De-esprimo, kiu rilatas al A-vorto aux E-vorto, povas havi diversajn el tiuj signifoj, kiujn de povas havi cxe verboj, cxe agaj O-vortoj kaj cxe ne-agaj O-vortoj:
Mia projekto estis tre multe diferenca de tiu ideo pri plibonigoj, kiun Vi havas.[L1.330] La projekto diferencas de tiu ideo. De montras apartecon.
Cxu ankaux cxiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero.[M.35] De montras apartecon.
Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.[PE.179] De montras apartecon.
Mi, ebria de felicxo, alkrocxigxis al lia kolo.[Rt.104] De montras kauxzon.
Niaj okuloj estis plenaj de larmoj.[Rt.46] De montras kauxzon kaj enhavon.
Tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto.[FA1.78] De montras originon.
La marsxo dauxris sep horojn ekskluzive de la pauxzoj. = ...ekskluzivante la pauxzojn. La marsxodauxro ne inkluzivis la pauxzojn. De montras sencan objekton. Oni ankaux povus uzi la finajxon N: ...ekskluzive la pauxzojn.
Li scias cxiujn latinidajn lingvojn escepte de la Rumana. = ...se oni esceptas la Rumanan. De montras sencan objekton. Eblas ankaux diri ...escepte la Rumanan.
Cxiuj aliaj logxantoj de la lando staris cxirkauxe de la palaco.[FA3.97] = ...en la cxirkauxo de la palaco. De montras apartenon, apudecon.
Mi salutas vin nome de mia frato. = ...en la nomo de mia frato. De montras apartenon, posedon.
Cxe participoj de tamen havas pli strikte limigitajn signifojn.
Ofte E-vorto + de formas esprimon, rolvortajxon, kiun oni uzas kvazaux unu rolvorteton: dekstre de, escepte de, fare de, fine de, inkluzive de, interne de, ene de, kaze de, kauxze de, meze de, norde de, sekve de, supre de k.t.p.