tradukoj: be bg cs de el en es fr hu it nl pl pt ru tp tr vo

*vent/o [1]

*vento

1.
MET Pli malpli rapida movado de la aero en la atmosfero: sur la valo neĝa vento blovas ĉiam pliK; vibras vok' en vaga vento; li portiĝis sur la flugiloj de la ventoZ; disflugiĝi kiel polvo en ventoZ; estis plena senventoB; iri kun la ventoB (esti ŝanĝema); li ŝanĝiĝas kiel la vento; flugema kiel vento [2]; batadi la venton (vane peni) [3]; li serĉas la venton sur la kampo (sama signifo) [4]; minacas dento al la vento (vane) [5].
2.
(figure) Ĝenerala disvastiĝanta tendenco: blovis afrika vento SIN:atmosfero, fluo.

venta

1.
Rilata al vento: venta vetero [6].
2.
(figure) Senbaza, senvalora, malfirma, aera: venta entreprenoZ; ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵoZ VD:fumo 2

venti

(ntr)
MET Blovi pp vento: forte ventasZ.

ventego

1.
MET Fortega vento, ordinare akompanata de pluvo aŭ neĝo: kiel pasanta ventego la malpiulo malaperasZ; kvietigi la ventegonZ.
2.
(figure) Rapide trapasanta amaso: la mevoj flirtis ĉirkaŭ li kvazaŭ ventego da blankaj flugiloj; li devis elporti ventegon da riproĉoj. VD:lavango, tempesto, torento, uragano

*ventumi

(tr)
1.
Refreŝigi movante la aeron: li ventumas al si per sia ĉapelo.
2.
AGR Ventoli 2: Boaz ventumas hordeon en la draŝejoZ; grenventumaĵoZ (netaŭga ventumita parto de la greno); la multo de viaj malamikoj estos kiel disfluganta grenventumaĵoZ; reĝo disventumas (dispelas) per siaj okuloj ĉion malbonanZ.

ventumilo

1.
Ilo aŭ aparato por ventumi, precipe portebla duondisko refaldebla, kiun oni mane svingas: ventumilo el eburo.
2.
AGR=ventolilo kiel grenventumilo, oni ventokribras la erarojn de aliuloj, sed siajn proprajn erarojn oni kaŝas [7].

ventanimaZ, ventkapaZ

Senpripensema, malsaĝa, sencerba.

disventiĝi

Disperdiĝi.

ventmontriloZ, ventomontrilo

MET Simpla meteologia instrumento meĥanika indikanta la direkton (kaj eventuale ankaŭ la rapidon) de vento, en formo de metala flageto (aŭ koko, aŭ alia figuro) turniĝanta sur vertikala akso, aŭ en formo de teksaĵa maniko fiksita ĉe turnebla ringo sur masto: sed li sidis sur la ventmontrilo de la turo, ĝi konstante turniĝadis kun li, kaj tial li pensis, ke ĉiam blovas la sama vento [8]; kuriozaĵo estas sur la tegmento de la preĝejo: la ventomontrilo konsistas el du simboloj: koko kutima franca simbolo kaj porkokapo, alia simbolo, daŭra memoraĵo pri loka legendo [9].

tradukoj

anglaj

~o: wind; ~montrilo, : weather vane.

belorusaj

~o: вецер; ~i: дзьмуць (пра вецер); ~ego: ураган; ~umi: праветрываць, вэнтыляваць, правейваць; ~anima, ~kapa: ветраны, легкадумны; dis~iĝi: разьвеяцца па ветры.

bulgaraj

~o: вятър; ~a: ветровит, вятърничав.

ĉeĥaj

~o: vítr.

francaj

~o: vent; ~a: fumeux; ~i: venter; ~ego: tempête; ~umi: ventiler; ~umilo: éventail, van; ~anima, ~kapa: étourdi, fou-fou, tête en l'air; dis~iĝi: s'éparpiller, se disséminer; ~montrilo, : girouette.

germanaj

~o: Wind; ~a: windig; ~a: ventoso; ~i: wehen (Wind); ~ego: Sturm; ~montrilo, : Windrichtungsgeber.

grekaj

~o: άνεμος; ~ego: ανεμοζάλη; ~umi: αερίζω.

hispanaj

~o: viento.

hungaraj

~o: szél; ~i: fúj a szél; ~ego: vihar, szélvihar; ~umi 1.: legyez; ~umi 2.: szellőztet; ~anima, ~kapa: szeles, hebehurgya, szeleburdi; dis~iĝi: szétszóródik, széthullik. sur la flugiloj de la ~o: a szél szárnyain; sen~o: szélcsend; batadi la ~on: szalmát csépel; li serĉas la ~on sur la kampo: Dunába vizet hord.

italaj

~o: vento; ~a 1.: ventoso, ventilato, eolico; ~a: fumo (fig.), vento (fig.), aria (fig.); ~i: soffiare (di vento); ~ego: tempesta, tormenta; ~umi: ventilare, sventagliare, pulare, dare aria; ~umilo: ventola, ventaglio, ventilabro; ~anima, ~kapa: sconsiderato, stordito (sciocco), scervellato, sventato; dis~iĝi: disperdersi; ~montrilo, : segnavento. gren~umaĵo: pula.

nederlandaj

~o: wind; ~i: waaien; ~ego: storm.

polaj

~montrilo, : wiatrowskaz.

portugalaj

~o: vento; ~i: ventar; ~ego: ventania; ~umi: ventilar.

rusaj

~o: ветер; ~a 1.: ветровой, ветренный; ~a 2.: ветренный; ~i: дуть (безл. о ветре); ~ego: ураган; ~umi: проветривать, провеивать; ~umilo 1.: веер; ~anima, ~kapa: легкомысленный, ветреный; dis~iĝi: развеяться по ветру; ~montrilo, : флюгер.

tokiponaj

~o: kon.

turkaj

~o: rüzgâr.

volapukaj

~o: vien.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 22a.
7. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 18:252, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
9. Vikipedio, Flagy (Seine-et-Marne)

[^Revo] [vent.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.32 2010/05/24 16:30:21 ]