tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl ru sv

*silab/o

*silaboTEZ

FON
Ĉiu grupo da sonoj, prononcata per unu voĉellaso: cé-lo, ci-tró-no, cén-to, kra-jó-no, ru-í-no, prúj-no [1]; en Esperanto estas tiom da silaboj en vorto, kiom estas da vokaloj; dividi vortojn en silabojn per dividstrekoj. Tipaj ecoj de silabo: akcenta, duonakcenta, senakcenta, fermita, malfermita, longa, mallonga.
Rim.: Rigora difino de la nocio silabo postulus fakajn disvolviĝojn. Cetere ekzistas pluraj malsamaj teorioj pri ĝi. En Esperanta gramatiko oni uzas la nocion nur koncerne akcenton, sed iuj prozodiistoj uzas ĝin ankaŭ kadre de la klasika metriko aplikata al Esperanto, en kiu ĉefan rolon ludas la longeco de silaboj, kio neprigas precize difini iliajn limojn. Kalocsay faris interesajn provojn ĉi-kampe, sed liaj difinoj evoluis laŭ la tempo.

silabiga

FON
Povanta per si sola formi silabon.

silabolimo

FON
Limo, kiu apartigas du silabojn: en Esperanto oni foje konsideras, ke la silabolimo estas antaŭ la konsonanto, kiam la vokaloj estas apartigataj per unu konsonanto (a-mo), kaj post la unua konsonanto, kiam la vokaloj estas apartigataj per pli ol unu konsonanto (ar-ma).
Rim.: ... sed tiu regulo ne estas absoluta kaj ĝin kontraŭdiras eĉ la Fundamento, kiu montras strangajn nekoheraĵojn: ekz-e pat-ro apud ci-tro-no ak-vo apud li-kvo-ro .

n-silaboTEZ

1.
LIN Vorto, konsistanta el n silaboj: okazas ofte, ke du unusilaboj estas tiel ligitaj per la senco, ke ili formas unu solan metrikan vorton [2]; dusilabo, trisilabo...
2.TEZ
POE[3] Metro, konsistanta el n silaboj: oksilabo, deksilabo, dekunusilabo, deksessilabo...
Rim.: Temas pri metroj fremdaj al Esperanto, sed hejmiĝintaj en la Esperanta versfarado. Ili ofte konsistas el pluraj malsamaj piedoj, kaj obeas al specifaj reguloj pri cezuro, ĉefakcento ktp.

tradukoj

anglaj

~o: syllable.

belorusaj

~o: склад (слова); ~iga: складаўтваральны; ~olimo: мяжа складу.

ĉeĥaj

~o: slabika.

francaj

~o: syllabe; ~iga: formant syllabe; ~olimo: coupe syllabique. unu~o: monosyllabe; ok~o: octosyllabe; dek~o: décasyllabe; dekunu~o: hendécasyllabe; dekses~o: hexadécasyllabe.

germanaj

~o: Silbe; ~iga: silbenbildend; ~olimo: Silbengrenze.

hispanaj

~o: sílaba.

hungaraj

~o: szótag; ~olimo: szótaghatár; n-~o 1.: n szótagú szó; n-~o 2.: n szótagos verssor.

katalunaj

~o: síl·laba; ~iga: que forma síl·laba; ~olimo: límit sil·làbic, tall intersil·làbic; n-~o 1.: n-síl·lab (mot); n-~o 2.: n-síl·lab (vers). unu~o: monosíl·lab; ok~o: octosíl·lab; dek~o: decasíl·lab; dekunu~o: hendecasíl·lab; dekses~o: octonari.

nederlandaj

~o: lettergreep.

rusaj

~o: слог; ~iga: слогообразующий; ~olimo: граница слога; n-~o 1.: n-сложное слово; n-~o 2.: n-сложник. ok~o: восьмисложник; dek~o: десятисложник; dekunu~o: одиннадцатисложник; dekses~o: шестнадцатисложник.

svedaj

~o: stavelse.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 2
2. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 14
3. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 48

[^Revo] [silab.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2011/12/07 21:10:15 ]