tradukoj: be ca de en es fr he hu la nl no pl pt ru sv

*paf/i [1]

*pafiFTEZ

(tr)
Ĵeti aĵon tre rapide al iu celo aŭ direkto: pafi ŝtonon per ŝtonĵetilo; raketoj pafiĝas alten; (figure) pafi per siaj ridantaj okulojZ; (figure) li pafis sin for (subite malaperis) [2].
a)
MIL Ĵeti objekton per rapidiga ilo, celante detrui, vundi aŭ mortigi: pafi kuglon per karabeno, obuson per kanono; pafĵeti sagonZ; pafi birdon, al birdo; kiu du leporojn pafas neniun trafasZ; pafi kontraŭ iu; (figure) trapafadi la aeron (vane labori) [3].
b)
SPO Ĵeti pilkon aŭ alian ludobjekton al celaĵo: la kroata atakisto ĉiam pafas la pilkon al la golgardisto [4].
VD:celi, forpafi, forpafiĝi, forpafi sin, trafi

pafTEZ

(sonimito)
Sonimito de bruo de pafo, de eksplodo, de frakaso: la oficiro ekcelas la trian fojon ― paf! li trafis [5].
VD:krak

pafo

Ago pafi aŭ rezulto de tiu ago: mi aŭdis du pafojnZ.

pafado, pafaroTEZ

Ripetitaj pafoj: la pafado longe daŭrisZ; saluta pafaro.

pafaĵoTEZ

Ĉio ajn, kion oni pafas per pafilo. SUB:kuglo, obuso, sago, ŝtono.

pafejo

Loko, kie oni sin ekzercas por pafado.

pafiloFTEZ

1.TEZ
Ĉia ilo por pafi. SUP:armilo; SUB:pafarko, ŝtonĵetilo
2.TEZ
(komune) =pulvopafilo
3.TEZ
(komune) =fusilo

pafilego FTEZ

MIL Granda pulvopafilo priservata de pluraj soldatoj (artileristoj): por muŝon mortigi oni pafilegon ne bezonas [6]; ne kunvenis regnestroj, nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas [7]. TUT:artilerioSUB:bombopafilo, haŭbizo, kanono

pafistoTEZ

1.
(komune) Sportisto aŭ milisto (precipe infanteriano) kies fako estas celpafi.
2.TEZ
AST Stelaro kaj signo de la zodiako (Pafisto, Sagittarius).

maŝinpafiloTEZ

Pafilo ĵetanta rapide kaj aŭtomate multajn kuglojn.

mortpafiTEZ

=pafmortigi
Rim.: Kvankam „mortpafi“ estas pli mallonga, tamen „pafmortigi“ estas pli kutima kaj preferinda: unue, ĉar temas pri mortigo per pafo (sed se temas pri neintenca pafo morta, „mortpafi“ povas pli konveni); kaj due, pro la similsencaj vortoj kiel „ŝtonmortigi“. [S. Pokrovskij]

pulvopafiloTEZ

Pafilo ĵetanta pafaĵon per eksplodo de pulvo.

pafilkapoTEZ

(arkaismo) =kolbo

tradukoj

anglaj

~i: shoot; ~o: shot; ~ado, : shooting; ~ejo: firing range, shooting range; ~ilo 1.: firearm, gun; ~ilego : cannon; ~isto 1.: marksman; ~isto: Sagittarius; maŝin~ilo: machine gun, automatic rifle; mort~i: shoot to death; pulvo~ilo : firearm.

belorusaj

~i: страляць; ~o: стрэл; ~ado, : залп, пальба, стральба, страляніна; ~aĵo: снарад; ~ejo: цір; ~ilo 1.: стрэльба; ~ilego : гармата; ~isto 1.: стралок, стралец; ~isto 2.: Стралец, Лучнік; maŝin~ilo: кулямёт; mort~i: застрэліць, падстрэліць, прыстрэліць; pulvo~ilo : агнястрэльная зброя.

francaj

~i: tirer (un projectile); ~: boum !, paf !; ~o: tir, coup de feu; ~ado, : fusillade, rafale, salve; ~aĵo: projectile; ~ejo: stand de tir; ~ilo 1.: arme lance-projectiles; ~ilego : canon; ~isto: Sagittaire; maŝin~ilo: arme automatique à rafale, pistolet mitrailleur; mort~i: abattre, fusiller, flinguer; pulvo~ilo : arme à feu.

