tradukoj:
be de en fr hu nl pl ru
transpon/i
transponi
(tr)
[1](fakula ĵargono)
-
(matricon)
Apliki la operacion transpono.
transpono
[2]
-
(de (n,p)-matrico
A)
Operacio, kies rezulto
estas la (p,n)-matrico B, kies
elementoj kun indico (i,j) egalas
al la elementoj de A kun indico
(j,i):
transpono transformas horizontalojn al vertikaloj kaj inverse;
transpono estas involucio.
transponaĵo
[3]
-
(de (n,p)-matrico)
Rezulto de ĝia transpono:
la transponaĵon de A oni kutime signas per
A′ (legu: a streko) aŭ
tA (legu: to a);
la transponaĵo de produto A×B egalas al la produto
de la transponaĵo de B per tiu de A
(t(A×B) =
tB×tA).
transponato
[4](evitinde)
-
Transponaĵo.
Rim.:
Tiu formo de prezenca participo estas tre stranga, se konsideri, ke
la vorto montras al rezulto. Evidente oni volis fari paralelon kun
„adiciato“, „multiplikato“ ks, sed ne temas pri la
sama afero. „Transponito“ estus perfekte logika kaj eble
pri tio la redaktanto de [5] pensis, skribante la
nedifinitan „transpozito“ en artikolo „konjug“.
tradukoj
anglaj
~i:
transpose;
~o:
transposition;
~aĵo:
transpose.
belorusaj
~i:
транспанаваць;
~o:
транспанаваньне.
francaj
~i:
transposer;
~o:
transposition;
~aĵo:
matrice transposée.
germanaj
~i:
transponieren;
~o:
Transponieren;
~aĵo:
Transponierte.
hungaraj
~i:
transzponál;
~o:
transzponálás;
~aĵo:
transzponált.
nederlandaj
~i:
transponeren;
~o:
transpositie.
polaj
~aĵo:
macierz przestawiona, macierz transponowana.
rusaj
~i:
транспонировать;
~o:
транспонирование;
~aĵo:
переставленная матрица.
[^Revo]
[transp.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.14 2004/12/16 17:31:41 ]