tradukoj: be bg de en es fr hu nl pl pt ro ru

3vari/i [1]

varii

(ntr)
1.
Ŝanĝiĝadi laŭ iu maniero sen daŭre perdi siajn esencajn trajtojn; ŝanĝiĝi laŭ nur kelkaj ecoj, sed ne laŭ aliaj: ilia muzikstilo tre varias kaj ili ĉiam bonege distris la homojn; la rakonta teniko varias, de klasika kronikado ĉe Auld ĝis vigla dialogo ĉe Guglielminetti [2].
2.
Deviadi de averaĝo ene de certaj limoj; ŝanĝiĝi laŭ la valoro, laŭgrade: informoj pri nombroj de parolantoj varias en diversaj fontoj [3]; la prezo en urbaj hoteloj varias de 50 ĝis 150 eŭroj.
3.
Diversi ne esence, sed per etaj malsamoj: la signifo de tiu vorto varias de lingvo al lingvo (la signifoj diferencas subtile, sed ne esence); la kialoj varias de unu familio al alia, sed plej ofte temas pri ia kombino de la motivoj ĉi-subaj [4]; birdoj ene de la sama lando varias je rimarkinde malgranda grado [5].

varianta

1.
Kiu varias.
2.
MAT[6] Libere elektebla ene de iu aro; estanta variablo: lineara ekvacio kun variantaj koeficientoj. ANT:konstanta

varianto

MAT(arkaismo) [7]
=variablo

variaĵo

Kopio diferencanta de la originalo en iu eco; individuo aŭ grupo de individuoj diferencanta de la tipo per iu eco: MUZ temo kun variaĵoj; BOT la sangofago estas variaĵo de la specio fago (t.e. subspecio, karakterizata de ruĝkoloraj folioj); profesoro de botaniko [...] pririgardis la kreskaĵon, gustumis ĝin, sed [...] neniel povis trovi, al kiu klaso ĝi apartenas; „tio estas variaĵo“, li diris [8].

variema

Ŝanĝiĝanta laŭ la cirkonstancoj: variema vetero, vorto.

variigi

(tr)
Modifadi, kaŭzi variadon, diversigi: aparte en la provinco Guangxi mi komencis rimarki, ke iuj lokaj legomoj agrable variigas la guston de la viandoj [9].

tradukoj

anglaj

~i: vary; ~anta: variable; ~anto: variable; ~aĵo: variant, variation; ~ema: variable, inconstant, shifting; ~igi: cause to vary.

belorusaj

~i: вар'іравацца, мяняцца, зьменьвацца, пераменьвацца, перайначвацца, відазьменьвацца; ~anta: пераменны; ~ema: зьменьлівы, пераменьлівы.

bulgaraj

~aĵo: вариация.

francaj

~i: changer, varier; ~anta: variable; ~aĵo: variante, variation (variante), variété (variante); ~ema: changeant, variable; ~igi: faire varier.

germanaj

~i: variieren; ~anta: variabel; ~aĵo: Variation, Varietät.

hispanaj

~i: variar, cambiar; ~anta: variable; ~ema: voluble, variable.

hungaraj

~i: változik, váltakozik, variálódik; ~anta: változó, váltakozó; ~anto: változó; ~aĵo: változat, variáció, variáns; ~ema: változékony.

nederlandaj

~i 1.: variëren, afwisselen; ~i 2.: werken.

polaj

~i: zmieniać się; ~anta: zmieniający się, zmienny; ~anto: zmienna; ~aĵo: wariacja, wariant; ~ema: zmienny.

portugalaj

~i: variar; ~ema: instável, mutál, variável.

rumanaj

~i: a varia.

rusaj

~i: варьироваться, изменяться; ~anta: переменный; ~aĵo: вариант, вариация; ~ema: изменчивый, переменчивый.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. S. Johansson: Bela Bukedo
3. Bertilo Wennergren: Landoj kaj lingvoj de la mondo
4. J. Lindstedt: Oftaj demandoj pri denaskaj Esperant-lingvanoj
5. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 5a
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 8
7. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
9. P. Dasgupta: Tagnoto..., 2008-12-04

[^Revo] [vari.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.30 2010/10/04 16:30:59 ]