tradukoj: be de en fr hu nl pl pt ru

*tent/i

*tentiTEZ

(tr)
1.TEZ
(iu, io) Instigi iun al malpermesita, danĝera, aŭ malbona ago, montrante ĝian allogecon: kial Adam manĝis la malpermesitan frukton! se mi estus sur lia loko, mi ne lasus tenti min al tio [1]; Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo [2]; vane vi tentas, mi ne konsentos [3]; malfermita kelo tentas al ŝtelo [4]; tenti per lukso kaj per amindumado de belaj virinoj [5]; Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun [6]. VD:logi.
2.TEZ
(arkaismo) (iu) Provi iun, lin submeti al esploro de liaj kapabloj aŭ scioj: unu leĝisto [...] tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? [7]; aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la ĉielo [8].
3.TEZ
(figure) (io) Inspiri deziron, emon: tiu juvelo ŝin forte tentis (deziro posedi) [9]; tiu pokalo [....] sukcese tentis pli ol unu virinon [10]; malplena sako (malriĉeco) tentas al peko [11]; sprita vorto tentas, nenion atentas (deziro spriti) [12]; mia Bub' [...] per pentekosta ruĝ' vin loge tentis por karesa tuŝo [13]; tion vidante, oni estas tentata malestimi la homaron [14]; [la riĉaĵoj de la minerala regno] ŝajnas esti malproksimigitaj for de la homaj okuloj por ne tenti ilian profitamon [15]; ŝi ne estas nur tentemulino (ema inspiri seksan deziron), sed vere tre inteligenta, alte talenta junulino [16].

Rim.: Kvankam etimologie „tenti“ devenas de latina verbo, signifanta „provi“, estas tute malkonsilinde sekvi la suban ekzemplon: iu tentis damaĝi [la monumenton] per grenadoj [17] .

tenta

Tia, ke ĝi tentas: porti en la traduko tian fajnan literaturan teksaĵon al alilingvaj legantoj ŝajnas tasko defia, sed des pli tenta [18]; ĉu ŝi mem petu [rekompencon], kiel Azazello tente konsilis al ŝi en la Aleksandra ĝardeno? [19].

tento

1.
(ofte plurale) Io, kio tentas: per la plej teruraj tentoj la malamiko lin tentis [20]; malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj [21]; ekzistas ankaŭ abismaj fundoj kun silente kaj kaŝite embuskantaj rampaĵoj de minacaj tentoj kaj mallumaj instinktoj [22].
2.
Stato de iu tentata, deziro: ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono [23]; feliĉa estas la homo, kiu elportas tenton [24]; oftfoja tento ĉion forlasi [25]; liberiĝi de tento [26]; cedi [27], kontraŭstari [28], rezisti al tento [29].

tentado

Ago tentadi, ago tenti: fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li [30].
Rim.: Por nomi la agon tenti, kiam ĝi estas nek daŭra nek ripeta, oni teorie povus uzi „tento“, sed ĉi tiu vorto ial specialiĝis por montri al la rimedoj de la ago aŭ al la rezultanta stato de ĝia objekto. Oni ofte povas elturniĝi per ŝanĝo de vidpunkto, nome uzante la formon „tentiĝo“, kiu montras la agon de la vidpunkto de ĝia objekto.

tentanto

Iu, kiu tentas; pli specife: la diablo: la tentanto venis, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj [31].

tentiĝi

Iĝi tentata, submetiĝi al tentoj: Bilbo tentiĝis mortigi lin per sia glavo [32]; mi tentiĝis, ke mi surmetu sur [la gisrulojn] miajn fingrojn [33]; la tentiĝo de Eva [34].

tradukoj

anglaj

~i: tempt; ~a: tempting; ~o: temptation; ~anto: tempter.

belorusaj

~i: спакушаць, прывабліваць ; ~a: спакусьлівы , прывабны, панадны; ~o: спакуса; ~ado: спакушэньне; ~anto: спакушальнік; ~iĝi: спакусіцца .

francaj

~i: tenter , allécher, attirer, éprouver; ~a: tentant, attirant, attractif, tentateur; ~o: tentation, appât, attrait, appel, désir; ~ado: tentation; ~anto: tentateur; ~iĝi: être tenté, avoir (grande) envie. ~emulino: allumeuse; ~iĝo: tentation.

germanaj

~i: verführen, in Versuchung führen; ~a: verführerisch.

