Aersimila fluidaĵo, kies molekuloj tre malmulte alteniĝas
inter si kaj ĉiam emas disiĝi (aero, hidrogeno, brulgaso,
ktp):
jam post tri tagoj la ventro de mortinta besto tre ŝvelas pro
la gasoj de la putrado
[2].
El gaso, funkcianta per gaso:
gasaj lanternoj
[3];
solidaj, likvaj aŭ gasaj substancoj atingas la
tersupraĵon
[4].
gaseca
Havanta la naturon de gaso.
gasigi
(tr)
Igi gasa, meti en gasan staton.
gasujo
Ajna ujo, destinita por teni gason, kaj pli speciale:
a)
[5]
metala ujo, destinita por teni de kelkcent ĝis kelkmil
gramojn da kunpremita gaso,
ofte brulgaso;
gasbotelo
b)
[6]
granda rezervujo por brulgaso ĉe la fabriko.
Komparu kun:
gasometro.
brulgaso, lumgaso
Gasa bruligaĵo,
produktata miksante diversajn naturajn aŭ artefaritajn
bruligeblajn gasojn, kaj uzata por lumigi kaj hejti.
larmogaso, larmiga gaso
Gaso incita al la okuloj, uzata kontraŭ strataj
manifestaciantoj:
oni veturigis min al malsanulejo. Miaj okuloj estis difektitaj
per larmiga gaso
[7];
la demonstraciintoj estis vunditaj pro pafado, batado kaj
larmo-gaso hodiaŭ
[8].
mingaso
Flamiĝema kaj eksplodema gaso en la karbominejoj, miksaĵo
el aero kaj metano.
tergaso
Gaso, konsistanta ĉefe el metano, eliĝanta el
teraj fontoj:
distribuo de elektro, petrolo kaj tergaso
[9].