego dnia; ĉiu~a 1.: codzienny; ĉiu~a 2.: szary dzień, zwyczajny dzień, dzień jak co dzień; posta ~o: przyszły dzień, nadchodzący dzień; unu~a: jednodniowy; ~e kaj nokte: dniem i nocą.

portugalaj

~o: dia.

rumanaj

~o: zi(uă); ~e: zilnic; ~iĝi: în zori; ĉi-~e: azi; ĉiu~a 1.: zilnic.

rusaj

~o: день; ~a: дневной; ~e: днём; antaŭ~o, antaŭa ~o: вчерашний день, прошедший день; ĉi-~e: сегодня; ĉiu~a 1.: ежедневный ; ĉiu~a 2.: обыденный, каждодневный ; posta ~o: завтрашний день, следующий день; unu~a: однодневный; ~e kaj nokte: днём и ночью. en antaŭ~o: накануне.

slovakaj

~e: deň.

svedaj

~o: dag; ~e: på dagen; ĉiu~a 1.: daglig; ĉiu~a 2.: vardaglig.

turkaj

~o: gün; ~a: gündüz; ~e: gündüzleyin; ~iĝi: gün ağarıyor; ĉi-~e: bu gün; ĉiu~a: günlük; posta ~o: ertesi gün; ~e kaj nokte: gündüz ve gece.

volapukaj

~o: del.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 13, la feino (daŭrigo)
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, fiŝkaptisto kaj lia edzino
8. Mahbube Mirkadiri: Donaco el vojaĝo, La Ondo de Esperanto, 2003:3 (101)
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 9a
10. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 26a
11. F. Zenith: Opera 7.03 finfine en esperanto!, soc.culture.esperanto, 2003-03-24
12. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, VII
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, folio el la ĉielo

[^Revo] [tag.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.39 2010/11/01 17:30:29 ]