tradukoj: be ca de en es fr he hu it nl ru sv tr

*sek/a [1]

*seka

1.
Enhavanta neniom aŭ malmulte da akvo, fluaĵo, suko aŭ graso.
a)
Ne sorbinta fluaĵon (sub la pluvo, en akvujo ktp): seka ĉifono, viŝtuko, subvesto; transiri (rivereton) kun sekaj piedojZ; ne restas eĉ unu seka fadeno sur miZ.
b)
Perdinta sian naturan akvon pro elvaporiĝo aŭ sekigado: lia lango estis seka; sekaj (velkintaj kaj mortintaj) folioj; seka (sekigita) vinbero; (figure) seka (malgrasa) mano de maljunuloB.
c)
Rilata al malesto aŭ malmulto da akvo aŭ fluaĵo ĉe fabrikado, estiĝo, funkciado de io: MED seka tuso (sen mukaĵo); TEK seka riparo (en seka doko1); seka vojo (kontraste al akva vojo); seka baterio, pilo; seka pezo, maso; seka kompreso; seka vaporo (sen akvogutetoj); seka veteroZ (sen pluvo).
2.TEZ
(figure) Senornama, senfantazia, sendetala: seka formoZ; seka artikoloZ, statistiko, skizo; iom seka priskribo, rakonto, stilo; seka (seninteresa) lernado de izolaj vortoj; sekaj (seninteresaj) faktoj kaj datoj; seke teoria logikecoZ VD:nuda, proza, senmetafora, sobra
3.
(figure) Senkompata, sensenta, severa, ordonema: seka tono; tiu kortuŝa poemo plorigus la plej sekan koron.
4.
(figure) Pri sonoj sensonoraj, plataj, nemelodiaj: mallonga seka ridoB.

*sekaĵo

1.
Io seka: la patrino iras ... en la ĉambreton al la etulo, kiu ĵus ekkriis, metas lin en sekaĵon, donas al li botelon [2].
2.TEZ
GEOG La seka tero, kontraste al la oceano kaj maro kaj ceteraj akvujoj: kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj [3]; la sekaĵo okupas proksimume trionon da tersurfaco, kies reston kovras la akvo; la kulivata tero okupas malpli ol 14% de la tuta sekaĵo.

sekigiTEZ

(tr)
Igi seka VD:dreni, senakvigi

sekiĝiTEZ

(ntr)
Iĝi senakva, senabunda, malriĉa: pro varmo la tero rapide sekiĝis; velksekiĝintaj branĉojZ; la fonto sekiĝis; tiel la ŝtato akiros fonton de enspezaj neniam sekiĝantanB; (figure) mia forto elsekiĝisZ.

malsekaTEZ

1.TEZ
Enhavanta multe da akvo aŭ fluaĵo: malseka ĉifono, vesto, viŝtuko; malsekaj haroj; la mantelo estas malseka, sed la vesto sub ĝi ‐ seka [4]; larme malsekaj okulojB; malseka neĝo (neĝo enhavanta multe da likva akvo); regis kruda, malseka veteroZ; per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejonZ. VD:pluvo, roso
2.TEZ
(Pri gaso, atmosfero:) Entenanta percepteble multe da gasstata akvo: densa ondo da mucida, malseka aero frapis la vizaĝojn de ambaŭ enirantaj virinoj [5]; ĝardenoj, kies arboj dank' al la malseka blovo de l' maro kreskis [6]; malseka vento, klimato. SIN:humida

malsekeco

Stato de io malseka: ofte la ŝipo estis en danĝero, ofte ni devis suferi de malsekeco. [7].

malseketaTEZ

Modere, ne tre multe malseka: sablomuldilo (estas) ludilo por formi figuron el malseketa sablo [8]; la ronda vizaĝo estis ruĝeta kaj ŝi iom ŝvitis; la okuloj brilis malsekete [9]; malseketa ĉambro, muro, kelo.

frostosekigi, frostsekigiTEZ

(tr)
TEK Senakvigi per sinsekvaj frostigo kaj sublimo. SIN:liofilizi

frostosekigo, frostsekigo

TEK Sinsekvaj frostigo kaj sublimo; procedo por konservo de akvoenhavaj substancoj: frostsekigo ŝajnas iome sukcesi [10].

tradukoj

anglaj

~a: dry; ~aĵo 2.: land, mainland, dry land; ~igi: dry; ~iĝi: dry (dry out); mal~a: wet; mal~eta: damp, humid, moist.

belorusaj

~a: сухі; ~igi: сушыць; ~iĝi: сохнуць; mal~a: мокры, вільготны.

francaj

~a: sec (adj.); ~aĵo 2.: sec (subst.); ~igi: sécher; ~iĝi: sécher, se déssecher; mal~a: mouillé; mal~eco: humidité; mal~eta: humide; frosto~igi, : lyophiliser; frosto~igo, : lyophilisation.

germanaj

~a: trocken; ~igi: trocknen; ~iĝi: trocknen; mal~a: nass.

hebreaj

~a: יבש; ~igi: ליבש; ~iĝi: להתיבש; mal~a: רטוב.

hispanaj

~a: seco; ~igi: secar; ~iĝi: secarse; mal~a: mojado; mal~eta: húmedo.

hungaraj

~a: száraz; ~igi: szárít; ~iĝi: szárad; mal~a: nedves; mal~eta: nyirkos, párás.

italaj

~a: asciutto, secco; ~igi: seccare, essiccare; ~iĝi: seccarsi; mal~a 1.: bagnato; mal~a 2.: umido; mal~eta: bagnaticcio, umido.

katalunaj

~a: sec; ~igi: assecar; mal~a: mullat; mal~eta: humit.

nederlandaj

~a: droog; ~igi: drogen; ~iĝi: drogen; mal~a: nat.

rusaj

~a: сухой; ~aĵo 1.: сухое (сущ.); ~aĵo 2.: суша; ~igi: сушить, высушить; ~iĝi: сохнуть, высыхать, высохнуть; mal~a 1.: мокрый; mal~a 2.: влажный, сырой; mal~eta: влажный, сырой.

svedaj

~a: torr; ~igi: torka; ~iĝi: torkas, torka ut; mal~a: blöt; mal~eta: fuktig.

turkaj

~a: kuru; ~igi: kurutmak; ~iĝi: kurumak; mal~a: ıslak, nemli.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. M. Martinson: Vespera ruĝo anoncas ventegonMonato
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:10
4. V. Varankin: Metropoliteno
5. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉap. 2a
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
8. Jouko Lindstedt: k.a.: Hejma Vortaro
9. M. Boulton: Ebrivirgeco, Nica Literatura Revuo, 1958-01 ĝis 02, numero 3:3, p. 99-107a
10. E. Nieuwenhuys, trad. L. De Cooman: Araneo, 1999-03

[^Revo] [sek.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2012/05/17 20:10:13 ]