tradukoj: be de en es fr hu it pl pt ru sk

*ĉerp/i [1]

*ĉerpi

(tr)
1.
Preni fluaĵon el iu loko aŭ ujo: ĉerpi akvon el fonto, puto, kruĉo; longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas[2].
2.
(figure) Elpreni, eltiri: ĉerpi dokumentojn el la fonto mem; ĉerpi librojn el la biblioteko; ĉerpi el fremda monujoB; el la tempo pasinta ni ĉerpas instruon por la tempo venontaZ; ĉerpi utilon el vojaĝo, el kurso; ĉerpi inspiron el ioZ; el tiuj periodaj festoj ni ĉerpas kuraĝon por pluaj laborojZ; el tio ni povos ĉerpi la konkludon, ke.

deĉerpi

(tr)
Preni ĉerpante: li etendis sian voston, kiel faras la musoj en la laktejo, kiam ili deĉerpas la kremon de plado kaj poste lekas sian voston [3].

elĉerpi

(tr)
1.
Ĉerpi el: elĉerpi vinon el la barelo.
2.
Ĝisfine ĉerpi, tute preni, plenkonsumi: elĉerpi la tutan vinon de la barelo; eldono, libro nun elĉerpita; la programo, mia pacienco estas elĉerpita; tiu peniga suprenirado lacegigis kaj tute elĉerpis miajn fortojn; mia tuta mono elĉerpiĝis; tia solvo ne elĉerpis la problemon; elĉerpi ĉiujn eblecojn. VD:sekigiVD:elsuĉi, eltrinki, foruzi, konsumi

forĉerpi

= elĉerpi 2

ĉerpeto

Kvanto de malgranda ĉerpo, kulerpleno: ĉerpeto da akvoZ.

tradukoj

anglaj

~i 1.: draw (water), ladle, scoop; ~i: extract, withdraw, take; de~i : draw (water), ladle, scoop; el~i 1.: ladle out, scoop out; el~i 2.: consume, use up, exhaust; for~i: consume, use up, exhaust; ~eto: spoonful.

belorusaj

~i: чэрпаць; el~i 1.: чэрпаць (з...); el~i 2.: вычарпаць; for~i: вычарпаць.

francaj

~i: puiser; de~i : puiser; el~i 2.: épuiser; ~eto: cuillérée, lampée.

germanaj

el~i: schöpfen.

hispanaj

~i 1.: extraer.

hungaraj

~i 1.: mer; ~i: merít; el~i 1.: kimer; el~i 2.: kimerít; for~i: kimerít; ~eto: merésnyi, kanálnyi.

italaj

~i: attingere; de~i : attingere; el~i 1.: spillare, prendere (trarre); el~i 2.: esaurire, scolare, svuotare (finire), stremare, estenuare, sfinire; for~i: esaurire, svuotare (finire), scolare, stremare, estenuare, sfinire; ~eto: cucchiaiata (quantità), goccio (quantità).

polaj

~i 1.: czerpać, zaczerpnąć; ~i 2.: czerpać, zaczerpnąć; de~i : czerpać, zaczerpnąć; el~i 1.: czerpać, zaczerpnąć; el~i 2.: wyczerpać; for~i: wyczerpać.

portugalaj

~i: tirar; el~i 2.: esgotar.

rusaj

~i 1.: черпать; ~i: черпать, извлекать; el~i 1.: вычерпывать; el~i 2.: исчерпаться; for~i: исчерпаться .

slovakaj

~i: čerpať; el~i: vyčerpať.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj

[^Revo] [cxerp.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2010/06/09 16:30:40 ]