hungaraj

~i 1.: megkísért, megkörnyékez; ~i 2.: próbára tesz; ~i 3.: csábít, elcsábít; ~i: csábít, megkísért; ~a: csábító, megkörnyékező; ~o: kísértés, csábítás; ~ado: megkísértés, megkörnyékezés, csábítás; ~anto: kísértő, csábító; ~iĝi: kísértésbe esik, elcsábul. malfermita kelo ~as al ŝtelo: alkalom szüli a tolvajt.

nederlandaj

~i: verleiden; ~a: verleidelijk; ~o: verleiding; ~ado: verleiding; ~anto: verleider.

polaj

~i 1.: kusić, wodzić na pokuszenie, namawiać; ~i 2.: wypróbowywać, poddawać próbie; ~i 3.: kusić, wodzić na pokuszenie; ~a: kuszacy, wodzący na pokuszenie; ~o 1.: pokusa, namowa; ~o 2.: kuszenie, pokuszenie; ~ado: kuszenie, pokuszenie, namowa, namawianie; ~anto: kusiciel; ~iĝi: skusić się na coś, połakomić się na coś .

portugalaj

~i 1.: tentar, induzir em tentação.

rusaj

~i: искушать, соблазнять, прельщать; ~a: соблазнительный, искусительный; ~o: искушение, соблазн; ~ado: искушение, соблазнение; ~anto: искуситель, соблазнитель ; ~iĝi: соблазниться , поддаться искушению.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. La Nova Testamento, S. Mateo 4:1
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 6
6. La Nova Testamento, De Jakobo 1:13
7. La Nova Testamento, S. Luko 10:25
8. La Nova Testamento, S. Luko 11:16
9. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 13
11. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
12. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
13. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, XXIII
14. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
15. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado
16. http://mujweb.atlas.cz/veda/traxler/strand.htm
17. Bardhyl Selimi: Monato, http://www.esperanto.be/fel/mon/007205.html
18. La Ondo de Esperanto, 1993:1(8)
19. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 24
20. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 6
21. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
22. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
23. La Nova Testamento, S. Mateo 6:13
24. La Nova Testamento, De Jakobo 1:12
25. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Tria promenado
26. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tentado
27. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, En kinematografejo
28. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
29. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 26
30. La Nova Testamento, S. Luko 4:13
31. La Nova Testamento, S. Mateo 4:3
32. Tolkien, trad. W. Auld: La kunularo de l' ringoj, Prologo
33. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado
34. Plena Ilustrita Vortaro

administraj notoj

pri ~i 2.:
      Sxajnas, ke la cititaj ekzemploj vere montras sencon iom
      malsimilan al la antauxa. Ja en ili oni postulas de Jesuo pruvon
      pri lia dieco, sed ne kredante, ke li sukcesos, kaj ne montrante
     la allogecon de la ago (kvankam sukceso povus flati lian orgojlon).
      Ankaux ne klaras, kial la postulata ago estus malpermesata: eble
      Jesuo ne rajtas "malsxpari" siajn miraklojn por konvinki
      nekredemulojn, sed sxajnas, ke aliloke li tion faras senhezite.
      --------------------------------------------------------------
      Mi tamen ne vicigis cxi tie la novtestamentajn ekzemplojn pri
      tentigxo de Jesuo en la dezerto, kvankam ankaux ili en la latina
      esprimigxas per "tentare" kaj kvankam la tradukintoj de NT
      foje elektis traduki la latinan "tentare" per "tenti" (kiel cxi-
      supre) kaj foje per "provi" ("provi Dion"), same kiel en la franca
      oni trovas "tenter" kaj "éprouver".
      --------------------------------------------------------------
      Sxajnas al mi, ke la tentigxoj de Jesuo rilatigxas al la unua
      senco. En la unua tentigxo la diablo proponas al la malsata
      Jesuo sxangxi sxtonojn en panojn. Ne klaras, kial cxi tiu ago
      estus malbona, sed gxia allogeco estas evidenta. En la dua
      tentigxo la diablo proponas al Jesuo jxeti sin el alta turo por
      devigi Dion lin savi, kio povus flati lian orgojlon, kaj estas
      klare malbona, cxar "oni ne rajtas provi Dion".
      --------------------------------------------------------------
      La samajn okazojn eblas tamen interpreti kiel esploron
      de la kapabloj de Jesuo fare de la diablo, kiu defie postulas
      pruvojn pri lia dieco. Iamaniere la du sencoj ne estas ekskluzivaj
      unu de la alia.
      [MB]
    

[^Revo] [tent.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2012/05/10 00:10:08 ]