tradukoj: de en fr he hu nl pt ru sv

*rim/o

*rimo

POE
1.
Harmonia efekto, produktita de samsoneco de la finaj sonoj en du aŭ pluraj versoj aŭ vortoj: la rimo ne devas afekti la sencon; ĉu vere poemoj aŭ nur rimaĵoj? VD:harmonio.
2.
Fina parto de verso (aŭ de vorto), kiu ripetiĝas en aliaj versoj (aŭ vortoj): la rimo devas enhavi la rimbazon; la nombro de [eblaj] rimoj preskaŭ egalas al la nombro de interrimantaj radikoj [1]. VD:ina, vira.

rimi

(tr)
POE
Harmoniigi du aŭ plurajn vortojn aŭ versojn per rimo: rimitaj versoj.

rimiĝi, interrimi, kunrimi

POE
Harmonii pro samsoneco de la finaj partoj: se du hemistikoj de unu sama verso rimiĝas, tion oni nomas rimo leona [2]; en Esperanto plejparte kunrimas vortoj en samaj gramatikaj formoj [3]; plej facile promeso rimiĝas kun forgeso [4].

rimaro, rimvortaro

POE
Ordigita listo de rimiĝantaj vortoj: por certigi la kompletecon de tiu rimaro, mi pedante kontrolis ĝin per „Inversa Vortaro“ de D-ro Schlüter [5].

rimaranĝo

POE
Maniero aranĝi la interrimantajn versojn: kontinua (aa bb cc...), alterna (abab cdcd...), kruca (abba), ringa (abba cddc...) rimaranĝo.
Rim.: La terminologio por nomi la diversajn rimaranĝojn fluktuis: en „Stilo, Lingvo, Formo“ oni parolis pri „duona, para, alterna rimo“ singulare, kaj en „Parnasa Gvidlibro“ oni parolas pri „kontinuaj, alternaj, ringaj rimoj“ plurale. Ŝajnas pli klare uzi la specifan vorton rimaranĝo, ol tordi la sencon de „rimo“ aŭ „rimoj“.

rimbazo

POE
(de verso aŭ de vorto) Ĝia fina parto ekde la lasta akcenta vokalo: la rimbazo de la du versoj „ĉu ne / bone efektas ili tiel kune?“ [6] estas „une“.

aborta rimo

POE
Nepura rimo, en kiu la postakcentaj vokaloj ne samas: „vundo-profunda“ konsistigas abortan rimon.

interna rimo

POE
Rimo 2 inter iuj vortoj ene de verso; la efekto produktita de tiaj rimoj: ĉe Homero oni trovas ne nur aliteraciojn, sed ankaŭ internajn rimojn [7].

pura rimo

POE
Rimo 2, kiu precize ripetiĝas en la harmoniitaj versoj aŭ vortoj; la efekto produktita de tiaj rimoj: „amo-flamo-ornamo“ konsistigas puraj rimojn; Zamenhof kaj Grabowski uzis nur rimojn purajn, sed ili tro ofte helpis sin per sufiksrimoj [8]. SUB:sufiksrimo.

nepura rimo

POE
Rimo 2, kiu ripetiĝas kun kelkaj modifoj en la harmoniitaj versoj aŭ vortoj; la efekto produktita de tiaj rimoj: por liberiĝi de ĉi tiuj mucidaj adasismoj, jam antaŭ dek jaroj mi ekuzis rimojn nepurajn [9]. SUB:aborta rimo, agordo, asonanco, rimoido.

riĉa rimo

POE
Rimo 2, kiu ampleksas pli da sonoj ol la rimbazo: „detenas-katenas“ konsistigas riĉan rimon „tenas“, „de kvar antenoj-la kvarantenoj“ ankoraŭ pli riĉan; estas konsilinde riĉigi la rimon, kiam la rimbazo entenas tre malmultajn sonojn aŭ sufikson.

sufiksrimo

POE
Pura rimo, kiu entenas sufikson: „homaro-ŝiparo“ estas sufiksrimo, sed „homaro-amaro“ ne estas; la sufiksrimon [Grabowski] sprite baptis adasismo [10].

tradukoj

anglaj

~o: rhyme; ~i: rhyme; ~iĝi, inter~i, kun~i: rhyme; ~aro, ~vortaro: rhyming dictionary; ~aranĝo: rhyme arrangement; interna ~o: interal rhyme; pura ~o: perfect rhyme, full rhyme, true rhyme; nepura ~o: assonant rhyme, approximate rhyme, imperfect rhyme, near rhyme, oblique rhyme, off rhyme, slant rhyme; riĉa ~o: rich rhyme; sufiks~o: suffix rhyme.

francaj

~o: rime; ~i: faire rimer; ~iĝi, inter~i, kun~i: rimer; ~aro, ~vortaro: dictionnaire de rimes.

germanaj

~o 1.: Reim; ~o 2.: Endreim; ~i: reimen; ~iĝi, inter~i, kun~i: sich reimen; ~aro, ~vortaro: Reimwörterbuch; ~aranĝo: Reimschema; interna ~o: Binnenreim; sufiks~o: Suffixreim.

hebreaj

~o: חרוז; ~i: לחרוז; ~iĝi, inter~i, kun~i: להתחרז; ~aro, ~vortaro: מילון חרוזים; interna ~o: חרוז פנימי.

hungaraj

~o: rím; ~i: rímeltet; ~iĝi, inter~i, kun~i: rímel; ~aro, ~vortaro: rímszótár; ~aranĝo: rímképlet; ~bazo: sorzárlat; aborta ~o: mássalhangzós rím, mássalhangzós asszonánc; interna ~o: belső rím; pura ~o: tiszta rím; nepura ~o: nem tiszta rím, asszonánc; riĉa ~o: túl jó rím; sufiks~o: képzőrím.

nederlandaj

~o: rijm; ~i: doen rijmen; ~iĝi, inter~i, kun~i: rijmen; ~aro, ~vortaro: rijmwoordenboek; ~aranĝo: rijmschema; aborta ~o: kreupelrijm; interna ~o: binnenrijm; riĉa ~o: rijk rijm; sufiks~o: suffixrijm.

portugalaj

~o: rima.

rusaj

~o: рифма; ~i: рифмовать; ~iĝi, inter~i, kun~i: рифмоваться; ~aro, ~vortaro: словарь рифм; ~aranĝo: рифмовка; ~bazo: клаузула; aborta ~o: приблизительная рифма; interna ~o: внутренняя рифма; pura ~o: полная рифма, точная рифма; nepura ~o: неполная рифма, неточная рифма; riĉa ~o: богатая рифма; sufiks~o: однородная рифма.

svedaj

~o: rim; ~iĝi, inter~i, kun~i: rimma.

fontoj

1. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 92
2. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 33
3. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 108
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 111
6. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 92
7. Kalocsay: Tutmonda Sonoro; Budapest, 1981, p. 568
8. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 92
9. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 93
10. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 92

administraj notoj

pri ~bazo:
    Tiu cxi termino estas propra al mi. Mi gxis nun trovis
    nenion auxtoritatan por ĉi tiu nocio. [MB]
  
pri ~bazo:
   Ne nur cxe cxi tiu derivajxo estas supozita, ke rimoj dependas
   nur de vortfinoj. Tio tamen ne estas la okazo. Kp ekz-e la suban 
   esprimon interna rimo. [Ulriko]
  
pri ~bazo:
    Ne klaras la rimarko: rimoj ja rilatas al vortfinoj, plejofte
    cxe la versofino. Se la rimarko de Ulriko celas, ke la difino
    ne tauxge difinis, kio estas la rimbazo de interna rimo, tiam 
    li pravas kaj tial mi aldonis "aux de vorto" en la klarigo.
    [MB]
  

[^Revo] [rim.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2009/09/29 16:30:34 ]