tradukoj: de en fr hu pl pt ru

eĝ/o

eĝo

1.
MAT
a)
[1] Streko aŭ parto de rekto, komuna al du apudaj edroj: la ojn de pluredro konsistigas ĉiuj lateroj de ĝiaj facoj; la oj de triedro estas tri duonrektoj, tiu de duedro estas rekto.
b)
[2]VD:grafeo, rando, incida, najbara.
Rim.: La termino troviĝas kun ĉi tiu grafe-rilata senco ankaŭ en [3], sed nur en klarigaj parentezoj. Tiu verko ordinare uzas „streko“ ĉi-sence. Notindas, ke multaj naciaj lingvoj uzas malsaman terminon por êgo de orientita aŭ neorientita grafo. Tio ne aspektas utila, ĉar sufiĉas aldoni taŭgan adjektivon en la maloftaj okazoj, kiam distingo estas bezonata, ekz-e: direkta sendirekta o [4] .
2.
Longforma altaĵo; kresto.

n-opeĝa

MAT
(p.p. grafeo (E,U)) Tia, ke la sama eĝo aperas maksimume n-foje en U: unuopa grafeo estas identigebla kun interna rilato en E; pluropa grafeo (n > 1).
Rim.: Ni ne trovis aŭtoritatan fonton por tiu termino. En [5] troviĝas „unuobla grafeo“, sed ŝajnas tamen, ke la de ni proponita termino estas logika, ja tiaj grafeoj karakteriziĝas per tio, ke iliaj eĝoj povas esti maksimume n-opaj, en la senco, ke inter du verticoj estas maksimume n „paralelaj“ eĝoj. Alternativo estas paŭsi la internaciajn formojn per kunmetaĵo de la tipo n-grafeo. Bedaŭrinde la modelo „n-X-o“ havas du eblajn interpretojn: „objekto kun n X-oj“ ( n-latero, n-edro ) aŭ „X-o iel karakterizata per n“ ( n-opo ). Pli ĝene estas, ke la plej uzata formo estas „1-grafeo“, kiu sonas maloportune en elparolata frazo. Do entute la adjektiva formo ŝajnas utila.

tradukoj

anglaj

~o a: edge; ~o b: edge, arc.

francaj

~o a: arête; ~o b: arête, arc; ~o 2.: arête; n-op~a: n-(graphe). unuop~a grafeo: 1-graphe.

germanaj

~o a: Kante, Schneide; ~o b: Kante, Strecke, Bogen; ~o 2.: Grat, Kamm.

hungaraj

~o a: él; ~o b: él; ~o 2.: gerinc; n-op~a: n-(gráf). unuop~a grafeo: 1-gráf.

polaj

~o a: krawędź; ~o b: krawędź, łuk.

portugalaj

~o a: aresta.

rusaj

~o a: ребро; ~o b: ребро, дуга; ~o 2.: гребень (горы, холма), хребет (горы).

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 29
2. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
3. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
4. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
5. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono

[^Revo] [egx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2007/06/22 17:25:44 ]