tradukoj: be de en es fr hu it nl pl pt ru sk sv

2adici/i

adiciiTEZ

(tr)
MAT[1]
Aldoni nombrojn, kvantojn unu al la alia, kaj kunigi ilin en unu solan: se ni adicias 4 kaj 4, ni ricevas 8; adicii x al y, x kaj y.
Rim. 1: En nefaka kunteksto oni povas diri „aldoni“ anstataŭ „adicii“, kaj oni „pliigas“ tion, al kio oni „aldonas“.
Rim. 2: La ĉi-supra difino estas malbona kaj matematike, kaj lingve. Pli konvenas deiri el la substantivo adicio (kiel faras PIV2), kaj trakti la argumentojn egale; t.e. la regmodelo „adicii ikson kaj ipsilonon“ (la sola menciita en PIV2) estas bona; dum la malsimetria „adicii ikson al ipsilono“ (aŭ inverse?) estas evitinda. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 3: La priskriboj per „aldoni“, „pliigi“ ktp estas maltaŭgaj, ili priskribas ne la matematikan operacion x+y, sed komputadan (algoritman) operacion x += y, alivorte x = x+y. La matematika operacio x+y+z neniel ŝanĝas la valorojn de x, y, z; dum en komputado oni ofte uzas helpan reĝistron (ekz-e tiun de la ekrano de kalkulilo), kies valoron oni jes „pliigas“, al kiu oni „aldonas“ la adiciatojn: S=x; S += y; S += z. Tiu operacio += evidente ne estas komuta, ĝi estas alio ol adicio (kvankam adicio estas ĝia parto). [Sergio Pokrovskij]

adicioTEZ

MAT
1.TEZ
[2](elementa aritmetiko) La operacio adicii: 10+8 = 18 (legu: dek plus ok estas dek ok, aŭ dek kaj ok estas dek ok)
2.TEZ
[3] (en ringo) Ĝia unua operacio.
VD:sumo, termo.

adiciatoTEZ

MAT[4]
Nombro, kiun oni adicias al alia nombro; alidire: dua termo en adicio.
Rim. 1: Pro la komuteco de adicio nenio malhelpas nomi „adiciato“ ankaŭ la unuan termon. Se oni bazus la terminologion sur la metaforo „pliigi“, kaj ne „aldoni“, estus facile paroli pri „pliigato“ (unua termo) kaj „pliiganto“ (dua termo). Aspektas stranga ankaŭ la manko de la formo „adicianto“, dum ekzistas „multiplikanto“. La kialo kuŝas en tio, ke ĉe „multipliki“, „dividi“, „pliigi“, „malpliigi“ la dua argumento aperas kiel instrumento, kiu per facila semantika ŝovo povas alpreni funkcion de subjekto. Male, ĉe „adicii“ kaj „subtrahi“, la dua argumento rolas kiel objekto kaj ne povas alpreni la funkcion de subjekto.
Rim. 2: Laŭ la rekomendinda modelo „adicii ikson kaj ipsilonon“, ĉiuj argumentoj de adicio estas adiciatoj; apartigi la duan estas atavismo de iu mezepoka skolo, tre stranga por moderna matematikisto. Tute senhezite oni parolas pri „la unua adiciato“, „la deka adiciato“, „ĉiuj adiciatoj“ ktp: pro tio, ke ĉiuj U adiciatoj pozitivas ... pro S≤1 la unua adiciato neniam povas negativiĝi ... [5]. [Sergio Pokrovskij]

matrica adicioTEZ

MAT
(de du (n,p)-matricoj) Operacio, kiu konsistas en poelementa adicio: la ĝenerala elemento Cij de la rezulto de adicio de A al B estas Aij+Bij.

polinoma adicioTEZ

MAT
Unua operacio en polinom-ringo, kiu konsistas en poterma adicio: la ĝenerala termo Sn de la rezulto de adicio de P al Q estas Pn+Qn.

tradukoj

anglaj

~i: add; ~o: addition; ~ato: addend; matrica ~o: matrix addition; polinoma ~o: polynomial addition.

belorusaj

~i: складваць; ~o: складваньне; ~ato: складнік.

francaj

~i: additionner, ajouter; ~o: addition; ~ato: nombre à ajouter, second terme; matrica ~o: addition matricielle; polinoma ~o: addition polynomiale.

germanaj

~i: addieren, hinzufügen; ~o: Addition; ~ato: Addend, Auktor; matrica ~o: Matrizenaddition; polinoma ~o: Polynomaddition.

hispanaj

~i: sumar; ~o: suma; ~ato: sumando.

hungaraj

~i: összead; ~o: összeadás; ~ato: összeadandó; matrica ~o: mátrixösszeadás; polinoma ~o: polinóm-összeadás.

italaj

~o: addizione.

nederlandaj

~i: optellen; ~o: optelling.

polaj

~i: dodać; ~o: dodawanie; ~ato: drugi składnik dodawania; matrica ~o: dodawanie macierzy; polinoma ~o: dodawanie wielomianów.

portugalaj

~i: adicionar, aditar, adir, somar; ~o: adição; polinoma ~o: adição polinomial.

rusaj

~i: сложить (мат.), складывать (мат.); ~o: сложение; ~ato: слагаемое; matrica ~o: сложение матриц; polinoma ~o: сложение многочленов.

slovakaj

~i: sčítať; ~o: sčítanie; ~ato: sčítanec; matrica ~o: sčítanie matíc; polinoma ~o: sčítanie mnohočlenov.

svedaj

~i: addera; ~o: addition.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 9
2. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
3. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, ringo
4. Plena Ilustrita Vortaro
5. Frank kaj Maksimova: nformationstheorie. p. 166

administraj notoj

pri matrica ~o:
        Kontroli trd de. [MB]
      
pri polinoma ~o:
        Kontroli trd de/en. [MB]
      

[^Revo] [adici.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.41 2011/03/23 07:10:08 ]