tradukoj: fr

* -ad[1]

*-ad

Sufikso esprimanta ĝenerale la agon kaj uzata por derivi:
A.
substantivojn:
1.
el substantiva radiko por signifi pli malpli daŭran agon faritan per la ilo montrata de la radiko: martelado; telefonado; brosado; kronado; afiŝado.
Rim. 1: La responda verbo estas sensufikse derivata de la substantivo: marteli (ne: marteladi ), kroni ktp.
2.
el verba radiko por signifi:
a)
ĝeneralan kaj abstraktan ideon de la ago esprimata de la radiko: la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en aliaj lingvojZ (Kp la uzo de l' artikolo en tiu okazo ne estas korekta ); oni aŭdis muzikon kaj kantadon [2]; la ŝtelado estas via profesioK; venĝado estas mia metioZ; ĉiuj pozicioj de homa korpo, starado, irado, saltado, kliniĝado al ĉiuj flankoj, grimpado sur ĉiuj muroj, disdonado de salutoj, plenumado de plej diversaj gestojZ la natura irado de la aferoj [3].
Rim. 2: Pro ĉi tiu senco -ad servas por nomi la artojn, kapablojn ktp: la kantado estas tre agrabla okupoZ (ne: okupado , ĉar temas ne pri daŭra kanto, sed pri la scipovo kanti) ; la pentrado.
b)
longdaŭrecon aŭ ripetiĝon de la ago esprimata de la radiko: lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigis linZ; la pafado daŭris tre longe[4]; parolado (oratoraĵo) elokventa; malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado[5]; donado de almozoj neniam malriĉigas[6].
B.
3.
verbojn el verbaj aŭ substantivaj radikoj, por prezenti la agon en sia malvolviĝo kaj insisti pri ties daŭro aŭ ripetiĝo: marteladi (longe marteli); vizitadi (ofte viziti); zorgadi (konstante zorgi); mi saltadis la tutan tagon de loko al lokoZ; li kuradis ĝis li falisZ; ĉiun tagon tien venadas multaj fremduloj [7]; la unuaj esperantistoj pacience elmetadis sin ne sola al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferojZ; kugloj senĉese faladis; almoze elpetadi al si panon; la mastrino renkontadis lin ĉiam ĝentileZ; mi esperas, ke la esperantistoj nun ofte kunvenados kaj korespondados inter siZ. re-.
Rim. 3: Tiu ĉi formo servas por traduki la imperfekton de la latinidaj lingvoj.
Rim. 4: Kelkaj esperantistoj uzas -ad kiel memstaran vorteron: lumbrilo adis kuŝi (plue kuŝis, daŭris kuŝante) sur tegmentoj; ni ade (konstante) progresas; la ekonomia vivo de l' homaro ade (senĉese, pli kaj pli) sennaciiĝas; ade uzata vorto. VD:-aĉ, -ar, -eg, -et, -ul, k.t.p.

tradukoj

francaj

-~: -age (suffixe d'action), -ation (suffixe d'action).

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 3
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo

[^Revo] [ad.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2008/03/17 17:30:17 ]