tradukoj: be ca cs de en es fr hu it nl pt ru

*ĝu/i [1]

*ĝui

(tr)
1.
Senti egan plezuron, precipe sentuman, pro la posedo de io: ĝui belan spektaklon, naturon, delikatan manĝon, freŝan aeronB, ĉeeston de amiko, belan promenadon; ĝui la vivonZ, ĝui voluptonZ; ŝiaj karesoj ĝuigu vin en ĉiu tempo [2]; estos al mi ĝue lin revidiZ; kiu venas plej frue, sidas plej ĝue (komforte)[3]; mi ĝuas konstatante tion. VD:frandi, ĝoji
2.
Posedi aferon, de kiu oni havas utilon aŭ plezuron: ĝui profiton, gastigon, superecon, rajton, liberecon, konfidon de iu; ĝui grandan estimon en la sciencaj sferoj; ĝui sortonB, sukceson, prosperon, muzikon, sanon, ripozon, trankvilon, afablan gastemon, interparoladon, diversajn favorojn, rabaton, la samajn laborkondiĉojn, altan salajron; tiuj kantoj ĝuas la amon de la popolo. VD:profiti, sperti, uzi

ĝuado, ĝuo

1.
Ekstrema plezuro pro la posedo de io: vivi en ĝojo, ĝuo kaj bruo; la domo estis ĝuo por la okuloj [4]; aŭskulti kun ĝuoZ; flugis for la ĝojo de l' juneco, la ĝuado de l' unuaj jarojZ. VD:ĉarmo, raviĝo, volupto.
2.
Posedo de io, de kio oni havas utilon aŭ plezuron: retrovi la ĝuadon de la libereco.

ĝuamo

Inklino al volupto.

tradukoj

anglaj

~i: enjoy; ~ado, : enjoyment; ~amo: lascivity, wanton pleasure. ~o por la okuloj: eye candy.

belorusaj

~i: цешыцца, атрымліваць асалоду (з чагосьці); ~ado, : асалода.

ĉeĥaj

~i: požívat, vychutnávat.

francaj

~i: jouir (de); ~ado, : jouissance; ~amo: lascivité.

germanaj

~i: genießen; ~ado, : Genuss. ~o por la okuloj: Augenweide.

hispanaj

~i: disfrutar.

hungaraj

~i: élvez; ~ado, : élvezet; ~amo: élvhajhászás, élvetegség.

italaj

~i: godere, usufruire, gustare (assaporare con piacere); ~ado, : godimeto, fruizione, goduria; ~amo: lascività, inclinazione al piacere, dissipatezza.

katalunaj

~i: gaudir, fruir.

nederlandaj

~i: genieten van; ~ado, : genot; ~amo: wellust.

portugalaj

~i: gozar, desfrutar; ~ado, : gozo, desfrute.

rusaj

~i: наслаждаться; ~ado, : наслаждение; ~amo: сластолюбие, сладострастие .

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:19
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo

[^Revo] [gxu.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2010/08/11 16:30:50 ]