tradukoj:
be de en es fr hu nl pl pt ru
*intenc/i
*intenci
(tr)
-
Konscie kaj klare ekvoli fari ion en nedifinita tempo:
intenci fari ionZ;
li intencis plibonigi sian konduton, sed lia volo estas tro
malforta;
intenci malbononZ,
maliconZ,
ian friponaĵon;
jam de longe mi intencas viziti vin, sed mi nescias, ĉu mi
povos
dum tiu ĉi monato.
celi,
plani,
projekti 1,
proponi al si,
voli
intenco
-
Konscia movo de la volo celanta ion:
intenco en la koro de homo estas profunda akvo, sed homo
saĝa
ĝin elĉerpos
[1];
haviZ,
prepariZ
bonajn, malbonfarajn intencojnZ;
intencoj fortikiĝas per konsilo
[2];
malkaŝi sian intencon al amiko;
estas for de mi tia intenco.
intenca
-
Konscie volita:
tio estas intenca mallertaĵo;
sabotado kaj intenca malhelpado
[3];
parenc' al parenco ne malhelpas intence
[4];
tutintence mi parolas laŭte.
bonintenca
-
Havanta bonan intencon:
bonintenca sed vana klopodo.
bonintenco
-
Deziro helpi, bone agi:
li ... atestadas sian fratecan bonintencon, por
forturni la atenton pri siaj malamikaj kaŝintencoj
[5].
kiel intence
(frazaĵo)
-
Malprobable kaj tamen reale, kvazaŭ iu intence farus:
kiel mi timis, ke vi venos dum mia foresto! Kaj, kiel intence,
tio ĉi okazis ĝuste tiel
[6].
koincido
malbonintenca
-
Malica, plananta
misaĵon
kontraŭ aliaj homoj:
malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo
[7];
malpacienculo faras malsaĝaĵojn
kaj malbonintenculo estas malamata
[8].
malbonintenco
-
Deziro estigi mison aŭ malfeliĉon:
li ĵetis sur lin ian objekton sen malbonintenco
[9];
senintenca
-
Nekonscie, nevole farita:
senintenca mortigo;
mi devas ŝajni senintencaZ
(aganta senintence).
*senintence
-
Nevole, ne celinte la efektivan rezulton:
al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas
[10];
pardonu, ke mi puŝis vin, ĉar mi tion faris tute
senintence.
*intence
-
Vole, celinte la efektivan rezulton:
Sed tute ne ekzistas ia deziro iel trompi la ekzamenatojn
aŭ intence
enkonduki malfacilaĵojn
ILEI ekzamenoj - opiniop de Maxey;
Ni intence ne ĝisdatigis la tekston. Kiuj komentoj estas
jam iom
malaktualaj?
Energi-formoj. Respondoj.;
tradukoj
anglaj
~i:
intend.
belorusaj
malbon~a:
зламысны.
francaj
~i:
avoir l'intention de, projeter de, viser à;
~o:
intention, but, dessein, projet, visée, vue;
~a:
délibéré, intentionnel, voulu;
bon~a:
bien intentionné;
bon~o:
bonne disposition, bonne intention, désir de bien faire, générosité (désir du
bien);
kiel ~e:
comme par un fait exprès;
malbon~a:
mal intentionné, malintentionné;
malbon~o:
désir de nuire, mauvaise intention;
sen~a:
involontaire, non-intentionnel;
sen~e:
involontairement, sans le vouloir.
estas for de mi tia ~o:
loin de moi cette intention;
~e:
intentionnellement, à dessein;
sen malbon~o:
sans penser à mal;
ŝajni sen~a:
avoir l'air de rien.
germanaj
~i:
beabsichtigen, intendieren;
~o:
Absicht, Intension;
~a:
beabsichtigt, absichtlich;
malbon~a:
böswillig;
sen~a:
unbeabsichtigt, unabsichtlich.
hispanaj
~i:
tener la intención, intentar;
~o:
intención, intento.
hungaraj
~i:
szándékozik;
~o:
szándék, intenció;
~a:
szándékos, akaratlagos;
bon~a:
jó akaratú;
malbon~a:
rossz akaratú;
sen~a:
akaratlan, nem szándékos;
sen~e:
akaratlanul, nem szándékosan.
~e:
szándékosan.
nederlandaj
~i:
van plan zijn;
~o:
doel, intentie;
~a:
gewild;
sen~a:
ongewild.
polaj
~i:
zamierzać, mieć zamiar, mieć intencję;
~o:
intencja, zamiar, zamysł, rozmysł, chęć;
~a:
umyślny, celowy, zamierzony;
bon~a:
z dobrymi chęciami, z dobrymi intencjami, z dobrą wolą, życzliwy;
bon~o:
dobra wola, dobre intencje, dobre zamiary, życzliwość;
malbon~a:
ze złymi chęciami, ze złymi intencjami, ze złą wolą, nieżyczliwy;
malbon~o:
zła wola, złe intencje, złe zamiary, nieżyczliwość;
sen~a:
nieumyślny, nienaumyślny, bezwiedny;
sen~e:
nieumyślnie, nienaumyślnie, niechcący, bezwiednie;
~e
:
celowo, umyślnie, naumyślnie, z premedytacją.
portugalaj
~i:
tencionar, intentar, pretender;
~o:
intenção, intuito, tenção;
~a:
intencional;
bon~a:
bem intencionado;
bon~o:
boa intenção;
malbon~a:
mal intencionado;
malbon~o:
má intenção;
sen~a:
não intencionado;
sen~e:
sem intenção.
rusaj
~i:
намереваться;
~o:
намерение, замысел;
~a:
намеренный, преднамеренный, умышленный;
bon~a:
благонамеренный, с благими
намерениями;
bon~o:
благие
намерения, добрые
намерения, желание
помочь;
malbon~a:
злонамеренный;
malbon~o:
плохие
намерения, дурные
намерения, злой умысел;
sen~a:
непреднамеренный, нечаянный, неумышленный;
sen~e:
нечаянно, непреднамеренно, без
умысла.
[^Revo]
[intenc.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.19 2011/06/14 05:10:09 ]