germanaj

~i: schießen; ~o: Schuss; ~ado, : Schießen, Salve; ~aĵo: Geschoß, Projektil; ~ejo: Schießstand; ~ilo 1.: Schusswaffe; ~ilo 3.: Gewehr; ~ilego : Geschütz; ~isto: Schütze; maŝin~ilo: Maschinengewehr; mort~i: totschießen; ~ilkapo: Kolben.

hebreaj

~i: לירות \ירה\; ~o: ירייה; ~ado, : ירי; ~aĵo: קליע, טיל; ~ejo: מטווח; ~ilo 1.: כלי-נשק; ~isto 1.: קלע, צלף; ~isto 2.: מזל קשת; maŝin~ilo: מכונת ירייה.

hispanaj

~i: disparar; ~o: disparo.

hungaraj

~i: ; ~o: lóvés; ~ado, : lövöldözés; ~aĵo: lövedék; ~ejo: lőtér; ~ilo 1.: lőfegyver; ~ilego : löveg; ~isto 1.: lövész; ~isto: Nyilas; maŝin~ilo: gépuska; mort~i: agyonlő; pulvo~ilo : tűzfegyver; ~ilkapo: puskatus, agy (puskáé).

katalunaj

~i: llançar, disparar; ~: pam!, pum!; ~o: tret; ~ado, : ràfega, tiroteig, salva; ~aĵo: projectil; ~ejo: camp de tir, sala de tir; ~ilo 1.: arma; ~ilo 2.: arma de foc; ~ilo 3.: fusell; ~ilego : canó, llançacoets; ~isto 1.: tirador; ~isto 2.: sagitari; maŝin~ilo: metralladora; mort~i: matar (amb una arma); pulvo~ilo : arma de foc; ~ilkapo: culata. tra~adi la aeron : esforçar-se en va.

latina/sciencaj

~isto 2.: Sagittarius.

nederlandaj

~i: schieten; ~o: schot; ~ado, : salvo; ~aĵo: projectiel; ~ejo: schietstand; ~ilo 1.: vuurwapen; ~ilego : kanon; ~isto: boogschutter; maŝin~ilo: machinegeweer; mort~i: neerschieten; pulvo~ilo : vuurwapen.

norvegaj

~i: skyte; ~o: skudd; ~ado, : salve; ~ilo 1.: gevær; ~ilego : kanon; maŝin~ilo: maskingevær; mort~i: skyte ned.

polaj

~isto: strzelec.

portugalaj

~i: atirar.

rusaj

~i: стрелять; ~: пиф!, паф!, пиф паф!; ~o: выстрел; ~ado, : стрельба, залп; ~aĵo: снаряд; ~ejo: тир; ~ilo 1.: стрелковое оружие; ~ilo 2.: огнестрельное оружие; ~ilego : орудие (арт.); ~isto 1.: стрелок; ~isto 2.: Стрелец; maŝin~ilo: пулемёт; mort~i: пристрелить, застрелить; pulvo~ilo : огнестрельное оружие; ~ilkapo: приклад.

svedaj

~i: skjuta; ~o: skott; ~ado, : skutande; ~aĵo: skott, projektil; ~ejo: skjutfält, skjutbana; ~ilo 1.: skjutvapen; maŝin~ilo: maskingevär.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. -: komentoj, 2006
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. Zamenhof: La parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista (Boulogne sur Mer, 1905-08-05).

administraj notoj

pri ~ilo 3.:
          Ĉi tiu senco ne plu aperas en PIV1. Temas nur pri komuna uzo
          de la ĝenerala termino "~ilo" anstataŭ la pli preciza
          "fusilo". Mi tamen ne forigis ĝin tute pro la germana traduko.
          Mi proponas, ke oni ŝovu la tradukon al alia loko kaj
          transformu snc 2 kaj 3 al simpla rimarko kun referencoj.
          [MB]
        
pri pulvo~ilo:
        Indus enkonduki norman manieron nomi ambaŭ tipojn de
        ~ilo en preciza lingvaĵo. PV ŝajne uzas jen
        "eksplodĵetilo", jen "pulvo~ilo" por la dua senco, sed mi ne
        scias,
        ĉu tio havas bazon en la uzado. "Pulvo~ilo" aspektas pli kohera
        kaj estas uzata en la difino de aliaj tiaj armiloj, ankaŭ en
        PIV1.
        Tial mi ĝin elektis. Tamen sub "armi" PIV1 enkondukis
        "pafarmilo"
        kun ĝuste tiu senco kaj tio aspektas la mi nek logika (ja "pafi"
        ne neprigas uzon de pulvo), nek kohera kun la ceteraj artikoloj.
        [MB]
      

[^Revo] [paf.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.39 2011/12/02 12:10:09 ]