tradukoj: be de en es fr it nl pl pt ro ru sk

*altern/i

*alterni

(ntr)
Sekvi laŭvice unu la alian, kun pli aŭ malpli da reguleco: la sezonoj alternas; la suno kaj la luno alternas en la ĉielo; ĉirkaŭ la tablo, oni alternigis la virojn kaj la virinojn (aŭ: kun la virinoj).

alterna

1.
Alternanta: (arkaismo) alterna elektra fluo; alterna kurento; alternaj rimoj (alterna rimaranĝo).
2.TEZ
MAT[1] (p.p. plurlineara formo) Tia, ke se du ĝiaj argumentoj estas egalaj, ĝi alprenas nulan valoron: alterna formo ĵetas ĉiujn opojn kun permutitaj du termoj al reciprokaj kontraŭegaloj.
3.TEZ
MAT[2] (p.p. anguloj) Situantaj malsamflanke de rekto sekcanta du paralelajn rektojn, sed ambaŭ „interne“ de la paraleloj aŭ „ekstere“ de ili: angulo ekstere alterna kun alia.
Rim.: Tiun difinon oni vastigas ankaŭ al la okazo, kiam la du „unuaj“ rektoj ne estas paralelaj, sed se ili ja estas paralelaj, la kvar el la ok alternaj anguloj havas unu saman mezuron kaj la kvar aliaj estas suplementaj de la unuaj.

anguloj kun samaj literoj estas alternaj, ĉu ekstere ‐ (α,α') kaj (β,β') ‐, ĉu interne ‐ (γ,γ') kaj (δ,δ')

tradukoj

anglaj

~i: alternate; ~a 1.: alternating; ~a 2.: alternating; ~a 3.: alternate.

belorusaj

~i: чаргавацца, зьменьвацца ; ~a 1.: які чаргуецца, папераменны , пераменны; ~a 2.: знаказьменны , знакачаргавальны.

francaj

~i: alterner; ~a 1.: alterné, alternatif; ~a 2.: (forme) alternée; ~a 3.: alterne.

germanaj

~i: sich ablösen, sich abwechseln; ~a 1.: abwechselnd, sich ablösend, alternierend; ~a 2.: alternierend; ~a 3.: Wechsel-(winkel).

hispanaj

~i: alternar; ~a 1.: alterno; ~a 3.: (ángulo) congruente.

italaj

~i: alternare.

nederlandaj

~i: wisselen.

polaj

~i: przemieniać, występować na przemian (po sobie, jedno za drugim), występować naprzemiennie (po sobie, jedno za drugim), postępować na przemian (po sobie, jedno za drugim), postępować naprzemiennie (po sobie, jedno za drugim); ~a 1.: przemienny, zmienny; ~a 3.: naprzemianległy.

portugalaj

~i: alternar; ~a 1.: alterno.

rumanaj

~i: a alterna.

rusaj

~i: чередоваться, сменяться; ~a 1.: чередующийся , попеременный , переменный; ~a 2.: знакопеременная (форма); ~a 3.: накрестлежащий .

slovakaj

~i: striedať sa; ~a 1.: striedavý; ~a 2.: alternujúca (forma).

fontoj

1. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §394
2. Plena Ilustrita Vortaro, angulo

[^Revo] [altern.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.34 2011/12/07 18:10:13 ]