Fari partojn el tuto, apartigi partojn de tuto, partigi:
dividi la kukon en 6 partojn, laŭ 6 partoj;
li dividis la homojn en du taĉmentojn
[2];
la brovojn dividis profunda sulkoZ;
Francujo estas dividita en departementojn;
dividi sian tempon inter diversaj taskojZ;
la diverslingveco dividas la homan familion;
divida sufikso;
la homaro dividis sin bataleZ;
Nilo dividiĝas en kelke da brakoj
[3];
la popolo dividiĝis en du klasojn
[4];
la korporacio subdividiĝis laŭ la diversaj
metiojZ.
on,
dis,
fendi,
duigi,
tranĉi.
2.
Disdoni al ĉiu lian parton:
la patro dividis la pomojn inter la infanoj.
distribui,
dispartigi.
3.
[5]
Plenumi la operacion divido:
dividi 10 per 2;
5 dividite per 2 estas 2½.
divizori,
onigi.
4.
Preni ĉiu sian parton el komuna tuto:
dividi heredon kune kun fratoj
[6];
kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon
[7];
dividi kun iu la mizeronZ;
dividi kun iu ĉiujn danĝerojn de la vojo.
partopreni.
divido
1.
Ago aŭ rezulto dividi:
fari traktaton pri la divido de la landoj, kiuj kuŝas inter
nia maro kaj la rivero Eŭfrato
[8];
la vorto de Dio estas [...] pli akra ol ĉia glavo
dutranĉa, kaj penetranta ĝis divido de la animo
kaj spirito
[9].
2.
[10]Operacio inversa al
multipliko, t.e.
ebliganta per produto (la dividato)
kaj unu el la faktoroj
(la dividanto) trovi la alian
faktoron
(la kvocienton):
27:3 = 9 aŭ
27/3 = 9(legu: dudek sep dividite per tri estas naŭ, aŭ:
dudek sep sur tri estas naŭ).
Rim.:
Por distingi ĉi tiun operacion de la
eŭklida divido, oni foje
kvalifikas ĝin „ekzakta“.
Rim.:
Kelkaj uzas la prepozicion „per“ por voĉlegi la dupunkton
aŭ la frakcistrekon, simbolantan la operacion. Tio estas evitinda,
ĉar la sama prepozicio aperas en pluraj similaj esprimoj:
multiplikite per,
potencigite per...
frakcio,
numeratoro,
denominatoro,
eŭklida divido,
divizoro
(p.p. du elementoj a kaj
b de
ringo)
Oni diras, ke a estas dividebla per
b, se b estas
divizoro de a:
se a estas dividebla per b,
oni signas tion per la skribaĵo
b|a;
dekume skribita nombro estas dividebla per 5, se
ĝia lasta cifero estas 0 aŭ 5;
kriterioj pri divideblo.
Rim.:
Tiu senco aperas nerekte ankaŭ en
[14], sed
[15] ne plu konas ĝin kaj enkondukis
„divizorebla“ (vd rimarkon sub
divizori) anstataŭe.
Werner [16] provas distingi
„dividebla“ (germane: teilbar) disde
„divizorebla“
(germane: teilbar ohne Reste), sed ŝajnas al ni, ke kiam oni
parolas pri divideblo, oni ĉiam subkomprenas
„sen resto“ (alie ĉio estas dividebla per ĉio,
escepte per 0). En ĉi tiu verko ni do preferis resti
ĉe „dividebla“ kun la nerekta apogo de
[17], kiu
anstataŭigis „divizorebla“ per „dividebla“
en la difino.
ĉeldividiĝo, ĉela dividiĝo
Procezo per kiu el unu ĉelo estiĝas pluraj,
ordinare per disduiĝo:
la kontraŭtumora efiko estas rezulto ne de ...
blokado de ĉeldividiĝo, sed ĝi estas rezulto de ĉel-detruado
[18];
Rudolph Virchow asertis ke ĉeloj ĉiam ekiĝas el ĉela dividiĝo
[19].
(de elemento a de
eŭklida ringo
per elemento b)
Operacio, per kiu al la paro (a,b) oni
asocias
paron (q,r), konsistanta el ilia
kvociento kaj
resto:
kadre de elementa aritmetiko, la eŭklida divido
de entjero a per entjero b
ebligas
trovi du tiajn entjerojn q kaj
r,
ke a = b×q+r
kaj 0 ≤ |r| < b;
la eŭklida algoritmo konsistas el sinsekvaj
eŭklidaj dividoj;
la paron (q,r) oni nomas rezulto de la
eŭklida divido;
ĉe eŭklida divido de
X2+1 per X
oni ricevas (X,1);
en la aro de entjeroj la rezulto de eŭklida divido
estas unika kun la aldona kondiĉo, ke
r ≥ 0.
divido kun resto;Eŭklido.