tradukoj:
         
          cs de en fr hu nl pl pt ru
      *inklin/a
         
      
*inklina
      
      
         
         - 
               Daŭre aŭ nedaŭre impulsata al io de natura
               movo de
               la animo:
               
                  inklina al virto, por studo, al obeo, al kontraŭdiro, por
                  matematiko;
                  
               
                  mi estas inklina akcepti vian proponon ne fari tionZ.
                  
               
inklini
      (ntr)
         
         - 
               Esti inklina, havi, senti inklinon al:
               
                  mi inklinas akcepti;
                  
               
                  oni tro inklinas forgesi;
                  
               
                  mi inklinas al la opinio, ke...
                  
               
inklino
      - 1.
- 
               Natura daŭra aŭ nedaŭra impulso de la animo
               al io
               aŭ iu:
               
                  infana inklino restas ĝis la fino
                  [1];
                  
               
                  li havas inklinon al la maldiligenteco;
                  
               
                  la popolo havas inklinon al malbono
                  [2];
                  
               
                  deziro kaj inklino ordonon ne obeas
                  [3];
                  
               
                  havi la inklinon entuziasmiĝiZ;
                  
               
                  kiam mi zorge sondas [mian koron] mi apenaŭ
                  trovas en ĝi ian restaĵon de riproĉinda
                  inklino
                  [4];
                  
               
                  havi inklinon (korinklinon) por iuZ;
                  
               
                  edziĝo pro inklino (pro amo).
                  
                emo,
            instinkto,
            tendenco,
            volonteco. emo,
            instinkto,
            tendenco,
            volonteco.
- 2.
 [5]
               (de rekto, rilate tian
                  ortan ununorman koordinatsistemon (O, i,
                     j),
                  ke j ne direktas la rekton)
               La konstanta rilato de la
               diferenco
               de ordinatoj de du punktoj de la rekto
               al la
               diferenco de iliaj abscisoj; simb.
                a = (y2-y1) /
                  (x2-x1):
               
                  la kartezia ekvacio de rekto kun inklino a
                  estas
                  de la tipo y = ax+b;
                  
               
                  la inklino egalas al la tangento de
                  la
                  angulo inter la abscisa akso kaj la koncerna rekto. [5]
               (de rekto, rilate tian
                  ortan ununorman koordinatsistemon (O, i,
                     j),
                  ke j ne direktas la rekton)
               La konstanta rilato de la
               diferenco
               de ordinatoj de du punktoj de la rekto
               al la
               diferenco de iliaj abscisoj; simb.
                a = (y2-y1) /
                  (x2-x1):
               
                  la kartezia ekvacio de rekto kun inklino a
                  estas
                  de la tipo y = ax+b;
                  
               
                  la inklino egalas al la tangento de
                  la
                  angulo inter la abscisa akso kaj la koncerna rekto. angula koeficiento. angula koeficiento.
inklinigi
      
         
         - 
               Igi inklina:
               
                  tio, anstataŭ inklinigi (favorigi) ilin al nia
                  afero,
                  ankoraŭ pli ilin malproksimigas de niZ;
                  
               
                  sincera pento inklinigas la mastron al pardono;
                  
               
                  ĉiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis [...]
                  oran oferdonon al la Eternulo
                  [6];
                  
               
                  via orelo atente aŭskultos saĝon
                  kaj vian koron vi inklinigos al komprenado
                  [7].
                  
                klini,
            tiri. klini,
            tiri.
inkliniĝi
      
         
         - 
               Iĝi inklina:
               
                  mi inkliniĝas sekvi vian konsilon;
                  
               
                  ilia koro inkliniĝis al Abimeleĥ,
                  ĉar ili diris: Li estas nia frato
                  [8].
                  
               
malinklina
      
         
         - 
               Sentanta naturan movon de la animo forpuŝantan de io:
               
                  li estas malinklina al, kontraŭ ĉiaj oficialaj
                  ceremonioj;
                  
               
                  malinklina por plenumado de tiaj farojZ;
                  
               
                  mi ne estas malinklina ekscii ion de la misteroj de supera
                  mondoZ;
                  
               
                  mi neniam pli sentis mian naturan malinklinon al
                  mensogado,
                  ol dum mi verkis la Konfesojn
                  [9];
                  
                  
                  
               
                  mi malinklinis prisilenti aŭ vuali ion ajn min
                  kulpigantan
                  [10].
                  
                  
                  
                abomenanta,
            malema abomenanta,
            malema
korinklino, kora inklino
      
         
         - 
               Ama inklino:
               
                  tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam
                  dividus
                  kun vi [...] niajn proprajn animojn, ĉar vi
                  fariĝis por ni tre karaj
                  [11];
                  
               
                  mi estus aminta la homojn spite ilin mem, nur ĉesante
                  esti [amemaj] ili povis elŝoviĝi el mia
                  korinklino
                  [12];
                  
               
                  ili korinkliniĝis unu al la alia
                  [13];
                  
                  
                  
               
                  tiuj, al kiuj mi komplezis, korinkliniĝis al mi eĉ
                  pli
                  pro dankemo, ol pro intereso
                  [14].
                  
