tradukoj: be br de el en es fr he hu nl pt ru sv vo

*vokal/o

*vokalo

FON Parolsono ĉe kies artikulacio la parolorganoj ne blokas la aerfluon kaj ne tiom ĝin obstrukcas, ke estiĝu aŭdebla froto perceptata kiel esenca trajto de la sono; en silabo vokalo estas ties ĉefa, la plej forta parto: la simplaj vokaloj de Esperanto estas a, e, i, o, u; el malsimplaj vokaloj Esperanto havas nur diftongojn. VD:sonanto
Rim.: Laŭ la kriterio de daŭreco oni foje dividas la vokalojn inter longaj kaj mallongaj. Ne ĉiuj lingvoj konas ĉi tiun distingon. Iuj E-istaj fonetikistoj kaj prozodiistoj, ekz-e Kalocsay, rekomendas, ke oni longigu la vokalon de akcenta silabo, se ĝi troviĝas fine de la silabo: vi-no (kun longa i) kontraste al pin-to vi-na-gro (kun mallongaj i). Vokaloj de duonakcentaj silaboj kutime ne rajtas longiĝi: mi-a, a-pud.

kvazaŭvokalo, duonvokalo

FON
Iu el la sonantoj, kiuj povas okaze ludi rolon de konsonanto; en Esperanto temas pri la vokaloj i kaj u (skribataj j kaj ŭ, kiam ili estas konsonantoj).

tradukoj

anglaj

~o: vowel; kvazaŭ~o, duon~o: semivowel.

belorusaj

~o: галосны гук ; kvazaŭ~o, duon~o: паўгалосны гук .

bretonaj

~o: vogalenn; kvazaŭ~o, duon~o: hantervogalenn.

francaj

~o: voyelle; kvazaŭ~o, duon~o: semi-voyelle.

germanaj

~o: Vokal, Selbstlaut, Selbstlauter.

grekaj

~o: φωνήεν; kvazaŭ~o, duon~o: ημιφωνίεν.

hebreaj

~o: תנועה; kvazaŭ~o, duon~o: חצי-תנועה.

hispanaj

~o: vocal; kvazaŭ~o, duon~o: semivocal.

hungaraj

~o: magánhangzó; kvazaŭ~o, duon~o: félhangzó.

nederlandaj

~o: klinker; kvazaŭ~o, duon~o: halfklinker.

portugalaj

~o: vogal; kvazaŭ~o, duon~o: semivogal.

rusaj

~o: гласный (звук), гласная (буква); kvazaŭ~o, duon~o: полугласный.

svedaj

~o: vokal.

volapukaj

~o: vokal.

administraj notoj

pri ~o :
    Ĉi-sipran Rim-on mi opinias forigenda.  La teorio de Kalocsay
    estas lia persona fantaziaĵo kiu neniel rilatas al la
    realo.  Por li kiel hungaro gravis kontrastigo de vokaloj
    mallongaj kaj longaj; por ĉino aŭ litovo gravus kontrastigo
    de la tonakcentoj; tamen en la reala Esperanto nek
    tonakcento nek la longo estas lingve signifaj trajtoj.
    ReVo ne estas konvena loko por tiaj malveraj teoriaĵoj.
    [Sergio]
    

[^Revo] [vokal.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2006/11/23 18:39:20 ]