tradukoj:
be br en es fr it nl pt ru sk
*afekt/i [1]
*afekti
(tr)
- 1.
-
Alpreni (sintenon),
ŝajnigi (senton, kvaliton)
per nenaturaj, nesimplaj, troaj
manieroj:
afekti solenan sintenadon, gravan mienon, grandaniman
konduton, kavaliran pozon...;
afekti amikecon, indiferentecon, piecon, simpation, saĝon,
virton...;
sinjorino Kukŝin ellasis siajn demandojn unu post alia
kun afektita malzorgeco
[2];
pretekstante la grandan influon, kiun ili afektis atribui
al mi,
[ili] volis tiu- aŭ alimaniere proprigi min al si
[3];
facile estas [...] iri kolekti sablon kaj ŝtonojn
[...] kaj afekti mienon de naturesploranto
[4].
- 2.
- (abs.)
Afekti1 superecon,
altan socian rangon, kapricemon k.a. por
altiri al si atenton, respekton:
ne afektu, infano, kaj ne enmetu al vi frenezaĵojn en la
kapon!
[5];
vi bone diris tion: simple, ne hontante kaj ne afektante
[6];
jen ŝi komencas afektadi antaŭ la spegulo
[7].
koketi,
pozi,
dando.
afekto
-
Sinteno de tiu, kiu afektas:
- a)
-
kiom aĉas la afekto komplezi al duonvivul'
[8].
- b)
-
same kiel liaj prozoj, liaj poemoj kun stilo freŝa
sentigas nenian afekton
[9];
ekzistas aspektoj de George Bush kiu[j]n ĉiu
konas:
ekzemple lia manko de afekto
[10].
Rim.:
Pro nacilingva influo aŭ simileco de la formoj
oni foje konfuzas ĉi tiun vorton kun
efekto,
afekcio, aŭ
korinklino.
afekta
- 1.
-
Afektanta:
Seabra evidentiĝas ne afekta, sed aŭtenta, maldekstrulo
[11];
la aŭtoro [verkas] en la vortumema frazado
de humila kaj afekta duonklera farmbienisto
[12];
subite la geamantoj sin liberigis reciproke, el preno kaj
teno,
kaj afekte senkulpaj ili dissidiĝis
[13];
Ŝol starigis la klasikan demandon en
dolĉafekta tono
(tono afektanta dolĉecon)
[14];
[mi estas ludilo] de ilia mildafekta
malico
[15].
afektema
- 2.
-
Montranta ies afekton:
afekta voĉo, parolmaniero, rideto;
kiam oni ludas en afekta maniero, lia muziko estas
abomeninda
[16];
Stanjo tiel kondutis kun mi, ke mi ne povis ekskludi
afektan strebon vundi min
[17];
Rita afekte levis al li admone minacan fingron
[18].
- 3.
-
Afektita:
ne turmentu min kiel antaŭe per vanaj duboj kaj
afekta malvarmo
[19];
li donis al ŝi la kajeron kun la brulnigriĝinta rando,
la sekan rozon, la foton kaj, kun afekta zorgemo, la
ŝparkasan
libreton
[20].
afektaĵo
-
Konkreta elemento de afekta konduto:
la ideo pri nacieco facile povas tiel etendiĝi,
ke ĝi fariĝos afektaĵo
[21];
[en ŝia konduto] mi trovis ian formon de
ĝentileco, [...] kiu miaopinie ja valoras
tiun de la afektaĵoj
[22];
[vidante la malordemon de mia kunloĝanto]
mi ekhavigis al mi virtajn afektaĵojn
[23].
afektema
[24]
-
Ema afekti:
kiel afektema estas la nuntempa junularo!