               
      
         tradukoj
 anglaj
~a:
                inclined; 
~i:
                be inclined; 
~o 1.:
                inclination; 
~o 2.:
                slope, angular coefficient; 
~igi:
                induce; 
~iĝi:
                become inclined; 
mal~a:
                disinclined; 
kor~o, kora ~o:
                fondness. 
 ĉeĥaj
~o 2.:
                směrnice. 
 francaj
~a:
                disposé, enclin, porté, prédisposé; 
~i:
                être disposé (à), être enclin (à), être porté (à), être prédisposé (à), incliner (à), pencher (pour); 
~o 1.:
                inclination, disposition, goût, penchant, propension, tendance; 
~o 2.:
                pente, coefficient directeur; 
~igi:
                incliner (à), disposer (à), faire pencher (pour), inciter (à), porter (à), rendre enclin (à); 
~iĝi:
                devenir enclin (à), devenir porté (à), devenir disposé (à), pencher (pour); 
mal~a:
                non enclin, défavorable, ennemi, hostile, opposé; 
kor~o, kora ~o:
                affection, penchant, inclination. 
mal~o:
                aversion, répugnance; 
mal~i:
                répugner, rechigner, renâcler; 
kor~iĝi:
                se prendre d'affection, s'affectionner, s'attacher. 
 germanaj
~a:
                geneigt, hingezogen sein ; 
~i:
                neigen; 
~o 1.:
                Neigung, Hang; 
~o 2.:
                Steigung, Richtungskoeffizient; 
~igi:
                gewogen machen,  gewinnen; 
~iĝi:
                Gefallen finden; 
mal~a:
                abgeneigt. 
 hungaraj
~a:
                hajlamos, hajlandó; 
~i:
                hajlik (vmire), hajlandó (vmire); 
~o 1.:
                hajlam, hajlandóság; 
~o 2.:
                elhajlás (egyenestől), inklináció; 
~igi:
                hajlamosít, hajlamossá tesz; 
~iĝi:
                hajlamossá válik, kezd hajlani rá; 
mal~a:
                nemhajlandó, idegenkedő, undorodó; 
kor~o, kora ~o:
                vonzalom. 
mal~o:
                idegenkedés, averzió, undorodás; 
mal~i:
                idegenkedik, visszariad, nem hajlandó; 
kor~iĝi:
                vonzalom ébred benne. 
 nederlandaj
~a:
                geneigd; 
~i:
                neigen; 
~o 1.:
                neiging; 
~igi:
                doen neigen; 
~iĝi:
                ertoe overhellen; 
mal~a:
                afkerig. 
 polaj
~a:
                z zamiłowaniem, ze smykałkąż, z żyłką, skłonny; 
~i:
                mieć inklinację, mieć zamiłowanie, mieć smykałkę, mieć żyłkę; 
~o 1.:
                inklinacja, zamiłowanie, smykałka, żyłka, skłonność; 
~o 2.:
                współczynnik kierunkowy; 
~igi:
                nakłaniać, usposabiać; 
~iĝi:
                skłaniać się (ku
            czemuś); 
mal~a:
                odpychający, odrzucający, odstręczający; 
kor~o, kora ~o:
                inklinacja, afektacja, przychylność, mięta (pot.). 
 portugalaj
~a:
                inclinado (f), propenso; 
~i:
                ser inclinado (f), ser propenso; 
~o 1.:
                inclinação (f), propensão; 
~o 2.:
                inclinação
            (matemática); 
~igi:
                produzir inclinação; 
~iĝi:
                tornar-se inclinado; 
mal~a:
                embirrado, contrário; 
kor~o, kora ~o:
                inclinação
            (afeição). 
 rusaj
~a:
                склонный; 
~i:
                быть
            склонным (к
            чему-л.); 
~o 1.:
                склонность; 
~o 2.:
                наклон, угловой
            коэффициент; 
~igi:
                склонить
            (кого-л. к
            чему-л.); 
~iĝi:
                склониться
            (к чему-л.), стать
            склонным; 
mal~a:
                несклонный (к
            чему-л.), чуждый
            (чего-л.). 
      
 
      
      
         fontoj
1.
            
            L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta2.
            
            trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 32:223.
            
            L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta4.
            
            Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Unua promenado5.
            
            R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §1746.
            
            trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 35:227.
            
            trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:28.
            
            trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 9:39.
            
            Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado10.
            
            Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado11.
            
            La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 2:812.
            
            Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Unua promenado13.
            
            H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado14.
            
            Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sesa promenado 
      
         
         	  [^Revo] 
         [inklin.xml]
         [redakti...]
         [artikolversio:
          1.20 2009/06/24 16:30:48 ]