tradukoj:
be bg de en es fr hu it nl ru sk sv
*asekur/i [1]
*asekuri
(tr)
- 1.
-
Protekti per kontrakto kun kompanio, kiu en okazo de domaĝo aŭ
perdo
pagu kompensan monon:
asekuri domon kontraŭ incendio;
sin asekuri kontraŭ akcidentoj, morto;
asekuri sian vivon.
- 2.
- (figure)
Protekti, sekurigi kontraŭ io:
lia sorto estas de nun asekurita;
laboro asekuras kontraŭ mizero.
certigi,
gardi,
sendanĝerigi,
subteni,
ŝirmi
asekurado
-
Ago asekuri.
asekuro
-
Kontrakto por asekuri.
asekura
-
asekura kompanio
, agento, kontrakto.
asekuratesto
[2]
-
Atesto reprezentanta la originalan polison.
asekurlibro
[3]
-
La tuto de asekurkontraktoj.
asekuristo
-
Tiu, kiu sin okupas pri asekuroj.
asekura makleristo
[4]
-
Peranto kies servon oni uzas por farigi asekuran kontrakton en la
borso.
[^Revo]
[asekur.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.26 2012/02/01 15:10:12 ]