tradukoj: cs de en es fi fr hu nl pt ru sv tp tr

*uz/i [1]

*uzi

(tr)
Preni ion kiel rimedon por atingi celon; agi per io por kontentigi bezonon: uzi fingrojn anstataŭ forketo; uzi multe da saloB; mi devis uzi mian poŝan tranĉilon [2]; uzi pafilegonZ; uzi prepozicion [3]; uzi sian prudenton, rajton, artifikon; uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton (ĉiujn rimedojn) [4]; uzu tempon estantanZ; ni uzu bone la vivon [5]. VD:ĝui

uzo

Preno de io kiel rimedo: fari uzon el ĉiu momentoZ; fari uzon de siaj armiloj; post la uzo de la aerostato mi ĝin forbruligos [6].

*uzado

Daŭra, ofta uzo: ĝia uzado [de la artikolo] estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj [7]; komuna ĝisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon ol seke teoria logikecoZ.

*uzaĵo

Ĉio, kion oni povas uzi. VD:aparato, ilo, materialo 1, rimedo

eluzi

(tr)
Difekti per longa uzado: la infano eluzas multajn ŝuojn; la pivotoj estas eluzitaj kaj estas ne eble enmeti novajn [8]. (figure) okuloj eluzitaj pro senĉesa legado; (figure) eluzi siajn fortojn per vanaj penoj.

eluzitaĵo

Afero, kiun longa aŭ intensa uzo tro difektis: la homoj mokadis la malnovan eluzitaĵon [9].

foruzi

(tr)
Konsumi per uzado: oni foruzis la tutan provizon da ligno dum la lasta vintro.

fuŝuzi

Difekti uzante, malbone, mallerte uzi.

kunuzi

(tr)
Plurhome, samtempe aŭ komune uzi: de tempo al tempo eblos ke 2 instruistoj kunuzos unu loĝejon [10].

misuzi

(tr)
Uzi en maniero, kiu ne estas ĝusta aŭ kiu havas malbonajn sekvojn: misuzi sian aŭtoritaton por defendi malvirtulojn.

*trouzi

(tr)
uzi super la ĝusta, ordinara mezuro: trouzi la kunmetitajn tempojnB; trouzi ies pacienconB (ungego, senhaŭtigi).

fruktuzo

JUR Rajto uzi ion, kies proprumecon havas alia, kaj kolekti ĝiajn fruktojn aŭ produktojn, sed ne ĝin vendi aŭ detrui.

tradukoj

anglaj

~i: use.

ĉeĥaj

~i: použít.

finnaj

~i: käyttää; ~o: käyttö; ~ado: käyttö; ~aĵo: käyttöesine, tarve-esine, tarveaine; el~i: käyttää loppuun, kuluttaa (tehdä kuluneeksi); el~itaĵo: risa, rämä, vanha roju; for~i: käyttää loppuun; fuŝ~i: käyttää taitamattomasti, pilata; mis~i: käyttää väärin; tro~i: käyttää ylettömästi, käyttää liikaa; frukt~o: käyttöoikeus, nautinta.

francaj

~i: employer (utiliser), utiliser; ~o: usage; ~ado: utilisation; el~i : user; el~itaĵo: vieillerie; for~i: épuiser; fuŝ~i: déglinguer, mal employer; kun~i: partager (utiliser en commun); mis~i: abuser (de); tro~i: abuser (de); frukt~o: usufruit. ~i monon kaj admonon kaj flaton kaj baton: faire des pieds et des mains.

germanaj

~i: benutzen, gebrauchen; ~ado: Gebrauch; el~i: abnutzen; for~i: aufbrauchen; mis~i: missbrauchen; frukt~o: Nießbrauch.

hispanaj

~i: usar, utilizar; kun~i: compartir.

hungaraj

~i: használ; ~ado: használat; ~aĵo: használati eszköz; el~i: elhasznál, elkoptat; for~i: felhasznál, elfogyaszt; fuŝ~i: tönkretesz, elront; mis~i: visszaél; tro~i: kihasznál, túlzottan igénybe vesz; frukt~o: haszonélvezet.

nederlandaj

~i: gebruiken; ~ado: gebruik; ~aĵo: gebruiksvoorwerp; el~i: verslijten; for~i: verbruiken; mis~i: misbruiken; tro~i: misbruik maken; frukt~o: vruchtgebruik.

portugalaj

~i: usar, utilizar; ~ado: utilização; el~i: gastar; for~i: esgotar, gastar; tro~i: abusar; frukt~o: usufruto.

rusaj

~i: употреблять, использовать; ~o: употребление, использование, применение; ~ado: употребление, использование; el~i: использовать, износить, истрепать; el~itaĵo: ветошь, старьё, обноски; for~i: использовать, износить, израсходовать, истратить; fuŝ~i: сломать, угробить; mis~i: злоупотреблять, неверно использовать; tro~i: злоупотреблять; frukt~o: право пользования.

svedaj

~i: använda; ~ado: användning; el~i: slita ut.

tokiponaj

~i: kepeken.

turkaj

~i: kullanmak.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, ŝtono de la saĝuloj
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, la najtingalo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malnova strata lanterno
10. -: Mazingira, 2008

[^Revo] [uz.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.28 2008/07/08 16:30:16 ]