tradukoj: be de en fr hu nl pt ru vo

*ton/o

*tono

1.
MUZ Muzika sono: li tamen aŭdis ankoraŭ la tonojn de orgeno [1]; tio estas nur du tonoj, ĉiam bum, bum [2]! sonu plue, vi tonoj de la bela ĉaskorno [3]; mistono.
2.
MUZ Ĉeftono, baza sono de muzika skalo, sur kiu estas fundamentita muzika verko: (figure) doni la tonon (havi la ĉefan voĉon; esti sufiĉe influa por esti obee imitata de ĉiuj, konduki 5) [4]..
3.
Nuanco de la voĉo, per kiu oni esprimas siajn sentojn: afabla, amika, kolera, kortuŝa tono; paroli kun aŭtoritata tonoZ; ŝi diris per tono, kiu volis soni kiom eble plej aristokrateZ; de tiu momento la tono de nia interparolado iom dolĉiĝis [5]; la ĉefa tono de la libro estas iom melankolia. VD:akcenti, prozodio, tembro
4.
Nuanco de koloro: ĉirkaŭe la montoj ricevis belegan verdan tonon [6].
5.
MUZ(evitinde) =duto 1

bontono

Eleganta ĝentileco de bonedukita homo: nur en la ĉefurbo ekzistas ja bon-tono [7].

unutona

Ĉiam samsona, samkolora, samaspekta, ne sufiĉe varia, teda: la silenta, humila, unutona penso de la pala virino [8]; iliaj raportoj estis tede unutonaj [9]; iu obtuza, unutona bruado [10].
VD:banala. griza, monotona

tradukoj

anglaj

~o 1.: note; ~o: tone; unu~a: monotone, monotonous.

belorusaj

~o: тон; unu~a: аднатонны, манатонны.

francaj

~o: ton; bon~o: bon ton, bonnes manières; unu~a: monotone.

germanaj

~o: Ton; unu~a: eintönig.

hungaraj

~o 1.: zenei hang; ~o 2.: alaphang; ~o 3.: hangnem, tónus; ~o 4.: színárnyalat, tónus; bon~o: jólneveltség, jó modor; unu~a: egyhangú, monoton.

nederlandaj

~o: toon; bon~o: bonton; unu~a: eentonig.

portugalaj

~o 1.: som; ~o 2.: tom; ~o 3.: tom; ~o 4.: tom; bon~o: bom-tom, boas maneiras; unu~a: monótono.

rusaj

~o: тон; bon~o: хорошие манеры, бонтон (уст.); unu~a: монотонный, однотонный.

volapukaj

~o: ton.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo, 4
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, neĝa reĝino, fabelo en sep rakontoj, tria rakonto, la florĝardeno de la virino, kiu povosciis sorĉi
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, bildo el kastelremparo
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, tri semajnoj en rusio, ĉe la sidejo de Komintern
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo, 6, La plej bona afero, kiun faris la galoŝoj
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 4a
8. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16a
10. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, ĉapitro 1a

[^Revo] [ton.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2006/09/17 16:31:05 ]