tradukoj:
be bg de es fr hu it pl ru sk tr vo
1Bibli/o
Biblio
- 1.
-
Kolekto da antikvaj tekstoj, kies konsisto iom varias laŭ
la
konfesioj, akceptita en judismo, kristanismo (kaj, certagrade,
ankaŭ en islamo) kiel Die inspirita
Sankta Skribo.
- a)
-
Hebrea Biblio.
- b)
-
La sankta libro de
kristanismo,
konsistanta el la Malnova kaj la Nova
Testamentoj.
- 2.
-
Ekzemplero de tiu libro:
Ŝi prenis nur unu solan el la verdaj folioj,
portis ĝin hejmen, metis ĝin en sian Biblion,
kaj tie ĝi kuŝis, freŝa, ĉiam
freŝa,
kaj nevelkanta
[1].
Rim.:
Biblio,1 estas propra nomo, do laŭ
gramatiko ĝi devus esti senartikola kaj kun la majuskla B;
biblio,2 estas nomo komuna kaj
nombrebla:
li disdonis la bibliojn al la lernantoj.
Hebrea BiblioPIV
-
Baza krestomatio de malnovhebrea literaturo (el „libroj“
religiaj, moralaj, folkloraj, poeziaj, historiaj, higienaj,
politikaj k.a.), originale verkita en la lingvoj hebrea kaj
parte aramea, komuna al
judismo
kaj kristanismo.
Septuaginto,
Masora Biblio
Rim.:
En tradicia kristanismo iom pli ampleksa versio de tiu
kolekto estas konata kiel la
Malnova Testamento.
Londona Biblio
-
Esperantigo de Biblio, unue eldonita de la Brita kaj Alilanda
Biblia Societo en 1926; ties Malnova Testamento estas
tradukita de Zamenhof el la
Masora Biblio kaj
redaktita de Biblia komitato (laŭ permeso de Zamenhof
mem):
la Londona Biblio estas la plej aŭtoritata kaj la plej
disvastigita el la bibliaj tradukoj en Esperantujo.
[^Revo]
[bibli.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.21 2009/12/15 17:30:32 ]