tradukoj: be ca de fr hu nl pt ru

1financ/o [1]

financo

1.TEZ
EKON Fako de tiu, kiu sin okupas pri financaj aferoj; arto profitigi monon: financo dependas de industrio kaj reciproke. VD:bilanco, budĝeto, ekonomio, kapitalo
2.
EKON Monrimedoj, pri kiuj disponas iu ŝtato aŭ privatulo; stato de la en- kaj el-spezoj: havi prosperajn financojn; la gazeto falis pro manko de financojZ; ministro pri financoj; leginte la libron, mi konkludis, ke la detruado de la kulturoj fare de la ekonomio, kaj de la ekonomio fare de la financo ne estas necesa kosma leĝo [2]; okazis la 55a jarkunsido de Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj de Monda Banko (MB), kun kunvenoj de ministroj pri financo [3].

financaTEZ

Rilata al financo: la financaj malfacilaĵoj de la aŭtoro prokrastis la eldonon.

financi

(tr)
EKON Finance subteni: financi entreprenon, propagandon, esploron.

financistoTEZ

EKON Specialisto pri financaj aferoj, kondukanto de gravaj financaj aferoj. VD:bankiero, bankisto, kapitalistoVD:ŝteli.

tradukoj

belorusaj

~o: фінансы; ~i: фінансаваць; ~isto: фінансіст.

francaj

~o 1.: finance; ~o 2.: argent, finances; ~a: financier; ~i: financer; ~isto: financier.

germanaj

~o 1.: Finanzwesen; ~o 2.: Finanzen; ~a: finanziell; ~i: finanzieren; ~isto: Finanzier, Kapitalgeber.

hungaraj

~o 1.: pénzügy; ~o 2.: pénzeszköz; ~a: pénzügyi, pénz-; ~isto: pénzember, pénzügyi vezető.

katalunaj

~o: finances; ~a: financer (adj.); ~i: finançar; ~isto: financer (subst.).

nederlandaj

~o: financies, financiën; ~a: financieel; ~i: financieren; ~isto: financier.

portugalaj

~o: finanças, finança.

rusaj

~o: финансы; ~a: финансовый; ~i: финансировать; ~isto: финансист.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. García: Transplanti teknologion, Monato, 1998:09
3. J. Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000:09

administraj notoj

pri ~isto:
  La traduko "Kapitalgeber" supozigas, ke la vorto povas
  havi alian sencon: "iu, kiu provizas aferon per financoj"
  (fr. bâilleur de fonds). Indas esplori, ĉu tiel
  estas. [MB]
  

[^Revo] [financ.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2011/12/10 19:10:11 ]