tradukoj: be de el en fi fr hu it la nl pt ru sv tr
Alianco,
federaĵo,
konfederacio,
ligo
aŭ simila unuiĝo
de sociaj aŭ politikaj organizaĵoj,
estiĝinta surbaze de iliaj komunaj interesoj:
dogana unio;
Eŭropa Unio;
la potenca reĝino de la Unio, Margareto
[1];
la unio de Litvo kun Polujo okazis en 1386
[2];
Latina Unio;
Sovetunio.
Aliĝo de kristana konfesio al la konfesio romkatolika en
maniero, ke
ĝi akceptas la romkatolikan dogmaron kaj la povojn
administrajn kaj
spiritajn de la papo de Romo, kaj konservas sian ritaron
kaj la edziĝon de la pastroj:
Liona unio de 1274;
Florenca unio de 1439;
Bresta unio de 1596.
Datumtipa konstruilo en la programlingvoj Algol-68 kaj C,
ebliganta
malrigidigi la traduktempan tipkontrolon super la objektoj
deklaritaj havi tian unian tipon.
Ano de romkatolika orientrita konfesio estigita per
unio2.