[25].
afekta1
afektulo, afektulino
-
Tiu, kiu kutime afektas:
la viroj nomis lin afektulo, sed sekrete enviis lin
[26];
hipokritulo ŝajnigas por kaŝi, afektulo por paradi;
„afektulino!“ moke respondis la kolumo
[27];
pruduloj, hipokrituloj, [...] ĉastafektuloj,
[...] rancaj gevirguloj, vi verŝajne malatente
legis la titolon de tiu ĉi anekdotaro
[28].
senafekta
-
Montranta nenian afekton:
antaŭ 70 jaroj kvar senafektaj knabinoj en
familio Zhang fondis la gazeton „Akvo“
[29];
Remus Gordens senafekte enpaŝis la oficejon kaj
lasis sin sinki sur la indikitan seĝon
[30].
tradukoj
anglaj
~i:
feign, pretend;
~o:
affectation;
~a 1.:
affected, artificial, assumed;
~aĵo:
affectation, mannerism;
~ema:
affected, artificial, assumed;
~ulo, :
poseur;
sen~a:
unaffected, simple.
belorusaj
~i:
прытварацца, прыкідвацца, выстаўляцца, манернічаць
.
bretonaj
~i:
ober (an) neuz (da), stummañ.
francaj
~i 1.:
affecter, adopter (une attitude), afficher, feindre, jouer, faire semblant (de), simuler;
~i 2.:
agir avec affectation, prendre des airs, faire des façons, feindre, faire des manières, minauder;
~o:
affectation, afféterie, artificialité, minauderie, préciosité;
~a 1.:
qui affecte, affecté, apprêté, artificiel, chichiteux, maniéré, minaudier, peu naturel, précieux;
~a 2.:
affecté, apprêté, artificiel, chichiteux, de commande, maniéré, peu naturel;
~a 3.:
affecté, artificiel, de commande, feint, forcé, peu naturel;
~aĵo:
chichi, façon, manière, minauderie, mine, simagrée, singerie;
~ema:
affecté, apprêté, artificiel, chichiteux, maniéré, minaudier, peu naturel, précieux;
~ulo, :
personne affectée, faiseur, poseur;
sen~a:
naturel, simple, sincère, sans façons, sans manières.
~ita:
affecté, artificiel, de commande, feint, forcé, peu naturel;
dolĉ~a:
doucereux, mielleux;
mild~a:
doucereux, mielleux.
hispanaj
~i:
afectar.
italaj
~i:
affettare, far mostra di, atteggiare, ostentare;
~o:
affettazione (atteggiamento), ostentazione (atteggiarsi a);
~a 3.:
affettato (artificiale), artificioso, manierato, ricercato (atteggiamento);
~aĵo:
smanceria, leziosaggine;
~ema:
smorfioso, leziosa, artificiosa, ricercato (atteggiamento);
~ulo, :
poseur, falso (manierato), falsullo (manierato), smorfioso, abatino (fig.);
sen~a:
spontaneo, disinvolto, semplice (atteggiamento).
nederlandaj
~i:
z. aanstellen.
portugalaj
~i:
afetar, fingir.
rusaj
~i:
притворяться, ломаться, рисоваться, жеманиться;
~o:
жеманство, рисовка, позёрство;
~aĵo:
жеманство, рисовка, поза;
~ema:
манерный, жеманный, неестественный;
~ulo, :
позёр;
sen~a:
безыскусный, естественный, простой.
slovakaj
~i:
afektovať.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 133.
Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sesa promenado4.
Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado5.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido6.
I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 257.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:68.
A. Puŝkin, trad. V. Melnikov: Eŭgeno Onegin, LOdE
2003:69.
Granda literatoro de la dinastio Song, Ĉina
Radio Internacia10.
trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-1011.
J. Camacho: Soluloj kaj putinoj, Originala
literaturo Esperanta12.
R. Platteau: Riĉiga, agrabla, nepre leginda libro, LOdE
2003:1113.
Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 2414.
Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 715.
Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Oka promenado16.
Granda konanto, Ĉina Radio Internacia17.
V. Rybakov, trad. J. Finkel: Gravitavio „Carido“, http://lib.ru/RYBAKOW/graviletesp.txt18.
Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 1219.
M. Lermontov, trad. N. Danovskij: Princidino Mary, Rusa
literaturo en Esperanto20.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2421.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io22.
Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado23.
A. Conan Doyle, trad. D. Booton: La musgrava rito24.
Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto25.
I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 1026.
I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 727.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo28.
L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 197029.
Pang Bian: Homo amema kun koro ĉiam juna, El
Popola Ĉinio30.
Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7
[^Revo]
[afekt.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.26 2011/11/12 17:10:10 ]