tradukoj: be de en fr hu nl pl pt ru sv

8multiplik/i Z

multipliki

(tr)
MAT
1.
[1] (nombron q per entjero n) Adicii n ekzemplerojn de la nombro q : multiplikante 5 per 3 oni ricevas 15.
Rim.: En nefaka kunteksto oni povas diri „multobligi“ anstataŭ „multipliki“. SIN:multobligi, obligi.
2.
[2](pli ĝenerale) Plenumi la operacion multipliko 2: multipliki reelojn, polinomojn, matricojn.

multipliko

MAT
1.
(elementa aritmetiko)[3] La operacio multipliki: 3×7 = 21 (legu: trioble sep estas dudek unu, aŭ tri multiplikite per sep estas dudek unu). VD:multiplikato, multiplikanto.
2.
Simila operacio, kaj pli precize:
a)
[4] (en ringo) Ĝia dua operacio.
b)
(en modulovektora spaco) Ĝia ekstera operacio.
c)
(de (n,p)-matrico A super K per elemento λ de K) Ekstera operacio, kies rezulto estas (n,p)-matrico kun ĝenerala elemento λAij: multipliko de matrico de A per skalaro λ havas saman rezulton kiel dekstra aŭ maldekstra multipliko per diagonala matrico, kies ĉiuj diagonalaj elementoj egalas al λ; provizite per multipliko per skalaro, la adicia grupo de (n,p)-matricoj fariĝas np-dimensia vektora spaco, kaj la ringo de (n,n)-matricoj fariĝas n2-dimensia lineara algebro.
d)
(de matricoj) =matrica multipliko.
VD:faktoro, produto

multiplikanto

MAT[5]
Nombro, per kiu oni multiplikas alian nombron.

multiplikato

MAT[6]
Nombro, kiun oni multiplikas per alia nombro. SIN:multiplikendo.
Rim.: Laŭ la donitaj difinoj estas malfacile distingi multiplikanton kaj multiplikaton, ĉar ĉiu el ili respondas al la difino de la alia. Pli oportune estas paroli pri „dekstra“ aŭ „maldekstra faktoro“.

matrica multipliko

MAT
(de (n,p)-matrico A per (p,q)-matrico B) Operacio, kies rezulto estas (n,q)-matrico C kun ĝenerala elemento Cij = ∑m Aim.Bmj, kie m varias inter 1 kaj p: la matrica multipliko ne estas difinita por ajna paro de matricoj; provizite per matricaj adicio kaj multipliko, la aro de ĉiuj (n,n)-matricoj, ricevas la strukturon de ringo, nekomuteca se n > 1, kies unuo estas la unuomatrico.

polinoma multipliko

MAT
Dua operacio en polinom-ringo: la ĝenerala termo Sn de la rezulto de multipliko de P kun Q estas p+q=n Pp.Qq; la rezulto de multipliko de Xi per Xj estas Xi+j.

tradukoj

anglaj

~i: multiply; ~o: multiplication; ~anto: multiplier; ~ato: multiplicand; matrica ~o: matrix multiplication; polinoma ~o: polynomial multiplication.

belorusaj

~i: множыць, памнажаць; ~o: множаньне, памнажэньне; ~anto: множнік; ~ato: множыва; matrica ~o: матрычнае множаньне; polinoma ~o: множаньне мнагаскладаў.

francaj

~i: multiplier; ~o: multiplication; ~anto: multiplicateur; ~ato: multiplicande; matrica ~o: multiplication matricielle; polinoma ~o: multiplication polynomiale.

germanaj

~i 1.: malnehmen; ~i: multiplizieren; ~o: Multiplikation; ~anto: Multiplikator; ~ato: Multiplikand; matrica ~o: Matrizenmultiplikation; polinoma ~o: Polynommultiplikation.

hungaraj

~i: szoroz; ~o: szorzás; ~anto: szorzó; ~ato: szorzandó; matrica ~o: mátrixszorzás; polinoma ~o: polinomszorzás.

nederlandaj

~i: vermenigvuldigen; ~o: vermenigvuldiging; ~anto: vermenigvuldiger; ~ato: vermenigvuldigtal.

polaj

~i: mnożyć; ~o: mnożenie; ~anto: mnożnik, multiplikator; ~ato: mnożna; matrica ~o: mnożenie macierzy; polinoma ~o: mnożenie wielomianów.

portugalaj

~i: multiplicar (mat.).

rusaj

~i: умножить, умножать; ~o: умножение; ~anto: множитель; ~ato: множимое; matrica ~o: матричное умножение; polinoma ~o: умножение многочленов.

svedaj

~i: multiplicera; ~o: multiplikation; polinoma ~o: polynommultiplikation.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 9
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 15
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, ringo
5. Plena Ilustrita Vortaro
6. Plena Ilustrita Vortaro

administraj notoj

pri matrica ~o:
    Kontroli trd de/en. [MB]
  
pri polinoma ~o:
    Kontroli trd de/en/ru. [MB]
  

[^Revo] [multip.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.36 2006/08/16 19:53:47 ]