tradukoj: bg cs de en fr nl pt ru vo

*por

I.

*por

Prepozicio sekviganta substantivon, adverbon aŭ infinitivon, kaj esprimanta:
1.
Celon: por kia celoZ? preni plumon por skribi; la preparoj por la venonta kongreso; vojaĝi por plezuro; ni diru tion por lia laŭdo; por la honoro de iu; dudek jaroj da laborado por esperantismoZ; li riskas por la duba rezultato kuraĝe sian vivonZ; li estis invitita por kanti; li invitis min por festenoB; la komitato donis permeson por elveturo; ni devas klarigi al ni por kio ni kunvenasZ; por kio (kion petante) vi venis al miZ?
Rim.: En tiu senco Zamenhof kelkfoje preterlasas la prepozicion antaŭ infinitivo: kiam mi kuŝiĝas dormi? doni manĝi kaj trinki al iu; oni vokas la bovon ne festeni sed treni [1]. Tiu dirmaniero estas malofta kaj ne imitinda.
2.
Destinon, la adaptiĝon al: tio estas mia kabineto por laboro; kampo por la eksperimentoj de aeroplanoj; glaso, kiun oni uzas por vinoZ; kuracisto por virinoj; vestoj por infanoj; ne estis akvo por la popoloZ (por trinki); mi havas nenion por manĝi; havi multon por fari; ne havi la tempon por ludi; estas la horo por foriri; ĉu vi opinias min kapabla por tiu malnobla agadoZ? bombo sufiĉa por eksplodigi citadelon; miaj sagoj, tro malmulte pezaj por tia vento, ne trafis la celonZ; li estas tro fiera por obei (tro).
3.
EKON Aĉetobjekton: pagi cent frankojn por sia palto; tiu drapo kostas po dek markoj por metro; por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojnZ; por du monatoj mi ŝuldas 30 frankojn (de luprezo); abonpago, tio estas pago por la abonoZ; (figure) pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj [2]; (figure) tiuj ĉi tagoj rekompencas lin por la malfacila pasintaĵoZ.
4.
EKON Aĉet- aŭ vend-prezon: aĉeti teon por unu frankoZ; por tiu prezo la vesto ne estas kara; ĉu vi povas lasi la ĉambron por unu spesmilo? tiu folieto povas esti ricevita por kelke da centimojZ; vi kalkule enskribis lignon por dudek mil rubloj, dum en efektiveco vi ne donis eĉ por cent rublojZ; oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo [3]; por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo [4]; por sia oro ĉiu estas sinjoro [5]. VD:po
5.
Predikaton (= kiel, kvazaŭ): mi prenis vin por iu pli meritaZ; mi prenis la danĝeron por ŝercoZ; oni povus preni tiun ĉambron por laborejo de artisto; vi akceptas por kontanta mono vortojn, kiuj ne enhavas indonZ; ŝtono servis al ni por seĝo; mi donos al vi la landon por eterna posedaĵoZ.
6.
Personon, je kies profito aŭ kontentigo oni agas: voĉdoni por iu; kolekti monon por mizeruloj; aĉeti kukojn por la infanoj; tiu libro estas por vi; kanti por si mem; la naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por niZ; ĉiuj por si, por ĉiuj Di'Z; la fervoro por Esperanto; la motivoj por la akcepto de tiu propono; diskuti la por kaj la kontraŭZ.
7.
Personon, kiun koncernas la ago (= konsiderante, rilate al): nia regimentestro estas por siaj soldatoj, kiel bona patroZ; asigni difinitan salajron por iuZ; tio estas granda perdo por ni; tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorindaZ; la kongreso estis vera triumfo por Esperanto; mia spiro fariĝis abomena por mia edzinoZ; tri aferoj estas nekompreneblaj por miZ. VD:al 3, kontraŭ 4
8.
Estontan tempodaŭron, dum kiu devas daŭri la ago: forvojaĝi por tri semajnoj; pruntedonu al mi vian libron por unu momento; foriri por ĉiamZ; vi faris Izrael via popolo por eterneZ; tiu manĝaĵo estis provizo por la lando por la sep jarojZ.

Rim.: Por estas kelkfoje erare uzata kun la senco de pro: mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziroZ; la Eternulo juĝu vin por tio.

por ke

Konjunkcia esprimo, montranta la celon: subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinkiZ; ili faris ĉion, kion ili povis, por ke mi elportu el la urbo la plej bonan rememoronZ; ni devas esti tre singardaj por ke, anstataŭ akceli la aferon, ni ĝin ne pereigu por ĉiamZ.

Rim.: Por ke ĉiam sekvigas la u-modon, escepte en maloftaj okazoj, kie ĝi montras ne la celadon, la intencon, sed nur la efektivan aŭ neintencitan rezulton: tiu ŝprucigo sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitajZ; la ideo estas tro altiranta por ke la homoj rifuziĝus je ĝiZ (tro).
II.
Prefikso kun la sencoj de por 1 kaj por 3: porĉiama, porvivaĵo...

tradukoj

anglaj

~: for; ~ ke: in order to, so that.

bulgaraj

~ 2.: за.

ĉeĥaj

~: pro.

francaj

~: pour; ~ ke: pour que.

germanaj

~: für; ~ ke: damit.

nederlandaj

~: voor, om te; ~ ke: opdat.

portugalaj

~: por, para.

rusaj

~ 1.: для, чтобы (kun infinitivo); ~ 2.: для, чтобы (kun infinitivo); ~ 3.: за (о цене); ~ 4.: за (о цене); ~ 5.: за; ~ 6.: за; ~ 7.: для; ~ 8.: на; ~ ke: чтобы, для того, чтобы.

volapukaj

~: plo.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [por.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2008/02/12 17:30:38 ]