tradukoj: be cs de en es fr hu nl pt ru

*kred/i [1]

*krediTEZ

(x)
1.TEZ
Serioze kaj firme opinii, esti certa, havi firman konvinkon, ke io estas vera: mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj [2]; kiu eĉ malmulte konatiĝis kun lingvo arta kaj havas sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion li vidas kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu konkludo ... [3]; vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaŭ kredas kaj tremas [4]; oni kredas, kion oni esperas. VD:aprobi, konsenti
Rim.: La PIV-oj ial aldonas plurfoje en la koncerna artikolo: „ne postulante pruvon“, kaj prezentas kredon kiel nepre blindan kaj senpripensan. Tio ne estas konforma al la uzo de la vorto, kredo povas esti intuicia, malracia kaj senpripensa ― sed tute bone ĝi ankaŭ povas esti frukto de meditado aŭ konvinkado. La evangelia epizodo pri la apostolo Tomaso estas klara ekzemplo de malblinda kredo bazita sur palpebla pruvo: Sed Tomaso ... ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos. (...) Kaj Jesuo venis (...) li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn (...) Jesuo diris al li: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. [5]. [S. Pokrovskij]
2.TEZ
Opinii ke iu parolas sincere, diras veron, ke ricevita informo entenas veron: ne kredu ĝin, patro, ne kredu al li eĉ unu silabonZ; honestulo, homo, al kiu oni devas kredi laŭ lia vortoZ; (figure) sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj [6]; alie, kiu en la estonteco ion kredus al ili?Z (figure) ne kredi al siaj okulojZ. VD:fidi, konfidi
3.TEZ
Rigardi ion kiel efektivan aŭ efektiviĝontan, esperoplene kalkuli4 je io: kredi je dioj, je la monda revolucio, je la Fina Venko; kredi je ies senkulpeco, la fideleco de iu; mi ne kredas je viaj riĉaĵoj; oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝiZ.
4.TEZ
Fidi: kredi al la vorto de iuZ, kredi al ies promesoZ; ne kredu al iluziojZ; ĉu vi kredas la potencon de la Egiptaj dioj? B

kredoTEZ

1.
Akceptemo de tiu, kiu kredas2: kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto [7];
2.TEZ
Certeco pri efektiva realeco nuna aŭ iama de objektoj religiaj, teoriaj, fantaziaj ktp: perdi la kredon je Dio, je la Fina Venko; ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je l' homaro min ne trompisZ. SUB:konvinko

kredanto

REL Homo, kiu kredas3 je religiaĵo: jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj [8].

kredeblaTEZ

Kiun eblas kredi.

*kredebleTEZ

Eble aŭ sufiĉe probable: la tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos [9]; ili svingas per paperoj: kredeble ili vin volas vidi [10]. VD:certe, eble, probable, sendube, supozeble, verŝajne

*kredema

Kredanta facile aŭ tro facile, ĝis eĉ naiveco: li estas tre kredema [11]; mi miras, ke vi povas esti tiel kredema [12]!

kredigi

(tr)
1.
Fari, ke iu kredu: kiel mensoge kredigas niaj kontraŭulojZ; ili kredigis Jakobon pri la morto de Jozef; se miaj vortoj estas ne sufiĉe kredigajZ.
2.TEZ
Fari, ke io estu kredata: kredigi ion al iu. VD:persvadi

*kredinda

Meritanta kredon pro siaj kvalitoj: li estas homo ne kredinda [13].

malkredindigiTEZ

=senkreditigi1 la „Inteligenta Projekto“ ... celas malkredindigi darvinismon [14].

*nekredeblaTEZ

Kiun oni ne kredas aŭ ne facile kredas, eksterordinara, malbanala: eĉ la plej nekredeblajn aferojn ... li tuj kredas [15]; li rakontas al mi historion tute nekredeblan [16].

nekredeblaĵo

Okazo, afero, diro, kiun oni ne povas kredi: li trovis sin rigardanta en tutan ĉambron plenan je trezoro ― nekredeblaĵo, oro kaj juveloj [17].

nekredoTEZ

Mensa stato de tiu, kiu ne kredas je io: la oficiala senreligieco miksas nekredon de dogmoj kun nepra nekredo je DioZ; la nekredantojZ. VD:skeptiko

liberkredoTEZ

Mensa stato de tiu, kiu kredas je Dio, sed je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj: proklami sian liberkredonZ; komunumo de liberkredanojZ. VD:deismo, diismo, teismo

tradukoj

anglaj

~i: believe; mal~indigi: discredit.

belorusaj

~i: верыць; ~o: вера; mal~indigi: дыскрэдытаваць.

ĉeĥaj

~i: věřit.

francaj

~i: croire; ~o: confiance, croyance; ~anto: croyant (subst.); ~ebla: croyable, vraisemblable; ~eble: plausiblement, vraisemblablement; ~ema: crédule, trop confiant; ~igi: faire croire (à); ~inda: crédible, digne de foi; mal~indigi: discréditer; ne~ebla: incroyable, inouï; ne~eblaĵo: chose inouïe; ne~o: incroyance, scepticisme; liber~o: déisme.

germanaj

~i 1.: glauben; ~i 2.: vertrauen; ~i 3.: glauben; ~i 4.: vertrauen; ~o: Glaube; ~igi: einreden, weismachen, glauben machen; mal~indigi: in Misskredit bringen, diskreditieren; ne~o: Unglaube; liber~o: Freigläubigkeit.

hispanaj

~i: creer; ~o: creencia.

hungaraj

~i: hisz, elhisz; ~o: hit; ~igi: elhitet; ne~o: hitetlenség.

nederlandaj

~i 1.: geloven; ~i 2.: vertrouwen; ~i 3.: geloven; ~i 4.: vertrouwen; ~o: geloof; ~anto: gelovige; ~ebla: waarschijnlijk, geloofwaardig; ~eble: waarschijnlijk, geloofwaardig; ~ema: lichtgelovig; ~igi: doen geloven; ~inda: geloofwaardig; mal~indigi: in discrediet brengen; ne~o: ongeloof; liber~o: vrijzinnigheid.

portugalaj

~i: crer; mal~indigi: desacreditar.

rusaj

~i: верить; ~o 2.: верование; ~o: вера; ~anto: верующий (сущ.); ~ebla: вероятный, правдоподобный; ~eble: вероятно, правдоподобно; ~ema: легковерный; ~igi: уверять; ~inda: достоверный, надёжный, заслуживающий доверия; mal~indigi: дискредитировать; ne~o: неверие; liber~o: деизм.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Zamenhof: Dogmoj de Hilelismo, Ruslanda esperantisto, 1906:1
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 5a
4. La Nova Testamento, De Jakobo 19:2
5. La Nova Testamento, S. Johano 20:24–29
6. V. Devjatnin: Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Arturo
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. La Nova Testamento, S. Marko 16:17
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
10. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 9a
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
12. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
14. F. S. Wechsler: Darvinismo kaj la Inteligenta Projekto, [2005]
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
16. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
17. A. C. Clarke, [trad. D. Coffin?]: Rendevuo kun Rama, ĉapitro 1a, [2001]

[^Revo] [kred.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2011/04/12 20:10:11 ]