tradukoj: be de en es fr it pl ru sk sv

2bomb/o

bombo

MIL Eksplodkapabla metala globo aŭ kesto, uzata kiel armilo.
a)
Armilo trafanta sian celon per libera falo, ĵetite el bombavio aŭ bombopafilo: NATO dum la aeratakoj en 1999 kontraŭ Jugoslavio superŝutis la landon [...] per bomboj[1]. VD:grenado, obuso.
b)
Eksploda aranĝaĵo farita de teroristoj: en aŭgusto 1998 preskaŭ samtempe eksplodis bomboj antaŭ la usonaj ambasadorejoj en Najrobo (Kenjo) kaj Daresalamo (Tanzanio)[2]. VD:mino

bombi

(tr)
Eksplodigi bombojn kontraŭ io: mortis tri ĵurnalistoj kaj estis vunditaj 20 aliaj ĉinoj, kiam estis bombita la ĉina ambasadorejo en Jugoslavio[3].

bombado

Uzado de bomboj por ion milite detrui: per bombado oni nenion povas pruvi[4].

bombopafilo, bombokanono

MIL
Pafilego, plej ofte glattuba, por pafi bombojn laŭ alta, arkforma trajektorio, uzata ekz-e por pafi trans monto aŭ alia vertikala baro. Tipa bombopafilo konsistas el tubo, dukrura afusto, apoga plato kaj celilo. La kutimaj kalibroj estas 50–60mm (rota bombopafilo), 81–90mm (bataliona), 105mm (aŭ pli, regimenta).
Rim.: PIV preferas la formon bombokanono, sed tio kolizias kun la rusa-germana difino de la vorto en la 1a Oficiala Aldono, laŭ kiu kanonon karakterizas plata trajektorio. [Sergio Pokrovskij]

horloĝbombo

Bombo, kiu eksplodas post determinita tempo dank'al horloĝa meĥanismo: (figure) „Deprimo: Socia kaj Ekonomia Horloĝ-bombo“[5].

tradukoj

anglaj

~o: bomb; ~opafilo, ~okanono: mortar.

belorusaj

~o: бомба; ~i: бамбаваць; ~ado: бамбаваньне; ~opafilo, ~okanono: мінамёт; horloĝ~o: бомба з гадзіньнікавым мэханізмам.

francaj

~o: bombe ; ~i: bombarder (par bombes); ~ado: bombardement (par bombes); ~opafilo, ~okanono: mortier; horloĝ~o: bombe à retardement.

germanaj

~o: Bombe, Sprengkörper; ~ado: Bombardierung; ~opafilo, ~okanono: Granatwerfer; horloĝ~o: Zeitbombe.

hispanaj

~o: bomba.

italaj

~o: bomba; ~i: bombardare; ~ado: bombardamento; ~opafilo, ~okanono: mortaio (mil.); horloĝ~o: bomba a orologeria, bomba a tempo.

polaj

~o a: bomba lotnicza; ~o b: bomba, ładunek wybuchowy; ~i: bombardować, detonować bombę; ~ado: bombardowanie; ~opafilo, ~okanono: moździerz; horloĝ~o: bomba zegarowa.

rusaj

~o: бомба; ~i: бомбить, бомбардировать; ~ado: бомбёжка, бомбардировка; ~opafilo, ~okanono: миномёт; horloĝ~o: бомба с часовым механизмом.

slovakaj

~o: bomba.

svedaj

~o: bomb.

fontoj

1. Stefan Maul: Trompitaj dizertintoj, Monato, jaro 2000a, numero 12a, p. 9a
2. Walter Klag: Bariloj kontraŭ bomboj, Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 7a
3. Xu Jinming: Kial?, Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 10a
4. N. Levitskiy: Kontraŭ milito, Monato, jaro 1999a, numero 6a, p. 4a
5. Paulo S. Viana: Deprimo, Monato, jaro 2001a, numero 6a, p. 11a

administraj notoj

pri ~o b:
        infera maŝino?? [Sergio]
      

[^Revo] [bomb.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2010/06/06 16:30:35 ]