PMEG

N por aliaj signifoj

N-komplementoj kaj N-priskriboj montras plej ofte mezuron, tempopunkton aux direkton, sed iafoje tia N-frazparto montras alian rolon, por kiu oni normale uzas rolvorteton:

  • Mi ridas je lia naiveco.[FE.29] = Mi ridas pro lia naiveco.[FE.29] = Mi ridas lian naivecon.[FE.29]

  • Neniam sxi miros pri/pro sia propra malaltigxo. Neniam sxi miros sian propran malaltigxon.[M.178]

Teorie oni povas cxiam anstatauxigi rolvorteton per N, se la senco ne farigxas malklara. Aparte ofte oni uzas N anstataux je. La regulo pri klareco tamen preskaux cxiam malebligas uzi N anstataux la demovaj rolvortetoj de kaj el, cxar N mem estas almova rolmontrilo. Foje oni tamen uzas frazojn kiel: Ili eliris la buson. En tiaj okazoj temas pri objekta N-finajxo, la buso estas objekto de la ago "eliri". Estas tamen plej klare diri: Ili eliris el la buso.

Pozicio «

N-finajxo estas suficxe ofte uzata por montri pozicion de parto (ofte korpoparto). Oni povas diri, ke N anstatauxas la rolvorteton kun. Tia N-komplemento cxiam kunlaboras kun esprimo de pozicio aux direkto:

  • Cxu vi permesos al mi pendigi tiun cxi kanajlon sub la cxielo la kapon malsupren?[Rt.70] = ...kun la kapo malsupren.

  • Cxu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo [...] renversu cxion la supron malsupren.[Rt.130]

  • Li falis vizagxon al la tapisxo.

Oni povus ankaux diri, ke havante, tenante, metinte aux simile estas subkomprenata. Tiam temas pri objekto:

  • Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.

  • Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.

Se la posta pozicia esprimo estas A-vorto (klinita, kunmetitaj), gxi ne havu N-finajxon, cxar gxi estas perverba priskribo de la objekto, kvankam la verbo (en participa formo) estas subkomprenata.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva