tradukoj: be de en es fr hu pl ru sk

1aritmetik/o

aritmetiko

MAT[1]
Branĉo de matematiko, studanta operaciojn super entjeroj kaj racionaloj.
Rim.: La moderna aritmetiko ne okupiĝas nur pri elementaj kalkuloj, sed pri gravaj ecoj de entjeroj (primeco, plej granda komuna divizoro, primaj faktoroj, ktp) kaj similaj ecoj de aliaj objektoj (ekz-e elementoj de ringoj).

aritmetika

1.
Rilata al aritmetiko: la kvar aritmetikaj operacioj estas adicio, subtraho, multipliko kaj divido.
2.
MATVD:meznombro, aritmetika progresio.

aritmetiki

(ntr)
Plenumi aritmetikajn operaciojn: la komputilo aritmetikas en la duuma nombrosistemo.

aritmetikilo

1.
Rimedo por plenumi aritmetikajn operaciojn; kalkulilo.
2.
KOMP Tiu organo de komputilo kiu plenumas aritmetikajn (kaj ofte ankaŭ la logikajn) operaciojn.

tradukoj

anglaj

~o: arithmetic[s], number theory; ~a: arithmetic; ~ilo: arithmetic and logical unit, ALU.

belorusaj

~o: арытмэтыка, тэорыя лічбаў; ~a: арытмэтычны; ~i: выконваць арытмэтычныя апэрацыі.

francaj

~o: arithmétique, théorie des nombres; ~a: arithmétique; ~ilo 2.: unité arithmétique et logique, UAL.

germanaj

~o: Arithmetik, Zahlenlehre; ~a: arithmetisch.

hispanaj

~o: aritmética; ~a: aritmético.

hungaraj

~o: aritmetika, számtan; ~a: aritmetikai, számtani; ~i: aritmetikai műveletet végez; ~ilo 1.: számológép; ~ilo 2.: aritmetikai egység, AU.

polaj

~o: arytmetyka, teoria liczb; ~a: arytmetyczny.

rusaj

~o: арифметика, теория чисел; ~a: арифметический; ~i: считать, выполнять арифметические операции; ~ilo: арифметическое устройство, арифметическо-логическое устройство, АЛУ.

slovakaj

~o: aritmetika; ~a: aritmetický; ~i: počítať; ~ilo 2.: aritmeticko logická jednotka.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7

[^Revo] [aritme.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2005/04/25 16:31:27 ]