EBL = "povas esti farata". Komparu kun IND kaj END. Tio, kio staras antaux EBL, cxiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajxo. EBL-vortoj do cxiam devenas de verboj. Oni povas uzi EBL nur cxe objektaj verboj:
Oni iafoje uzas EBL (kaj ankaux IND kaj END) post verbo, kiu normale estas senobjekta, sed kiu povus havi objekton:
Normale oni diras iri sur/laux vojo kaj logxi en domo, sed ankaux iri vojon kaj logxi domon estas korektaj, kvankam tre maloftaj. Sekve oni foje uzas ankaux pasivajn participojn kun tiaj verboj.
Neebla havas du malsamajn signifojn. Se oni uzas EBL cxe la verbo nei, oni kreas neebla = "tia, ke oni povas nei gxin". Se oni metas ne antaux la A-vorto ebla, oni kreas neebla = "nepovanta esti". Por povi eviti miskomprenon oni proponis la verbon negi (= nei), el kiu oni povus fari la vorton negebla, kiu havus nur la signifon "tia, ke oni povas gxin nei". Kaj negi, kaj negebla estas tamen tre maloftaj, kaj malmultaj ilin komprenas. Anstataux la alia neebla oni povas uzi malebla:
La vorto ireblo estas dusignifa. Kiam gxi signifas "irebleco", "tio, ke estas eble iri ion" (malofte uzebla signifo), oni regule donis pasivan signifon al la la ago IR, kaj EBL do estas uzata kiel sufikso laux siaj normalaj reguloj. Sed kiam ireblo signifas "eblo iri" ("okazo iri"), oni uzis EBL kiel ordinaran radikon: "eblo" + preciziga antauxelemento IR. Povas en tia okazo esti inde iel montri, ke oni uzis EBL kiel ordinaran radikon. Oni povus meti ligfinajxon, kion oni normale ne faras cxe afikso: iroeblo. Tia eksperimenta uzo estas tamen malofta. Pli normala maniero estas skribi kun dividostreko: ir-eblo. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton je IR.